Monopolo
Aliaj projektoj
Monopolo en Vikipedio
Monopolo en Komuneja kategorio
Monopolo en Vikivortaro

Monopolo estas privilegio, donanta al persono, kompanioŝtato ekskluzivan rajton fabriki aŭ vendi ian komercaĵon aŭ plenumi ian servon; eksluziva posedo.

Erich Fromm redakti

 
« Timo kaj malamo, kun kiuj meza klaso traktis riĉajn monopolistojn en la 15-16-a jarcentoj, grandparte memorigas sentojn de la nuna meza klaso rilate monopolojn kaj povegajn kapitalistojn»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Koncentriĝo de kapitalo (ne de riĉeco) en certaj sektoroj de ekonomia sistempo limigis eblecojn de sukceso de la privata iniciato. Kie venkas monopolisma kapitalo, la ekonomia sendependeco de plimulto jam finiĝis. Por tiuj kiuj plu luktas — speciale por plejparto de la meza klaso — tiu lukto akiras karakteron de batalo kontraŭ fortoj tiom superantaj, ke antaŭaj kuraĝo kaj kredo je iniciato estas anstataŭataj de sentoj de senespero kaj senpoveco. Grupeto da monopolistoj havas enroman, kvankam neevidentan potencon super la tuta socio; sorto de plejparto de la socio dependas de decidoj de tiu ĉi grupo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Eta aŭ meza entreprenisto, alfrontanta minacon flanke de granda kapitalo, en certaj kazoj povas sukcese daŭrigi sian komercon: kaj ricevadi profiton kaj konservadi sendependecon, sed pendanta super li minaco ege fortigis lian senton de malcerteco. Ĝis nun li luktis kontraŭ egaluloj, sed en konkurenca lukto kontraŭ monopoloj li staras kontraŭ gigantoj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La naziisma sistemo estas “perfektigita” variaĵo de la antaŭmilita germana imperiismo; la nazioj daŭrigas la aferon de la falinta monarĥio. (Cetere la respubliko ankaŭ preskaŭ ne ĝenis la evoluon de la monopolisma kapitalismo en Germanio, eĉ helpis al ĝi laŭeble). »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Teknologio preskaŭ ekstermis la monopolon pri amaskomunikado, kiu estadis fundamenta armilo de imperia submetigo. »
— Fidel Castro

Vidu ankaŭ redakti