Mistikismo

religia aŭ filozofia doktrino kaj metodo
(Alidirektita el Mistikulo)

Mistikismo (el la greka μυστικός / mustikos, t.e. inicio) estas religia aŭ filozofia doktrino kaj metodo kontraŭa al raciismo kaj ekkonanta per sento kaj imago - pli ol per intelekto - la veron.

Mistikismo
Mistikismo
Mistikismo
Aliaj projektoj
Mistikismo en Vikipedio
Mistikismo en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Wilhelm Reich redakti

 
« Nun estas klare ke faŝismo ne estas kreaĵo de iu HitleroMussolini, sed esprimo de senracia strukturo de la amasa homo. Nun iĝis pli evidente ol antaŭ dek jaroj ke rasa teorio estas biologia mistikismo [...] ni komencis intuicie kompreni, ke faŝisma mistikismo estas orgasma pasio, limigita de mistika distordo kaj subpremo de natura sekseco»
— Wilhelm Reich, Enkonduko al Amasa psikologio de faŝismo [1942]
 
« Deviga subpremado de seklogoj estas la ĉefa fonto de energio kaj enhavo de mistikismo. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Ni devas memori ke religia mistikismo ĝenerale rifuzas seksa-energian principon kaj kondamnas seksecon kiel pekan fenomenon en la vivo de la homaro, de kiu ni povos liberigi nur estonteco. Aliflanke naciisma faŝismo listigas volupton inter trajtoj de “fremda raso”, malaltigante ĝin tiel ĝis la plej malsupera nivelo. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« [pri transformado de religio en naziismo] Sadisma-narcisisma mistikismo de naciismo devas okupi lokon de masoĥisma internacia religia mistikismo. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Unuavice necesas konstati ke konstanta streĉiteco de fiziologiaj procezoj de organismo konsistigas bazon de apero de iluzioj ĉe etaj infanoj kaj adoleskuloj. Poste la iluzioj facile akiras formon de mistikaj, sentimentalaj kaj religiaj sentoj. Mistika-aŭtoritata personeco vivas en atmosfero de tiaj sentoj. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« [pri kombino de religia mistikismo kaj sadisma krueleco] Tiuj kontraŭaj sentoj ŝuldas sian aperon al unusola fonto — nesatigebla nerva strebo, kiu estas kaŭzata de seksa bremsado kaj ne havas eblecon de natura kontentigo. Do tiu ĉi strebo povas realiĝi unuflanke forme de sadismaj muskolaj malŝarĝiĝoj, aliflanke (danke al ekzistantaj kulposentoj) — forme de religia-mistikaj spertoj. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« [...] deviga aŭtoritata-patriarkeca ordo prezentas sufiĉe da eblecoj por sadismaj mistikaj malŝarĝiĝoj. Socia raciigo de tia konduto maskas ĝian patologian karakteron»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« [pri religiema homo] Mistikaj travivaĵoj venigas tian junulon en staton de nerva ekscitiĝo, kiu neniam finiĝas per natura orgasma kontentiĝo. Evoluo de sekslogo ĉe junulo okazas direkte al pasiva samseksemo»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Mallonge dirite, religia mistikismo kontraŭstarigas unu sekslogon al alia. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Mistikismo estas nenio alia ol nekonscia strebo al orgasmo (kosma-plasmaj sentoj). »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Protektaj elementoj en psikologia strukturo de mistikulo kaŭzas aperon de patologia sento de memfido»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Memfido de mistikulo estas karakterizata de akcenteco. Al li propras sentoj de seksa neplenvaloreco. Tio ebligas kompreni, kiam homo en kies konscio fiksiĝis mistikaj aŭ naciismaj “etikaj normoj”, havas altan emon al tiaj modaj vortetoj de politikaj reakciuloj kiel honoro, pureco ktp. Li devas konstante memorigi al si pri neceso esti honora kaj pura. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Klinika sperto nekontesteble pruvas ke religiaj konvinkoj devenas de bremsita sekseco, ĉe tio fonton de mistika ekscitiĝo necesas serĉi en la bremsita seksa ekscitiĝo. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Deviga subpremado de seklogoj estas la ĉefa fonto de energio kaj enhavo de mistikismo. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Saĝeco estas la aspekto, la ekstera ekbrilo de imago. Tiel ĝia dieco kaj la sprita karaktero de mistikismo. »
— Friedrich Schlegel

Vidu ankaŭ redakti