Josif Stalin

Sovetia politikisto kaj partia gvidanto
(Alidirektita el Stalin)

Josif STALIN denaske Josif Visarionoviĉ ĜUGAŜVILI (ruse: Иосиф Виссарионович Джугашвили), estis soveta politikisto kaj partia gvidanto.

Josif Stalin
Dosiero:JStalin Secretary general CCCP 1942 flipped.jpg, Stalin office.jpg
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Ni, komunistoj, estas la homoj de aparta speco. » « Мы, коммунисты, — люди особого склада. »
— Parolo en la 2-a Tutsovetia kongreso de sovetoj. La 26-an de januaro 1924
 
« Malforta ĉenero en la ĉeno de imperialismo. » « Слабое звено цепи империализма. »
— Pri fundamentoj de leninismo. 1924
 
« Standardisto de la paco. » « Знаменосец мира. »
— Al internacia cirkonstancaro. septembro 1924
 
« Strio de agnoskoj de Sovetunio. » « Полоса признаний Советского Союза. »
— La politika raporto de la Centra Komitato al la 14-a kogreso de RKP(b). La 18-an de decembro 1925.
 
« Lukto de la du sistemoj — la socialisma kaj kapitalisma. » « Борьба двух систем — социалистической и капиталистической. »
— La politika raporto de la Centra Komitato al la 14-a kogreso de RKP(b). La 18-an de decembro 1925.
 
« Oni ne konstruas socialismon en blankaj gantoj. » « Социализм не строят в белых перчатках. »
— La politika raporto de la Centra Komitato al la 14-a kogreso de RKP(b). La 18-an de decembro 1925.
 
« Senarmiĝi antaŭ la partio. » « Разоружиться перед партией. »
— La informa raporto al la 15-a kogreso de RKP(b). La 3-an de decembro 1927.
 
« La partio starigas lozungon pri kritiko kaj sinkritiko. » « Партия провозглашает лозунг критики и самокритики. »
— Pri laboroj de la aprila kuniĝinta plenkunsido de la Centra Komitato kaj la Centra Kontrola Komitato. La 13-an de aprilo 1928.
 
« Malekzistas en la mondo tiaj fortikaĵoj, kiujn ne povus sturmokupi bolŝevikoj. » « Нет в мире таких крепостей, которых не могли бы взять (...) большевики. »
— Pri laboroj de la aprila kuniĝinta plenkunsido de la Centra Komitato kaj la Centra Kontrola Komitato. La 13-an de aprilo 1928.
 
« Pliakriĝo de la klasa lukto laŭ la antaŭeniĝo al socialismo. » « Обострение классовой борьбы по мере продвижения к социализму. »
— Pri industriigo kaj pana problemo (la parolo enla plenkunsido de la Centra Komitato de la Tutrusia Komunista Partio, la 9-an de julio 1928).
 
« [pri la Dua mondmilito] En tiu milito ne estas kiel en la antaŭa, do kiu okupas teritorion, tiu trudas tie kien venas lia armeo, sian socian sistemon. Alie ne povas esti. »
— Stalin, al Milovan Ĝilas
 
« La tiel nomata eŭropa povekvilibro ĝis nun funkciis kontraŭ ne nur Germanio, sed ankaŭ kontraŭ Sovetunio. Do Sovetunio aplikos ĉiujn rimedojn por preventi restarigon de la antaŭa povekvilibro en Eŭropo.
Komento de Henry Kissinger: En diplomatia lingvaĵo esprimo “ĉiuj rimedoj” kutime inkluzivas minacon de milito. »
— Stalin, al Stafford Cripps [Julio 1940]

Pri li redakti

Erich Fromm redakti

 
« [pri naziismo, faŝismo kaj stalinismo] Novaj sistemoj estis konstruitaj sur la plej granda mensogo. Tio rilatas same al iliaj programoj kaj al iliaj gvidantoj. En siaj programoj ili promesis konstrui ion similan al socialismo, tamen tio, kion ili efektive faris estis neado de ĉio, kio estis komprenata sub tiu ĉi nocio en la socialisma tradicio. Mussolini, timema fanfarono, iĝis simbolo de vireco kaj kuraĝo. Hitlero, maniulo-detruanto, estis glorata kiel konstruanto de la nova Germanio. Stalin, malvarmsanga kaj ambicia intriganto, estis bildigata kiel amanta patro de sia popolo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Eric Hoffer redakti

 
« Stalin mem estis kombinaĵo de fanatikulo kaj la “homo de la ago” kun dominado de la trajtoj de fanatikulo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« En la okuloj de la homo kredanta, homoj ekster la “sankta afero” ne havas firman karakteron kaj pro tio povas esti facila predo de la kredantoj. Aliflanke, la kredantoj de ĉiuj tipoj, kvankam morte malamas unu la alian kaj pretas alkroĉiĝi je la gorĝo unu al alia, agnoskas forton unu de alia kaj sentas reciprokan sinceran estimon. Hitlero konsideris la bolŝevistojn egalaj al si kaj ordinis la eksajn komunistojn tuj anigi al la nazia partio. Stalin siavice konsideris la naziojn kaj japanojn la solaj estiminduloj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Aleksej Navalnij redakti

 
« Hitlero kaj Stalin estas la du ĉefaj ekzekutistoj de la rusa popolo. Stalin ekzekutis, malsatmortigis kaj turmentis siajn sampatrujanojn, persone por mi ĉi tie ĉio estas klare. Tamen mi kontraŭas ke tio estu "eterna" afero kaj mi ne vidas iun ajn sencon en tuta tiu "malstalinigado" ktp. Mi ne komprenas, kion tio signifas forme de la ŝtata politiko. Se vi deziras "malstalinigadon" — donu al via infano-lernejano legi "La Arkipelago Gulago", se li pigras legi "La Arkipelago", do legu artikolon "Stalin-reprezalioj" en Vikipedio, tie ĉio estas mallonge, koncize, objektive kaj kun referencoj. Necesas memstare respondi al defioj de la tempo, ne vivi per senfinaj politikaj aludoj. "Stalin-afero" estas la afero de la historia scienco, ne de la kuranta politiko. » « Гитлер и Сталин — два главных палача русского народа. Сталин казнил, морил голодом и мучил моих соотечественников, лично для меня здесь всё ясно. Однако я против того, чтобы это было «вечным» вопросом и не вижу никакого смысла во всей этой «десталинизации» и т.д. Не понимаю, что это означает в формате государственной политики. Хочешь «десталинизации» — дай почитать своему ребёнку-школьнику «Архипелаг ГУЛАГ», если ему лень читать «Архипелаг», то пусть почитает статью «сталинские репрессии» в Википедии, там всё коротко, понятно, объективно и со ссылками. Нужно самостоятельно отвечать на вызовы времени, а не жить бесконечными политическими аллюзиями. «Вопрос Сталина» — это вопрос исторической науки, а не текущей политики. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo al Boris Akunin, la 3-an de januaro 2012][1]
 
« Mito pri Stalin estas mito pri la fera ordo, kreita per la fera mano. Por ĝia malmuntado iu alia devas fari la ordon sen ajna fera mano, do simple laŭleĝe. » « Миф о Сталине — это миф о железном порядке, наведенном железной рукой. Для его развенчания кто-то другой должен навести порядок безо всякой железной руки, то есть просто по закону. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo al Boris Akunin, la 3-an de januaro 2012][2]

José Ortega y Gasset redakti

 
« …marksismo de Stalin… fortas per tio, kio en ĝi haveblas la rusa kaj tute ne per tio, kion ĝi enhavas de komunismo»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Henry Kissinger redakti

 
« [pri la Versajla traktato] Al Hitlero kaj Stalin, kiuj ne havis ŝarĝon de pasinteco kaj estis instigataj de strebo al la potenco, restis nenio krom forblovi tiun ludkartan dometon, kreitan de plenaj je bonaj intencoj, pacemaj kaj fakte timemaj ŝtataj agantoj de la intermilita periodo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Nome pro sia konvinkiteco je tio ke lia ideologio enkorpigas historian veron, Stalin kun tuta senkompato defendis la sovetian nacian intereson, estante libera de tio, kion li konsideris hipokrita moralo aŭ personaj ligitecoj. Stalin estis vera monstro; sed en la aferoj de ekstera politiko li estis en pleja grado realisto – pacienca, sagaca kaj nefleksigebla kiel Armand Jean du Plessis de Richelieu de sia tempo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kaj tamen malflekseco de Stalin koncernis nur komunisman ideologion. Lia komunista konvinkiteco donis al li eblecon esti ekstreme fleksa je taktiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Stalin, granda ideologo, efektive ne metis sian ideologion je la servo al reala politiko. Armand Jean du Plessis de RichelieuBismarck havus neniujn problemojn pri kompreno de lia strategio. Ideologie okulŝirmitaj estis ĝuste ŝtataj agantoj de la demokratiaj landoj; rifuzinte povan politikon, ili opiniis ke premiso de bonaj rilatoj inter la landoj estas komuna kredo je principoj de kolektiva sekureco kaj ke ideologia malamikeco ekskludas ĉian ajn praktikan eblecon de kunlaboro inter faŝistoj kaj komunistoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĉar Stalin ne deziris kontraŭstari la germanan armeon je la tiama sovetia limo, nek ekbatali kontraŭ Hitlero, la kvara dspartigo de Pollando prezentiĝis sola alternativo (fakte ĝuste sama logiko kondukis Ekaterinon la Grandan al neceso kune kun Prusio kaj Aŭstrio fari la unuan dispartigon de Pollando en 1772). La fakto ke Stalin atendis la tutan jaron antaŭ ol Hitlero faros la unuan paŝon, atestas liajn ŝtalajn nervojn kun kiuj li efektivigis sian eksteran politikon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Efektive britaj garantioj al Pollando kaj Rumanio senigis Sovetunion je lasta havebla stimulo por komenci seriozajn intertraktojn pri unio kun la okcidentaj demokratioj… unuflankaj britaj garantioj iĝis donaco por Stalin, ĉar ili provizis lin per maksimumo de tio, kio necesis por iuj ajn intertraktoj, komenciĝantaj ekde nulo. Se Hitlero direktiĝus orienten, Stalin povus kalkuli pri enmiksiĝo de Britio en la milito eĉ antaŭ ol li venos al la sovetia limo. Stalin tiel ĝuis fruktojn de la unio de facto kun Britio, sen doni iujn ajn reciprokajn sindevigojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Stalin, kiu sentis ke milito estas neevitebla, esperis profiti ĝin sen partopreni. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Stalin bonorde turniĝis inter du flankoj. Sed fine mankis iu ajn konkurenco. Nur unusola Hitlero povus reale proponi al Stalin teritoriajn akirojn en Orienta Eŭropo, kiuj interesis lin. Kaj tion li sufiĉe pretus pagi per eŭropa milito, kiu ne koncernus Sovetunion»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Stalin ne hastis, malsame ol Hitlero, antaŭ li ne staris iu fina dato kaj li havis fortikajn nervojn. Do Stalin atendis, maltrankviligante Hitleron. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri prioritatoj de Hitlero] …de Britio li deziris neenmiksiĝon je la aferoj en la kontinento kaj de Sovetunio li deziris akiri Lebensraum aŭ “vivospacon”. Nur danke al siaj atingoj Stalin sukcesis ŝanĝi prioritatojn de Hitlero, eĉ se provizore. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la pakto Ribbentrop-Molotov] Stalin gajnis marĉandon danke al tio, ke li konservis sovetian ludmonon ĝis la lasta momento. Kialo konsistis en tio ke Hitlero tute evidente estis preta proponi al li senpage tion, kio en iu ajn unio kun BritioFrancio li povus ricevi nur post sangoverŝa milito kontraŭ Germanio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Reala problemo konsistis en tio, ke Britio ne povis akcepti kondiĉojn de Stalin sen damaĝi siajn principojn, kiujn ĝi defendis ekde la tempo de la fino de la Unua mondmilito. Ne havis sencon starigi malpermeson pri malaperigado de etaj landoj fare de Germanio, se tio supozis donon de la sama rajto al Sovetunio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Stalin havis strategion, sed ne principojn dum la demokratiaj landoj defendis principojn sen krei iun ajn strategion. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĝis 1941 Hitlero kaj Stalin strebis al netradiciaj celoj per tradiciaj rimedoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la okupado de baltaj landoj en 1939] Celo de Stalin certe estis krei plian bufrozonon por Leningrado»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Stalin reagis preskaŭ ĉiam stereotipe. En neniu momento de sia kariero li elmontris timon, eĉ kiam li ne povus ne senti ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Stalin] Ekstreme preciza kiel kalkulilo, li malsukcesis tamen ĝuste konsideri neŭrozan karakteron de la personeco de Hitlero kaj pro tio li malsukcesis prognozi eblecon de respondo de Hitlero al alfrontita de li defio forme de milito ĉe du frontoj, kiom ajn senracia estus tia kurso. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri okupado de okcidentaj teritorioj en 1939-1941] Kiam tiu procezo finiĝis, Stalin revenigis la tutan teritorion, kiun Rusio perdis fine de la Unua mondmilito; per tio la aliancanoj pagis la lastan kontribuon kiel punon pro ekskludo de Germanio kaj Sovetunio el partopreno en la paca konferenco en 1919. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Por Stalin tamen la plej terura tago iĝis la 27-a de septembro 1940, kiam Germanio, Italio kaj Japanio subskribis la Triflankan pakton, devigantan ĉiun el tiuj ĉi landoj ekmiliti kontraŭ iu ajn alia lando, kiu subtenus Brition. Se esti preciza, la pakto speciale ekskludis rilatojn de ĉiu el la subskribintaj ĝin landoj kun Sovetunio… Kaj kvankam la Triflanka pakto estis tute evidente direktita kontraŭ Vaŝingtono, Stalin ne havis kialojn senti sin trankviligita. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Neniu sekvis el provoj aranĝi personan renkontiĝon de Hitlero kaj Stalin post la subskribo de la Triflanka pakto. Ĉiu el la gvidantoj faris ĉion eblan por eviti ĝin, deklarante ke li ne povas forlasi sian landon kaj ŝajne logika loko de renkontiĝo kiel Brest-Litovsko ĉe la limo portis en si tro multe da pezaj historiaj rememoroj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Hitlero kredis je tio, ke forto de la volo povas superi ĉiujn obstaklojn. Lia tipa reago al rezistado estis transigo de ĝi je la formo de persona kontraŭstaro. Hitlero neniam lasis bonajn kondiĉojn komplete maturiĝi jam pro tio, ke la prozeco de atendado mem signifus ke obstakloj povus superi lian volon. Stalin estis ne nur pli pacienca, sed ankaŭ kiel komunisto pli estimis historiajn fortojn. Dum preskaŭ 30 jaroj de sia regado li neniam metis je unu vetludo ĉiujn ludmarkojn kaj erare opiniis ke ankaŭ Hitlero neniam faros tion. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ŝajnas ke Stalin estis certa ke la sekvonta jaro 1942 estos la jaro decidonta la demandon pri la milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Stalin] Pakto Hitlero-Stalin donis al li dujaran paŭzon kaj traktato pri neagreso kun Japanio ebligis post duonjaro transloki armeajn trupojn de Fora Oriento por partopreni la batalon ĉe Moskvo, kiu decidis la rezulton de la milito favore al li. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La ĉefa malforteco de Stalin kiel ŝtata aganto estis ke li tendencis aljŭgi al siaj malamikoj la saman kapablon je malvarma kalkulado kiun posedis li mem kaj pri kiu li multe fieris»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Tio ke Stalin estis preta al grandaj cedoj videblis el reago de Molotov, kiam la 22-an de junio Friedrich-Werner Graf von der Schulenburg alportis al li germanan militdeklaron. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sendube Stalin estis tiom grave ŝokita de tio, ke Germanio deklaris kontraŭ li militon, ke lin trafis io simila al depresio, kio daŭris ĉirkaŭ dek tagojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Stalin esperis pri racio de Hitlero kaj malgajnis; Hitlero esperis ke Stalin rapide malvenkos kaj ankaŭ malgajnis. Sed se eraro de Stalin estis korektebla, do eraro de Hitlero ne. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kiam iu usona generalo dum la Potsdama konferenco, dezirante flati al Stalin, rimarkigis kiom ĝoje evidente estas vidi la rusajn trupojn en Berlino, tiu sarkasme respondis: “Caro Aleksandro la 1-a marŝis ĝis Parizo”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kiel komunisto Stalin rifuzis vidi diferencon inter la demokratiaj kaj faŝistaj landoj, kvankam li sendube konsideris la demokratiojn malpli senkompataj kaj eble malpli danĝeraj por li. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Stalin] Kunlaboro kun Hitlero ne simpatiigis lin al naziismo, same kiel sekvinta alianco kun la demokratiaj landoj ne igis lin taksi avantaĝojn de institucioj de la libera mondo. Li prenis de ĉiu provizora partnero ĉion eblan per diplomatio kaj okupis per forto ĉion kion oni ne donis al li propravole – ĝis tio minacis riskon de milito. Lia gvida stelo restis la sovetia nacia intereso, refraktata je prismo de komunisma ideologio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĉar Franklin D. Roosevelt ne deziris priparoli celojn de la milito antaŭ la Stalingrado kaj ĉar Stalin opiniis ke frontolinioj difinis politikan rezulton fine de la milito, plejparto de la ideoj de la milita tempo rilate la postmilitan agordon de la komuna komunumo devenis de Winston Churchill»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri rilato de Franklin D. Roosevelt al Winston Churchill] Li konsideris Churchill kamarado de la milita periodo; Stalinon li konsideris partnero pri konservado de la postmilita paco»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la germana atako en 1941] Komence de la milito Stalin evudente estis preta akcepti solvon surbaze de limoj de 1941; kaj li estis tro cinika por ne atendi proponon de iu quid pro quo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Neniu konsciis pli bone ol Stalin sencon de malnova diro: regado je naŭ dekonoj difinas rajton de posedado»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En 1941 la ĉefa zorgo de Stalin estis limoj; en 1945 tio estis jam politika kontrolo super teritorioj, situantaj ekster tiuj ĉi limoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Pretendoj de Stalin pri la suda parto de Saĥaleno kaj la Kurilaj insuloj efektive havis, kvankam iom nebulan, rilaton al la sovetia sekureco kaj la rusa historio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Problemo, alfrontita de Stalin en liaj rilatoj kun la usona estraro, konsistis je tio ke li kun granda malfacilo estis komprenanta kiom gravan rolon por ili ludis moralo kaj laŭĝeleco en iliaj vidpunktoj pri ekstera politiko. Stalin efektive ne estis komprenanta kial la usona estraro faras tian bruon rilate internan aranĝon de orienteŭropaj ŝtatoj, pri kiuj ĝi havas neniun rimarkindan strategian intereson. Fideleco de usonanoj al principo ne ligita al konkreta intereso kiu estus tute klara, igis Stalin serĉi kaŝitajn motivojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Potsdama konferenco] En tiu momento Harry S. Truman forkondukis Stalinon flanken kaj informis lin pri ekzistado de atombombo en Usono. Stalin certe jam sciis pri tio de siaj sovetiaj spionoj; fakte li eksciis pri ĝi delonge antaŭ ol Truman mem. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Veraj fanatikuloj de tiu ĉi afero sidis en Pekino kaj Pjongjango; la Korea milito tute ne estis Kremla komploto aranĝita por engaĝi Usonon je Azio por poste havi eblecon ataki Eŭropon… Efektive helpo de Stalin al Ĉinio estis sufiĉe avara, li postulis pagi ĝin per kontanta mono, kio kreis bazon por la ĉino-sovetia kverelo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Korea milito] Stalin ne serĉis pretekston por komenci la totalan militon; li plej forte strebis eviti ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En singarda kaj suspektema naturo de Stalin estis nenio de senracia aventuristo; li ĉiam preferis agi kaŝe kaj ĉirkaŭvoje ol iniciati veran konfrontiĝon kaj li montris specialan singardemon por ne riski militan konfrontiĝon kontraŭ Usono – kaj ne senbaze. Pro misproporcio rilate nukleajn eblecojn de la flankoj, ĝuste Sovetunio perdus ĉion en la totala milito. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Usonaj gvidantoj vidis en la Korea milito sovetian strategion de allogado de Usono je konfliktoj de la fora Azio por faciligo de sovetia atako kontraŭ pozicioj de la aliancanoj en Eŭropo, kio estis plej granda trotakso de sovetia povo kaj metodoj de Stalin. En neniu el la etapoj de sia kariero tiu ĉi skrupula kaj ruza analizisto estis ĵetanta sur pesilon ĉion samtempe. Samtempe Stalin traktis kreskigon de la povo fare de la Okcidento ne kiel defendan entreprenon, kia ĝi efektive estis, sed kiel pretekston por milita konfrontiĝo, kiun li ĉiam timis kaj kiun li sinsekve penis eviti. Ambaŭ flankoj fakte estis sin preparantaj al la evento, kiu spegulis intencojn de neniu el ili – al la rekta grandskala defio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri GDR] Stalin neniam agnoskis tiun reĝimon kiel plenrajtan suverenan ŝtaton kaj donis al ĝi statuson diferencan de ĉiuj aliaj orienteŭropaj satelitoj ĝuste por konservi Orientan Germanion kiel atuton, kiam unuiĝo de Germanio estos priparolata serioze. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri propono de Stalin en 1952 unuigi Germanion kiel neŭtralan ŝtaton] Dum la usonaj trupoj devintus reveni al Usono, la sovetiaj armitaj fortoj devintus nur retiriĝi al la pola limo, do 160 km orienten. Konzice dirite, laŭvorta plenumo de la propono de Stalin antaŭvidis malfondon de NATO, ĵus aperinta kiel organizaĵo, interŝanĝe de foriro de la sovetiaj trupoj je distanco je nuraj 160 km. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Posteuloj de Stalin eĉ pli ol ilia eksa estro bezonis ripozpaŭzon en la streĉiteco kun la Okcidento. Ili tamen ne posedis lian aŭtoritaton, lian akran percepton, lian sagacon kaj kio plej gravas, al ili mankis politika unueco, necesa por sekvi tiom komplikan kurson. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La ŝtatestra renkontiĝo en Ĝenevo en 1955 iĝis deirpunkto de ĉiuj ĉi aventuroj. Laŭvoje el Ĝenevo hejmen, Nikita Ĥruŝĉov haltis en Orienta Berlino, kie li agnoskis suverenecon de la orientgermana komunista reĝimo. Tio estis la paŝo, kiun evitis Stalin. Por la resta periodo de la Malvarma milito afero de unuiĝo de Germanio malaperis el internacia agendo, ĉar Moskvo transigis ĝin al kompetenco de intertraktoj inter la du germanaj ŝtatoj. Kaj ĉar politika pezo de tiuj ĉi ŝtatoj estis nekomparebla kaj neniu el ili planis fari suicidon, la unuiĝo povis okazi nur kadre de politika kolapso de unu el ili. Do la Berlina krizo en 1958-1962 estis naskita de Ĝenevo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Stalin neniam riskis sovetian aŭtoritaton en la “tria mondo”. Li opiniis ke tiuj teritorioj troviĝas for de lia lando kaj estas tro malstabilaj, gvidantoj de tiuj landoj estas malfacile kontroleblaj kaj Sovetunio estis ankoraŭ ne sufiĉe forta por engaĝiĝi je aventuroj en malproksimaj distancoj – kvankam eble kun tempopaso kresko de sovetia milita povo povus ŝanĝi lian aliron. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Posteuloj de Stalin tamen ne havis lian nehaltigeblan alcelecon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Stalin eble havis nebulan imagon pri la vera povekvilibro kaj pro tio reagis al la usona kreskado de la milita potencialo dum la periodo de la Korea milito per “paca diplomatia noto” de 1952. En la terura transira periodo post la morto de Stalin liaj posteuloj malĝuste traktis propran kapablon al postvivado sen ekstera defio kiel pruvon de malforteco de la Okcidento. Kaj ili trompis sin konsiderante gravaj iujn sovetiajn atingojn en la evoluonta mondo. Nikita Ĥruŝĉov kaj liaj posteuloj konkludis ke ili sukcesos superi la tiranon. Anstataŭ ol kvereligi la kapitalistan mondon, kio estis la ĉefa strategio de Stalin, ili preferis venki ĝin per ultimatoj pri Berlino, lokado de misiloj en Kubo kaj aventurismo en la tuta evoluonta mondo. Tiu ĉi peno tamen tiomgrade superis la sovetiajn eblecojn ke transformis la stagnadon je la disfalon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Franklin D. Roosevelt redakti

 
« Parolante per simpla lingvaĵo, mi “bonege akordiĝis” kun marŝalo Stalin. Tiu homo kombinas grandegan, neflekseblan volon kaj sanan humursenton; mi pensas ke animo kaj koro de Rusio havas je li sian veran reprezentanton. Mi kredas ke ni ankaŭ estonte bone akordiĝos kaj kun li kaj kun la tuta rusa popolo – vere bonege. »
— Franklin D. Roosevelt, post la Jalta konferenco [1945]
 
« Mi opinias ke en li videblas trajtoj de vere kristana ĝentlemano»
— Franklin D. Roosevelt

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Winston Churchill ĉiam parolas kaj Stalin simple gruntas, sed almenaŭ oni scias kion li deziras diri. »
— Harry S. Truman, al sia patrino post la Potsdama konferenco [1945]
 
« Tiaj nemerititaj kaj teruraj bategoj igis la knabon tiel sensentema kiel estis lia patro. »
— Amiko de Stalin
 
« Post la morto de Stalin reprezalioj fakte finiĝis, la reĝimo iĝis preskaŭ vegetara. Tiu fakto malebligas al ni nutri iluziojn: Stalin (kvankam ne li sola) estis persone kulpa pri tio, kio okazis en la lando. » « После смерти Сталина репрессии фактически закончились, режим стал почти травоядным. Этот факт не позволит нам питать иллюзий: Сталин (хотя и не он один) был лично виновен в том, что происходило в стране. »
— Andrej Movĉan, Komentoj pri Stalin [la 22-a de junio 2015]

Referencoj