Iluzio estas eraro de sensoj, pro kiu ni aperceptas perceptaĵojn, identigante ilin aliaj, ol ili estas aŭ eraro de la menso, pro kiu ni rigardas revojn kiel efektivaĵojn.

Iluzio
Iluzio
Iluzio
Aliaj projektoj
Iluzio en Vikipedio
Iluzio en Komuneja kategorio
Iluzio en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti

Jean Baudrillard

redakti
 
« Iluzio ne plu eblas, ĉar ne plu eblas realo»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« La potenco perdiĝas, la potenco jam perdiĝis. Ĉirkaŭ ni estas nuraj manekenoj de la potenco, tamen iluzio de la potenco aŭtomate ankoraŭ gvidas la socian ordon, iluzio malantaŭ kiu kreskas abstinenta, neelektema teroro de la kontrolo, teroro de la difina kodo, kies mizeraj terminaloj estas ni. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Tio, kio ne plu kreas iluzion, estas morta kaj teruras. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« Karaktera trajto de la iluzio estas ĝia deveno de la homa deziro, tiurilate ĝi proksimas al deliraj ideoj en psikiatrio, kvankam ĝi diferencas de ili, jam sen paroli pri pli granda struktura komplikeco de la delira ideo. »
— Sigmund FreudEstonteco de unu iluzio [1927]
 
« Nian nuntempan vivon regas la Diino de Racio, nia plej granda kaj plej tragika iluzio. »
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
 
« Kiu ne havas iluzion — havas tiun. » « Wer keine Illusion hat — hat diese. »
— Karlheinz Deschner

Vidu ankaŭ

redakti