Bill Clinton

42-a prezidento de Usono
Bill Clinton
Bill Clinton.jpg
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Biografio en Vikipedio
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komunejo
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komuneja kategorio

Bill Clinton estas usona politikisto, prezidanto de Usono de 1993 ĝis 2001.

Pri la aŭtoroRedakti

Zbigniew BrzezińskiRedakti

 
« Ekstera politiko por Bill Clinton estis ĉefe daŭrigo de tiu interna. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Interna renovigado iĝis la ĉefa tasko de Bill Clinton dum lia unua prezidenta oficperiodo. Sed ĉar ne eblis ignori eksterajn problemojn, Clinton akcentis tutmondiĝon, kreinte komfortan formulon, unuigintan internajn kaj eksterajn aferojn kadre de interligita tasko, kaj tio iumaniere liberigis lin de bezono efektivigi klare vortumitan, strikte difinitan eksterpolitikan strategion. Do tutmondiĝo iĝis la temo, kiun Clinton edifadis kun apostola konvinkiteco same hejme kaj eksterlande. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Diskutoj pri la eksterpolitikaj aferoj en la Blanka Domo ĉe Clinton pli similis al tio kion germanoj nomas Kaffeeklatsch, interŝanĝo de klaĉoj, ol al la proceduro de farado de alte gravaj decidoj… La prezidanto, speciale dum la unua oficperiodo, estis plejparte unu el partoprenintoj ol gvidanto kun decida voĉrajto, kaj kiam kunsido finfine estis finita, ofte restis malklare, kiuj decidoj estis faritaj kaj ĉu ili entute estis faritaj. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Juneco, intelekto kaj elokventeco de Bill Clinton kune kun lia senduba idealismo faris lin perfekta simbolo de la bonkora, sed povega Usono, agnoskita mondgvidanto. Li proponis al la mondo tion, kion ne sukcesis aŭ ne havis tempon proponi George H. W. Bush — allogan bildon de estonteco»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« [pri la Unua milito en Ĉeĉenio] Fakte okazis ke Bill Clinton preferis distanciĝi de tio kaj eĉ komparis tiun militon kun la Enlanda milito en Usono kaj Jelcinon kun Abraham Lincoln»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Bill Clinton elvokis admiron, li plaĉis al ĉiuj kaj lia persona ĉarmo estis komparebla kun la ĉarmo de Franklin D. Roosevelt kaj John F. Kennedy»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« ...Bill Clinton estis plendanto de socia bonfarto, esperanta uzi tutmondiĝon por progreso... »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« La konsumisma kulturo kaj malekvilibrigo de ekonomio, aperintaj ĉe Clinton kaj daŭrintaj ĉe George W. Bush rezultis en tio, ke lime de jarcentoj krevis sapveziko de la valorpapera merkato, kaj malpi ol jardekon poste komenciĝis grandskala financa krizo. La detrua unuflanka kurso de George W. Bush rezultigis la dekjaran militon en Proksima Oriento kaj disfalon de la ekstera politiko de Usono ĝenerale. La financa katastrofo de 2008 preskaŭ metis la landon en la nova ekonomia depresio, iginte Usonon — kaj plejparton de la Okcidento — ekpensi pri tio, kiom damaĝajn sekvojn kaŭzas sendetena konsumado. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« Unuavice, la milito en Irako estis nenecesa kaj oni devis eviti ĝin… Due, jam antaŭe Usono ne de devis lasi senatente Afganion post foriro de tie de la sovetiaj trupoj. La lando laŭvorte estis ruinigita, despere bezonis ekonomian helpon por stabiligi situacion almenaŭ minimume. Tamen kaj George H. W. Bush kaj Clinton montris pasivan indiferentecon. La kreiĝintan vakuon en la 1990-aj jaroj plenigis la taliboj, malantaŭ kiuj staris Pakistano, strebinta tiamaniere okupi geostrategie valorajn poziciojn rilate Baraton. Baldaŭ Talibano prenis sub sian aŭspicion Al-Kaidon — la sekvintaj eventoj estas konataj al ĉiuj. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Samuel P. HuntingtonRedakti

 
« Iuj reprezentantoj de la Okcidento, inkluzive de prezidanto Bill Clinton, asertis ke la Okcidento havas kontraŭdirojn ne kun islamo ĝenerale, sed sole kun maltoleremaj islamaj ekstremistoj. 14 jarcentoj de la historio atestas malon. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Komence de la 1990-aj japana-usonaj rilatoj komencis ĉiam pli ardiĝi… Usonaj oficialuloj, speciale en la administracio de Bill Clinton, insiste postuladis ĉiam pli grandajn cedojn flanke de Japanio; japanaj ŝtatoficistoj ĉiam pli obstine rezistis la postulojn… »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Strebante ĥimeron de multciviliza ŝtato, administracio de Bill Clinton rifuzis memdifinon de serba kaj kroata malplimultoj kaj helpis krei en Balkanio unupartian islamistan partneron de Irano»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Henry KissingerRedakti

 
« [pri parolado de Bill Clinton en januaro 1994] Klarigante kial Usono ne bonvenigias akcepton de Pollando, Hungario, Ĉeĥio kaj Slovakio al NATO, li asertis ke la Nordatlantika alianco ne povas “fari novan dividlinion inter la Oriento kaj la Okcidento, kiu per si mem iĝos antaŭsigno de novaj konfrontiĝoj”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Propono de Bill Clinton pri pli granda instituciigo de la Pacifika komunumo surbaze de eŭropa modelo estis traktita kun ĝentila malvarmeco ĉefe pro tio, ke la landoj de Azio ne konsideras sin komunumo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]