« Por Stalin tamen la plej terura tago iĝis la 27-a de septembro 1940, kiam Germanio, Italio kaj Japanio subskribis la Triflankan pakton, devigantan ĉiun el tiuj ĉi landoj ekmiliti kontraŭ iu ajn alia lando, kiu subtenus Brition. Se esti preciza, la pakto speciale ekskludis rilatojn de ĉiu el la subskribintaj ĝin landoj kun Sovetunio… Kaj kvankam la Triflanka pakto estis tute evidente direktita kontraŭ Vaŝingtono, Stalin ne havis kialojn senti sin trankviligita. »
« Neniu sekvis el provoj aranĝi personan renkontiĝon de Hitlero kaj Stalin post la subskribo de la Triflanka pakto. Ĉiu el la gvidantoj faris ĉion eblan por eviti ĝin, deklarante ke li ne povas forlasi sian landon kaj ŝajne logika loko de renkontiĝo kiel Brest-Litovsko ĉe la limo portis en si tro multe da pezaj historiajrememoroj. »
« [pri pompa akcepto de Molotov fare de Hitlero en 1940] Montrinte ke li eĉ iomete ne estis timigita de tia akcepto, evidente prenita el imagoj pri majesto el iu Vienaopereto, Molotov ekokupiĝis pri starigado de konkretaj demandoj: je kio konsistas fina celo de la Triflanka pakto? Kiel Hitlero difinas deklaritan de li “novan ordon”? Kio estas “ampleksigita azia influsfero”? Kio estas germanaj intencoj en Balkanio? Ĉu daŭras kompreno de tio, ke Finnlando troviĝas en la sovetia influsfero? Neniu ankoraŭ konversaciis kun Hitlero tiel, nek subigis lin al tia kruca pridemandado. »