«Egalecon de la homoj antaŭ la morto oni ŝatas esprimi en la bildo de sekalo. Sed ĝi falas la tuta samtempe kaj pro tio memorigas tre konkretan morton — la morton en batalo, falĉantan tutan vicojn: la kampo kiel batalkampo. »
« [pri batalantoj kaj ilia gvidanto] Ili ne scias kion li sentas, rigardante kiel ili mortas. Ili kredas je unueco de la komuna sorto, dum li pensas sin aparte de la sorto, kiun li preparis por ili. Ili mortas por ke li saviĝu. Tio estas perfekta mensogo. Tio estas mensogo de ĉiuj gvidantoj. Ili prezentas la aferon tiel, kvazaŭ ili iras al la morto fronte de siaj batalantoj. Sed efektive ili sendas la homojn al la morto por ke ili mem restu vivaj. Ĉi tie ĉiam estas la sama ruzaĵo. La gvidanto strebas postvivi, el tio kreskas liaj fortoj. »
« [pri islamo kaj kalvinismo] Iliaj adeptoj sopiras dianperforton. La dia potenco al ili malsufiĉas, ĝi estas tro nekonkreta kaj malproksima kaj tro multon lasas je ilia dispono. Tiu konstanta atendado de la ordono havas al la homoj, kiuj subiĝas al ĝi, profundegan influon kaj kaŭzas pezegajn sekvojn en ilia rilatoj al la ĉirkaŭuloj. Ĝi kreas la tipon de la kredanto-soldato, por kiu batalo estas la vera esprimo de la vivo kaj kiu ne timas la batalon, ĉar sentas ĝin en si konstante. »
« La vorto gairm signifas “krio, batalkrio”, kaj sluagh-gairm estas batalkrio de la mortintoj. El tio poste formiĝis la vorto slogan, signifanta “frapfrazo, devizo”. Nomo de la batalkrio de niaj nuntempajamasoj devenas de la batalkrio de la mortaj batalantoj de la Skota Altlando. »