« […] en plejparto de la landoj de la nuna mondo milionoj da universitataj studentoj estas ekvivalento de la marksisma proletaro — maltrankvilaj, malkontentaj, antaŭnelonge lasintaj siajn vilaĝojn laboristoj komence de la industria epoko, subiĝemaj al ideologia agitado kaj revolucia mobilizado. Politikaj alvokoj en amaskomunikiloj transformas iliajn ofte malklarajn sentojn en simplajn kaj klarajn agadskemojn. Ju pli strikte tiuj alvokoj estos ligitaj al konkretaj ofendiĝoj kaj profundaj sentoj, des pli forta estos la mobiliza efiko. Ne mirindas, ke paroloj pri demokratio, leĝopovo kaj religia toleremo ne ricevas tian reagon. » |