Utopio estas fantazia lando (sen loko) imagita de la angla verkisto Morus (en la samnoma verko 1518) en kiu ĉio perfektas por ĉies feliĉo. Ofte la vorto estas uzata en la senco idealo, teorio, projekto kies realigo ankoraŭ ne estas konstatebla.

Utopio
Utopio
Utopio
Aliaj projektoj
Utopio en Vikipedio
Utopio en Komuneja kategorio
Utopio en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti

Emil Cioran

redakti
 
« Nin gvidas nur unu afero — ĉarmoj de la neplenumebla. Alivorte, socion, kiu ne kapablas doni vivon al utopio kaj dediĉis sin al ĝi, minacas sklerozo kaj disfalo. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
 
« Mizero estas la dezirinda pajlero de utopiisto, krudaĵo de lia laboro, pano de la penso, gvida stelo de la halucinoj. Kion li faru, se mizero ne ekzistus? Ĝi absorbas lian intelekton, flugigas aŭ baras la vojon — depende de tio, ĉu li estas malriĉariĉa. Sed ankaŭ la mizero ne povas ekzisti sen utopiisto: ĝi bezonegas tian teoriiston, tian fanatikulon de la estonteco. Des pli ke ĝi mem, senfine meditante pri kiel fuĝi el la nuntempo, sen obsedo je alia tero, falas en neelteneblan desperon. Ĉu vi ne kredas? Do vi ne spertis veran mizeron. Kaj se vi spertos, tiam vi komprenos: ju pli io mankas al vi, des pli da tempo kaj energio vi malŝparas por mense ŝanĝi ĉion, alivorte malŝparas vane. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
 
« Por serioze konstrui veran utopion, konvinke krei pentraĵon de la ideala socio, necesas, ion ajn oni diru, sufiĉa dozo de simplanimeco (do stulteco)… La solaj netedaj utopioj estas la parodiaj. Verkitaj por ludo, por amuziĝo aŭ ĉe atako de mizantropio, ili antaŭvidas aŭ memorigas “La vojaĝoj de Gulivero”, tiun Biblion de la elreviĝintoj, kvintesencon de la halucinoj de la sobra racio, utopion sen espero. Sarkasmoj de Swift senigis la ĝenron je virgeco se ne tute neniigis ĝin. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
 
« Revoj de la utopiistoj pli aŭ malpli frue plenumiĝas, sed en la menso de aliuloj. Tio kio por ili estis perfekteco, por ni transformiĝas je difekto, iliaj ĥimeroj iĝas niaj malfeliĉoj. Tipo de socio, kiun ili prezentis en plej fascina maniero, por ni en ĉiutaga uzado estas neeltenebla. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
 
« Kio plej bone mirigas en la utopiisma literaturo, tio estas manko de psikologia flarsento, ordinara intuicio. Ĝiaj herooj estas aŭtomatoj, ludiloj, simboloj: ili ĉiam estas nerealismaj, ĉiam obeeme plenumas rolon de la pupo, perdiĝinta en senvizaĝa mondo. Kiuj en la utopioj estas nerekoneblaj, tio estas la infanoj. En la sociala ŝtato de Fourier ili estas tiom senkulpaj, ke al ili eĉ ne venas en la kapon preni ion fremdan, “pluki pomon de la branĉo”. Sed infano kiu neniam ŝtelis estas ne infano. Do ĉu indas elpensi la socion, konsistantan el marionetoj? Laŭ mi ne eblas trovi pli bonan vomigilon ol priskribo de la Falanstero»
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
 
« Krepuskoj ĉi tie estas malpermesitaj, permeseblas nur lumo. Neniu duiĝo: la utopio laŭ sia esenco oponas la maniĥeismon. Malamika al ĉia dekliniĝo, al ĉio senforma, al ĉio elviciĝanta, la utopio firmigas la homogenan, la tipan, la ripetiĝantan, la regulan. Sed la vivo estas eksplodo, herezo, rompo de fizikaj normoj. Des pli la homo: se kompari lin kun la vivo, li estas herezo en kvadrato, venko de individueco, kaprico, fenomeno indigna, estaĵo alportanta disfendiĝon. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
 
« Forigante ĉion neracian kaj neripareblan, la utopio kontraŭas la tragedion — pinton kaj kvintesencon de la historio. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
 
« La utopio estas miksaĵo de infaneca rezonemo kaj laikigita anĝelosimileco. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
 
« Se limigi la mondon per la homo, [Satano]] estas ĝia ne okupanto, sed mastro, plenrajta suvereno, superinta la Plejaltulon. Do ni kuraĝu agnoski en kies manoj ni estas. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
 
« Provi starigi surtere novan regnon, totalan utopion aŭ mondan imperion signifas partopreni ludon de Satano, engaĝiĝi je la diabla plano kaj plenumi ĝin: kion li volas plej multe, estas engaĝi nin kaj per tio forkonduki de la lumo, de la bedaŭro pri la feliĉo, perdita por ĉiam. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
 
« Dum ĉiujn pensojn de la homoj absorbis kristanismo, ili restis surdaj al la tentoj de la utopioj. Sed kiam oni komencis elreviĝi en kristanismo, la utopio komencis konkeri la cerbojn kaj enloĝiĝi en ili. Ĝi komencis tion fari jam en la epoko de la Renesanco, sed sukcesis venki nur du jarcentojn poste, en la epokon de “klerigado” de la superstiĉoj. Tiam naskiĝis la Estonteco — bildo de la neŝanceligebla feliĉo, paradizo laŭ ordono, kie mankas loko al hazardo kaj ĉiu fantazio estas traktata kiel herezo aŭ defio. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
 
« La penso mem pri la ideala urbo estas vera turmento por la racio, entrepreno je la gloro de la koro kaj je la malvenko de la intelekto»
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
 
« Deklarinte ke la Regno Dia troviĝas ne “ĉi tie” kaj “ne tie”, sed interne de ni, Kristo anticipe rifuzis ĉiujn utopiajn konstrukciojn por kiuj iu ajn “regno” ĉiam troviĝas ekstere kaj ne estas ligita nek al nia subkonsica “mi”, nek al individua saviĝo de ĉiu. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
 
« Utopioj por la socio estas la samo kiel destino por la popolo. Kaj ideologioj estas flanka produkto, kvazaŭ plej simpla esprimo de la mesiaj aŭ utopiaj streboj. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
 
« Ekde la epoko de la Renesanco ripetiĝas la sama historio: ŝajnas ke la cerbojn allogas liberalismo, sed efektive ilin allogas komunismo. Ĝi estas tute ne produkto de la unikaj cirkonstancoj, nek historia hazardo. Ĝi estas heredanto de la utopiaj sistemoj de la pasinteco, mastre alpropriganta fruktojn de plurajrcenta kaŝita laboro. Iam la kaprico kaj la herezo, kun tempopaso ĝi akiris trajtojn de la sorto mem, de la sola savanta instruo. Ekde tiam por la konscio ekzistas nur du formoj de ribelo: la komunisma kaj la kontraŭkomunisma. Sed ĉu iu ne vidas, ke la kontraŭkomunismo spitas per la sama furioza, terura kredo je la estonteco de la komunismo? »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
 
« Se la utopio estas materiigita iluzio, do komunismo estas krome la iluzio trudita, deviga, defio al la ĉieesta malbono, optimismo kontraŭvole. Al ĝi apenaŭ adaptiĝos sperta kaj matura cerbo, kiu ebriiĝas nur per unu afero — elreviĝo, aŭ tiu, kiu sekvante ekzemplon de la Genezo malemas ligi la oran epokon al la ideo pri la evoluo… Li malfeliĉe scias: justeco estas la enkorpiga neplenumeblo, giganta neokazigeblaĵo, la sola idealo, pri kiu oni povas konvinke aserti, ke ĝi realiĝos nenie kaj neniam, kaj kiun ŝajne kontraŭstaras ĉiuj leĝoj de la naturo kaj la socio»
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
 
« Alkutimiĝinte al la terura, ni travivas hodiaŭ kunkreskon de la utopio kaj la apokalipso. La promesita “nova mondo” ĉiam pli similas al la nova infero»
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
 
« La konservativa penso obstine asertas, ke Esperanto estas utopio. La viva, evoluanta realeco iom post iom, sed ĉiam pli energie refutas la opinion de la konservativuloj. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]

Henry Kissinger

redakti
 
« [pri la Versajla traktato] Tio kio aperis rezulte de ĝi estis fragila kompromiso inter usona utopiismo kaj eŭropa paranojo – tro limigita per diversaj klaŭzoj por efektivigi revojn de la unua, tro spekulativa por forigi timojn estigitajn de la lasta. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Raciaj ŝtataj agantoj de la 18-a jarcento malaperon de la konflikto (aŭ de ambicioj, de avideco) konsideris utopio; solvo konsistis en tio ke necesis bridi aŭ neŭtraligi denaskajn mankojn de la homa naturo por atingi laŭeble plej bonajn longdaŭrajn rezultojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]