Poezio

literatura ĝenro, kiu traktas estetikan literaturan arton

Poezioversarto (de la greka ποίησις pOjesis = verkado, agado, kreado; adotado; fabrikado; komponado, poezio; poeziaĵo; < ποιέω 'fari, fabriki; generi, naski; akiri; okazigi; krei') estas literatura ĝenro, en kiu estas aparta emfazo je la beleco aŭ estetiko de la uzata lingvaĵo pere de la lerta uzado de la vorto kompare kun la nura signifo.

Poezio
Poezio
Poezio
Aliaj projektoj
Poezio en Vikipedio
Poezio en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti
 
« Envolvi ĝojon en ŝtofaĵo de laŭdo, kiel infanon savitan el la malvarmo, el la lupoj. »
— Christian BOBIN
 
« En scienco oni provas rakonti al homoj, tiel ke ĉiuj komprenu ion, kion neniu antaŭe sciis. Sed en la kazo de poezio, estas ĝuste la kontraŭo! » « (angle) In science one tries to tell people, in such a way as to be understood by everyone, something that no one ever knew before. But in the case of poetry, it's the exact opposite! »
— Paul Dirac
 
« Poezio ĉirkaŭas nin ĉie, sed meti ĝin sur paperon, estas ho ve, ne tiel facile kiel rigardi ĝin. »
— Vincent van Gogh
 
« Eble ne estas poetoj, sed ĉiam ekzistos poezio. » « (hispane) Podrá no haber poetas, pero siempre habrá poesía. »
— Gustavo Adolfo Bécquer, Rimoj
 
« Kiu verkas poezion, tiu ne estas poeto. Tiu, kies poezio fariĝis lia vivo, kaj kiu faris sian vivon lia poezio - li estas poeto. »
— Subramanya Bharathi
 
« Poezio estas fremda al ni, ni ne lasas ĝin eniri nian ĉiutagan vivon» « (angle) Poetry is foreign to us, we do not let it enter our daily lives. »
— Muriel Rukeyser, The Life of Poetry (1949)
 
« Se via ĉiutaga vivo ŝajnas malbona, ne kulpigu ĝin; kulpigu vin, diru al vi, ke vi ne estas sufiĉe poeta por elvoki ĝiajn riĉaĵojn»
— Rainer Maria Rilke

Kornej Ĉukovskij

redakti
 
« La infana versofarado estas signo de troaj ludaj fortoj. Tio estas la afero simila al transkapiĝo aŭ mansvingado. Trista, febla aŭ dormema infano kreos eĉ ne unu verson. Por iĝi poeto la bebo devas senti la tiel nomatan "bovidan ekscitiĝon". » « (Ruse)Детское стихотворство — признак избытка играющих сил. Оно — явление того же порядка, как кувыркание или махание руками. Печальный, хилый или сонный ребенок не создаст ни одного стиха. Для того чтобы стать поэтом, младенцу нужно испытывать то, что называется «телячьим восторгом». »
— Kornej Ĉukovskij, De du ĝis kvin
 
« Inter la plenkreskuloj inspirplena poeto estas ege rara afero, "miraklo de sia patrujo", dum inter la infanoj 99% estas poetoj. » « (Ruse)Среди взрослых вдохновенный поэт есть редчайшее явление, «чудо родины своей», а среди детей 99% — поэты. »
— Kornej Ĉukovskij, De du ĝis kvin
 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: