Kulpo

sento de respondeco pri kaŭzita domaĝo
Kulpo
Kulpo
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Kulpo en Vikipedio
Wiktionary-logo-eo.png Kulpo en Vikivortaro

Kulpo estas malrespekto de leĝo, de devo, de morala regulo.

Zamenhofa proverbaroRedakti

 
« Ĉiu eraro estas kulpo. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Pagas ne riĉulo, pagas kulpulo. »
— Zamenhofa proverbaro

Eric HofferRedakti

 
« Kulpigi pri ĉio aliajn signifas laŭte brui por dampi internan voĉon de propra kulpo. Malantaŭ ĉiu senhonta vortoago, malantaŭ ĉiu provo pravigi sin, transiginte la kulpon al aliaj, — ĉiam staras malpura konscienco»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Alta religio neeviteble naskas ĉe la homo fortan kulposenton. Neeviteblas konflikto inter la alta spirito de tiu ĉi religio kaj malperfekteco de la kredanto en la vivo. Estas logike, ke la kulposento helpas al malamo kaj senhonta malico. Do okazas: ju pli alta kaj pura estas la kredo, des pli malica estas malamo, naskata de tiu ĉi kredo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Do propagando servas pli por propra sinpravigo ol por konvinkado; kaj ju pli da kialoj vi havas por senti vin kulpa, des pli arda estas via propagando. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Diversaj aŭtorojRedakti

 
« La unua fojo kiam vi trompos min, vi kulpos; en la dua fojo, mi kulpos. »
— Arabaj proverboj

Vidu ankaŭRedakti