Kompato
Kompato
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Kompato en Vikipedio
Commons-logo.svg Kompato en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Kompato en Vikivortaro

Kompato estas sento de tiu, kiu kompatas, do sentas kortuŝon pro ies malfeliĉo kaj deziron ĝin malakrigi.

Citaĵo
« Do en pli malfruaj tempoj, kiuj sekvas la tempon de la mitaj prauloj kaj kiuj, de la vidpunkto de la vivantaj arandoj, povas esti konsiderataj la nunaj, sur lokon de la sinmanĝado venis alia principo — la principo de kompato. La plej proksimajn parencojn inter la bestoj oni ne manĝas, same kiel oni ne manĝas la homojn. La tempoj de la totema kanibalismo — kaj nome tiel oni povas nomi manĝadon de propra totemo — pasis. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Pozon de genuado oni povas trakti kiel petegon pri la kompato. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La tagon, kiam kompato iĝas moko, tiam komenciĝas epoko de barbareco. »
— Jules MICHELET
Citaĵo
« Sola esper’ por ĉiu el ni, ne esti traktata kiel bruton de siaj similuloj, estas, ke ĉiuj siaj simululoj, kaj li kiel unua, agnoskas sin kiel suferivaj estuloj, kaj flegas en siaj plej internaj mensoj tiun kapablon je la kompato, kiu en stato natura anstataŭas leĝaron, etikon kaj virton, kaj sen praktiko de kiu, tion kompreni ni komencas, en stato socia ne povas esti leĝaro, etiko nek virto. Malproksima de prezento al homo nostalgiecan azilon, identiĝo al ĉiuj vivformoj, komencante per plej la humilaj, proponas al l’nuna homaro la fundamento de ĉia saĝo. »
— Claude LEVI-STRAUSS, Kontribuo al «Rousseau», opa verkaĵo, 1962
Citaĵo
« Dio batas, Dio kompatas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Multaj kompatantoj, sed neniu helpanto. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭRedakti