« Sin kronado de la prezidanto de Usono kiel la unua tutmonda gvidanto estis historia momento, kvankam ne markita per speciala dato en la kalendaro. Tio okazis post la disfalo de Sovetunio kaj la fino de la Malvarma milito. La usona prezidanto ne simple komencis agi en sia nova rolo sen iu ajn internacia aprobo. Amaskomunikiloj de Usono deklaris lin tia, eksterlandanoj esprimis sian estimon al li, kaj vizito al la Blanka Domo (jam sen paroli pri Camp David) iĝis apogeo en politika aktivado de gvidanto de iu ajn lando. Vojaĝoj de la prezidanto eksterlanden akiris ĉiujn imperiajn atributojn, superantajn laŭ sia skalo kaj sekurecrimedoj vojaĝojn de ĉiuj aliaj ŝtataj agantoj. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« En Usono kun ĝia disigo de povoj, ekstera politiko estas sfero, kiu donas al la prezidantoj la plej grandan agoliberecon. Nenie gloro, pompo kaj povo de la prezidanto senteblas tiom forte kiel en la internaciaj aferoj. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« [pri la Iraka milito] Prestiĝo de Usono estis difektita. Ĝis 2003 la mondo kutimis kredi al la vortoj de la prezidanto de Usono. Kiam li parolis pri io kiel pri fakto, oni supozis ke li konas tiujn faktojn kaj ke tio kion li diras estas vero. Du monatojn post la falo de BagdadoGeorge W. Bush plu estis insiste krediganta (en intervjuo destinita por eŭropa legantaro), ke “ni trovis amasdetruajn armilojn”. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« Sava ŝanco por Usono povas esti ke, malsame ol imperiestroj, prezidantoj de Usono, inkluzive katastrofajn malsukcesintojn, estas limigitaj je okjara oficperiodo. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« [pri prezidentaj balotoj en Usono] Alta kosto de televida kampanjo transformis kolektadon de sumoj necesaj por subteno de kandidato (aŭ inverse por lia kritikado) je gravega rimedo fortigi rolon de lobiistoj. Tio klarigas kreskantan influon en Usono de israela, kuba, greka, armena kaj kelkaj aliaj lobioj, sufiĉe efikaj pri mobilizado de financa subteno por siaj specifaj celoj. »
« Erigita je grupoj da konkretaj, foje izolitaj unu de la alia iniciatoj, usonaekstera politiko sufiĉe malofte estas traktata kadre de iu ĝenerala koncepto. Pli multas reprezentantoj de specialaj metodoj de apartaj fakoj – ĉiam pli entuziasmaj pri siaj aferoj – ol tiuj de ĝenerala strategio, kiu povas tute ne havi subtenantojn. Necesas kutime neimageble forta kaj decidema prezidanto, konanta ĉiujn vaŝingtonajnlabirintojn, por rompi tiun ĉi tradicion. »
« Iam niaj prezidantoj invitadis vespere gvidantojn de la kongreso simple drinki kaj babili. Reprezentantojn de opozicio ili invitadis al kabineto por diskuti. Tiaj aferoj estas kritike gravaj por kreado de kunlabora etoso. »