Malamiko

Malamiko
Malamiko
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Malamiko en Vikipedio
Wiktionary-logo-eo.png Malamiko en Vikivortaro

Malamiko estas persono, de kiu oni estas malamata, aŭ kiun oni malamas, aŭ tiu, kiu partoprenas militon kontraŭ iu, aŭ tiu, kiu kontraŭas, oponas al io.

Elias CanettiRedakti

 
« Fajro kiel la arbarastepa incendio estas la malamika amaso; tiu ĉi sento dormetas en ĉiu homo. Fajro kiel simbolo de la amaso vivas en ĉiu animo kaj konsistgas ĝian neeviteblan parton. Obstina tretado de la homoj, kiu ofte okazas ĉe paniko kaj ŝajnas tiom sensenca, estas efektive nenio alia ol tretado de la fajro. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La plej malbrua amaso estas la mortaj malamikoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la milito] …ĉiu flanko deziras iĝi pli granda amaso de la vivantoj. La malamiko ja estu pli granda amaso de la mortintoj… la milito ne estas vera milito, se ĝia celo ne konsistas unuavice en amasigo de la malamikaj kadavroj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Emociiĝo kun kiu la homoj ekmarŝas al la milito estas klarigata de malkuraĝeco de la homo antaŭ vizaĝo de la morto. Unuope ili ne kuraĝas rigardi al ĝiaj okuloj. Ĝi estas pli facila duope, kiam du malamikoj, tiel dirite, ekzekutas unu la alian kaj ĝi estas tute ne la sama morto, kiam al ĝi iras miloj. La plej malbona kio povas okazi al la homo en la milito estas pereo kune kun la aliaj. Sed tio senigas de la morto unuope, kiun la homoj timas plej multe en la mondo.. Kaj ili ja ne kredas ke tiu plej malbona okazos. Ili opinias, ke eblas transdirekti, transigi al la aliaj pendantan super ili kolektivan kondamnon. Ilia mortotransigilo estas la malamiko kaj la sola, kio estas postulata de ili, estas avanci la malamikon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La milito, postulanta por sia estiĝo la unuan aŭ malmultajn mortintojn, naskas poste grandegan kvanton da ili. Ploro pri ili, kiam la venko estas atingita, malsame ol en la unua momento estas grave mallaŭtigita. La venko signifas se ne kompletan ekstermadon, do drastan malmultiĝon de la nombro de la malamikoj; do priplorado de siaj mortintoj iĝas malpli grava. Ili estas kvazaŭ avangarda taĉmento, sendita al la lando de la mortintoj kaj kondukinta post si eĉ pli grandan nombron de la malamikoj. Tiel ili liberigis ĉiujn de la timo, sen kiu la milito tute ne okazus. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La malamiko estas venkita, la minaco unuiginta la popolon forfalis, kaj ĉiu nun pensas pri si. La milita grego disfalas por rabado, simile al tio kiel tio okazas al la ĉasanta grego dum dividado de la predo… Tamen danĝero de kompleta disfalo de la armeo ĉe tio estas tiom granda, ke ĉiam estis inventataj rimedoj por restarigo de la militista etoso. La plej bona rimedo estis festado de la venko»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Jean BaudrillardRedakti

 
« Kio ne plu ekzistas, estas kontraŭstaro de malamikoj, realo de antagonismaj kialoj, ideologia seriozeco de milito, kaj ankaŭ realo de venkomalvenko, ĉar milito transformiĝis je procezo, kiu jubilas for ekster la limoj de siaj eksteraj elmontroj. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« La usonanoj ja pro siaspeca egocentrisma altanimeco aŭ stulteco povas lukti kontraŭ malamiko, nur imaginte lin simila al si mem. Ili estas samtempe kaj la misiistoj, kaj la novkonvertitoj je sia propra vivmaniero, kiun ili triumfe projekcias sur la mondon. Ili ne kapablas imagi la Aliulon kaj sekve militi kontraŭ li persone. Tio kontraŭ kio ili militas, estas alieco de tiu la Aliulo kaj tio, al kio ili strebas estas redukto de tiu ĉi alieco, konvertado je sia kredo kaj se tio ne eblas — ekstermo (kiel kaze de la indianoj). »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
 
« Jen la israelanoj estas ne tiom skrupulemaj. Ili rigardas la Aliulon en lia tute nekaŝita malamikeco, sen iluzioj kaj duboj. La Aliulon, la arabon, ne eblas konverti, lia alieco estas nekorektebla, oni ne povas lin ŝanĝi, oni povas lin nur bridi kaj konkeri. Ĉe tio ili tamen agnoskas la Aliulon, kvankam ne komprenas lin. La usonanoj ne nur ne komprenas, sed ankaŭ ne agnoskas. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
 
« Nome tiel ni atingis nerealecon de la milito, kiam tro evoluiĝinta teknologia povo supertaksas realan povon de la malamiko, kiun ĝi eĉ ne deziras ekvidi. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
 
« Se celo de terorismo estas malstabiligi la mondordon per siaj propraj fortoj en rekta konfrontiĝo, ĝi estas absurda: proporcioj de la fortoj estas tro malegalaj. Krome, tiu ĉi mondordo jam estas loko de tioma malordo kaj de tioma malreguligo, ke mankas neceso fortigi tiujn tendencojn. Kiel oni vidas nun ĉie, plia fortigo de malordo kaŭzas nur fortigon de polica kontrolado kaj de la fortoj de publika sekureco. Sed eble nome tio estas revo de la teroristo — la revo pri senmorta malamiko. Ja se malamiko ne ekzistas, lia ekstermado iĝas malfacila. »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]

Diversaj aŭtorojRedakti

 
« ...ĉiuj okcidentaj demokratioj havas oble pli da ŝancoj dum ili teniĝas for de la militoj, kiuj ĉiam tentis ilin per ebleco ekkredi je eksteraj malamikoj kaj je la neceso de interna paco»
— Carl Gustav Jung, Lukto kontraŭ la ombro
 
« Mi petas, ke vi juĝu min per tiaj homoj, kiajn mi malamikigis. » « I ask you to judge me by the enemies I've made. »
— Franklin Delano Roosevelt
 
« Kiam al la Eternulo plaĉas la vojoj de homo,
Li eĉ liajn malamikojn pacigas kun li. »
 « בִּרְצ֣וֹת ה' דַּרְכֵי־אִ֑ישׁ גַּם־א֜וֹיְבָ֗יו יַשְׁלִ֥ם אִתּֽוֹ »
— La sentencoj de Salomono, 16:7
 
« Kiam falas via malamiko, ne ĝoju,
Kaj ĉe lia malfeliĉo via koro ne plezuriĝu;
Ĉar eble la Eternulo vidos, kaj tio ne plaĉos al Li,
Kaj Li returnos de li Sian koleron. »
 « בִּנְפֹ֣ל אֽ֖וֹיִבְיךָ אֽוֹיִבְךָ אַל־תִּשְׂמָ֑ח וּ֜בִכָּשְׁל֗וֹ אַל־יָגֵ֥ל לִבֶּֽךָ:
פֶּן־יִרְאֶ֣ה ה' וְרַ֣ע בְּעֵינָ֑יו וְהֵשִׁ֖יב מֵעָלָ֣יו אַפּֽוֹ »
— La sentencoj de Salomono, 24:17-18
 
« Ĉiam pardonu viajn malamikojn; nenio iritas ilin pli. » « Always forgive your enemies; nothing annoys them so much. »
— Oscar Wilde
 
« Demagogio, nutrata de timoj, estas pova armilo, rapide donanta fruktojn, sed ĉe tio kapabla kaŭzi gravajn internajn kaj eksterajn problemojn en longdaŭra perspektivo. Kiel ekzemplo de ĝia detrua influo povas servi la plej famaj kazoj de misuzoj de irakaj militkaptitoj, inkluzive iujn superajn oficirojn. Tio estas flankefikoj de perceptado de malamiko kiel enkorpigo de la malbono, al kiu do rajte aplikeblas kruelaj rimedoj. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Vidu ankaŭRedakti