 | « La akompana, sed pli disvastiĝinta fenomeno estas apero de la specifa tutmonda elito, kun tutmondeca mondrigardo kaj transnacia lojaleco. Reprezentantoj de tiu elito libere parolas la anglan (kutime en la usona varianto) kaj uzas tiun ĉi lingvon por laboro; por tiu ĉi nova tutmonda elito karakteras alta moviĝemo kaj kosmopolita vivmaniero; ĝia ĉefa ligo estas laborloko: kutime tio estas iu transnacia komerco aŭ financa korporacio. Tipe altajn postenojn en tiaj korporacioj okupas naskiĝintoj de aliaj landoj; ĉirkaŭ 20% plej grandaj eŭropaj kompanioj estas estrataj de homoj, kiuj antaŭe estus konsiderataj eksterlandanoj. Ĉiujaraj renkontiĝoj de la Tutmonda Ekonomia Forumo fakte iĝis partiaj kunvenoj de la nova tutmonda elito… Tiu elito ĉiam pli klare montras haveblon de siaj propraj interesoj, spiriton de amikeco kaj sinidentigon. » | — Zbigniew Brzeziński, La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004] |
|