Personeco estas tio, kio konsistigas la personon; propra kaj memstara ecaro.

Personeco
Personeco
Personeco
Aliaj projektoj
Personeco en Vikipedio
Personeco en Komuneja kategorio
Personeco en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti

Erich Fromm

redakti
 
« Alivorte la socio realigas ne nur funkcion de subpremado, kvankam ankaŭ ĝin, sed ankaŭ funkcion de kreado de la personeco. Homa naturopasioj de la homo kaj liaj anksioj — estas produkto de kulturo; fakte la homo mem estas la plej grava atingo de tiuj senĉesaj homaj klopodoj, kies registron ni nomas la historio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …la unua aspekto de la kreskanta individueco estas evoluo de la personeco. Limoj de kresko de individuiĝo kaj evoluo de la personeco iugrade estas difinataj ankaŭ de individuaj kondiĉoj, sed ĉefe — de tiuj socialaj. Diferencoj inter individuoj en ĉiu socio ŝajnas gravaj, sed en ĉiu socio ekzistas certa limo de individuiĝo, kiun normala individuo ne povas transiri. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Infano ne povas fizike reveni en la patrinan sinon; same ne eblas renversi ankaŭ psikologian procezon de individuiĝo. Provoj de tia reveno neeviteble akceptas formon de subiĝo, ĉe kiu tamen neniam malaperas kontraŭdiroj inter potenco kaj infano, subiĝanta al tiu potenco. Konscie infano povas konsideri sin kontentigita, sed subkonscie li sentas, ke li pagas senton de sekureco per plenvaloreco kaj forto de sia personeco. Finfine subiĝo sekvigas inversan rezulton: malcerteco de infano kreskas kaj samtempe en li evoluas malamikeco kaj ribelemo, kiuj estas des pli danĝeraj, ke ili estas direktitaj kontraŭ homoj, de kiuj li plu dependas (aŭ iĝis dependa). »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La mezepoka socio ne senigis individuon je libereco jam pro tio, ke “individuo” mem ankoraŭ ne ekzistis. La homo estis ankoraŭ ligita al la mondo per originaj ligoj; li rigardis sin mem tra prismo de sia socia rolo (kiu estis samtempe lia natura rolo), ne kiel individuan personecon. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Al Italio, laŭ vortoj de Burckhardt, apartenas “unuanaskiteco rilate evoluon de la personeco en la eŭropa familio” kaj la italo estas la unua individuo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La fakto ke kapitalismo akiris decidan rolon signifis dependecon de la ekonomia, do ankaŭ de persona sorto de ĉiu je iuj fortoj, starantaj super la personeco. Kapitalo “ĉesis esti servisto kaj transformiĝis je mastro…”[1]»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ĉe kapitalismo ekonomia agado, sukceso kaj materiala profito iĝis celo en si mem. Sorto de la homo konsistas en tio, ke akceli kreskon de ekonomia sistemo, multigi kapitalon — kaj ne por celoj de propra feliĉo, sed por la kapitalo mem. La homo transformiĝis je elemento de giganta ekonomia maŝino. Se li havas grandan kapitalon, do li estas granda dentorado; se li havas nenion — li estas bolteto; sed ajnakaze li estas nur elemento de la maŝino kaj servas al celoj, eksteraj rilate lin mem. Tiu preteco subigi sian personecon al eksterhomaj celoj estis fakte pretigita de la Reformacio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …neŭrozulo povas esti karakterizita kiel homo, kiu ne kapitulacis en lukto por sia personeco. Kompreneble lia provo savi individuecon estis malsukcesa, anstataŭ kreema esprimo de sia persono li trovis saviĝon en neŭrozaj simptomoj aŭ en foriro en la mondon de fantazioj; tamen de vidpunkto de la homaj valoroj tia homo estas malpli kripligita ol tiu “normala”, kiu tute perdis sian individuecon. Kompreneble ekzistas homoj, ne perdintaj dum procezo de adaptiĝo sian individuecon, sed ne iĝintaj ĉe tio neŭrozuloj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ĉiuj diversaj formoj de masoĥismaj streboj estas direktitaj al unu afero: seniĝi je propra personeco, perdi sin; alivorte, seniĝi je la ŝarĝo de libereco.
…masoĥisma “solvo” nenion solvas, same kiel ĉiaj neŭrozaj simptomoj; individuo seniĝas nur je konsciata sufero, sed la interna konflikto restas, kaj kun ĝi ankaŭ kaŝita malkontento. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Observado montras, ke esencon de ĉiu neŭrozo — same kiel de normala evoluo — konsistigas lukto por libereco kaj sendependeco. Por multaj normalaj homoj tiu lukto jam estas malantaŭe; oferinte sian personecon, ili iĝis bone adaptitaj kaj estas konsiderataj normalaj. La neŭrozulo estas homo, plu rezistanta al kompleta subiĝo, sed samtempe ligita al la figuro de “magia helpanto”, kiun ajn formon “li” ne akirus. La neŭrozon oni ĉiam povas kompreni kiel provon — malsukcesan provon — solvi la konflikton inter nesuperebla interna dependeco kaj strebo al libereco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …psikiatrio, riĉiĝinta per atingoj de Freŭdo, transformiĝis je ilo, servanta al komuna tendenco de manipulado de personeco. Danke al klopodoj de multaj psikiatroj, inkluzive psikanalizistojn, estis kreita bildo de “normala” homo, kiu neniam estas tro malĝoja, tro kolera aŭ tro ekscitita. Trajtojn de karaktero aŭ tipojn de personeco, malkongruajn al tiu normo, oni mallaŭde markas kiel “infanecaj” aŭ “neŭrozaj”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Iluzioj pri si povas servi kiel lambastonoj por tiuj, kiuj ne povas iri sen ili, sed ĝenerale ili malfortigas la personecon. La plej alta forto de la individuo baziĝas sur maksimuma evoluo de sia personeco, kaj tio supozigas maksimuman komprenon de si mem. “Komprenu sin mem” — tio estas unu el la ĉefaj reguloj por la forto kaj feliĉo de la homo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …pozitiva libereco de la personeco konsistas en spontanea aktivado de la tuta tuteca personeco de la homo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Spontanea aktivado estas libera agado de la personeco; ĝia difino inkludas laŭvortan signifon de latina vorto sponte — per si mem, laŭ propra iniciato. Sub la agado ni komprenas ne “faradon de io ajn”; temas pri krea aktivado, kiu povas manifestiĝi en emocia, intelekta kaj senta vivo de la homo, kaj ankaŭ en lia volo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La personeco estas forta nur dum ĝi estas agema. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« Ne estu alia tiu kiu povus esti si mem. » « Alterus non sit’qui suus esse potest. »
— Paracelso


 
« Ni ĉiam difinas la limojn de nia personeco tro mallarĝe! Ni ĉiam kategorias al nia personeco nur tiujn trajtojn, kiujn ni povas distingi kiel individuaj, kiujn ni rekonas kiel deflankiĝaj. Sed kontraŭe ni ĉiuj konsistas el la tuta konsistaĵo de la mondo. »
— Hermann HesseDemian

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

  1. R. H. Tawney. Religion and the Reformation