«Maliculo ĉiam estas Aliulo… Do nome dum la milito Bonulo havas la plej klaran konscion… Bedaŭrine ĉiam militi ne eblas. De tempo al tempo necesas paco. Por paca tempo la socio en sia saĝeco difinis profesiajn maliculojn. Tiuj ĉi malicaj homoj same necesas al la bonaj kiel ĉiesulinoj necesas al virtulinoj. Pro tio ili estas skrupule elektataj. Ili devas havi aĉan devenon kaj ne havi esperon je pliboniĝo. »
« En la amasa kulturo postvivis nur du figuroj de maliculo, enkorpiganta la malbonon: unu figuro, vere kontraŭsocia tipo, estas seria murdisto, kaj la dua estas teroristo (precipe kun religiaj konvinkoj, ĉar etneco nun estas identigata kun religia aparteno, dum laikaj personecoj kiel komunistoj aŭ anarkiistoj kvazaŭ finiĝis). »
«La termino "justa milito" enhavas internan kontraŭdiron. Milito estas esence maljusta, kaj la granda defio de nia tempo estas kiel trakti malbonon, tiranecon kaj subpremon sen mortigi amason da homoj.»
« (angle) The term "just war" contains an internal contradiction. War is inherently unjust, and the great challenge of our time is how to deal with evil, tyranny, and oppression without killing huge numbers of people. »
«Ne gravas, kion vi aŭ iu alia faras, tie estos iu, kiu diros, ke estas io malbona pri ĝi. Kiam ajn iu elpensas bonan ideon, tie estas iu alia, kiu neniam havis bonan ideon en sia vivo, kiu ekstaras kaj diras: "Ho, vi ne povas fari tion..."»
« (angle) No matter what you or anyone else does, there will be someone who says that there's something bad about it. Whenever somebody comes up with a good idea, there's somebody else who has never had a good idea in his life who stands up and says, "Oh, you can't do that..." »
« Unu sola milito - ni ĉiuj scias - povas produkti pli da malbono, tuja kaj posta, ol centoj da jaroj de libera agado de la interhelpa principo povas produkti bonon. »
«Ŝajnas al mi tre grave daŭre distingi inter du malbonoj. Eble necesas provizore akcepti malpli grandan malbonon, sed oni neniam devas etikedi necesan malbonon kiel bonon. »
« (angle) It seems to me very important to continue to distinguish between two evils. It may be necessary temporarily to accept a lesser evil, but one must never label a necessary evil as good. »
« Ĉio ĉi okazas ĉar la Aliulo, same kiel la Malbono, estas neimagebla… Malakcepto, estigata de plena identigo kun si mem surbaze de moralajvaloroj kaj teknikapovo. Tio estas Usono, kiu opinias ke ekzistas nur Usono kaj je manko de aliaj fiksrigardas sin mem kun ĉiam pli freneza kompato. »
« Malgraŭ la fakto ke agnoski siajn mankojn estas malfacile, ni tamen preferus fari tion ol agnoski forton de la Aliulo (kio ne malhelpas al paranoja senmaskigo de la akso de la Malbono). »
« […] ni opinias ke ju pli da bono estas en la mondo, des malpli da malbono. Sed tio estas eraro, efektive ju pli da bono, des pli da malbono. Tio estas eĉ ne kontraŭdiro, tio estas problemo kaj problemo praktike nesolvebla. Eĉ pli, se elimini la tutan malbonon, do malaperos ankaŭ la bono… Efektive, eliminante la malbonon, ni eliminas tiun energion, danke al kiu ni evoluas. Ŝajnas al mi ke kie ekzistas nek bono, nek malbono — tie estas infero. »
« Iuj primitivaj kulturoj lernis simbole neŭtraligi malbonan energion per specialaj ritoj — ekzemple per ofero. Kaj luktante tiel kontraŭ la malbono, ili kondutas pli honeste, ĉar ili agnoskas ĝian ekziston. Ni ne deziras agnoski la malbonon kiel fakton. »
« La komunistoj kredas ke ili trovis la vojon al liberiĝo de la malbono [...] Al miaj taskoj ne apartenas ekonomia kritiko de la komunisma sistemo, mi ne kapablas esplori tiun demandon: ĉu nuligo de privata posedo servos al atingo de tiu ĉi celo kaj kiun utilon tio havos. Sed ĝiajn psikologiajn premisojn mi ne povas ne agnoski nedetenema iluzio. »
«Homoj konstante permesas al ili agrablan al ili malbonon, se ili nur estas certaj ke tio ne estos malkovrita de aŭtoritato aŭ ke ĝi neniel punos ilin — la timo rilatas nur al la malkovro. »
« La Mezepoko havis siajn idealajn tipojn por la bono kaj la malbono, sed ankaŭ ni ilin havas. Por ĝi tio estis armita kavaliro kaj nigra sorĉistino. Por ni tio estas homoj en blankaj ĥalatoj kaj malica psikopato. »
« Dum jarcentoj homo konsideris la malsanon kiel pekon kaj klopodis liberiĝi de malsano, zorgante pri sia moralakonduto. Hodiaŭ li konsideras la pekon kiel malsanon kaj klopodas liberiĝi de malbono, zorgante pri sia sano. »