Reformo

planita sistema ŝanĝado

Reformo estas pli bona formo donita al io.

Reformo
Reformo
Reformo
Aliaj projektoj
Reformo en Vikipedio
Reformo en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

Eric Hoffer redakti

 
« La vortoj de Tocqueville pri la tirania regado validas por ĉiuj totalismaj reĝimoj: la momento de plej granda danĝero por ili estas kiam ili komencas reformojn, tio estas kiam ili ekmontras liberalajn tendencojn. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Kiam venis ĝusta momento, nur fanatikulo povas veki la vere amasan movadon. Amasa malkontento, kaŭzita de la batalemaj “homoj de la vorto”, sen fanatikulo restas nedirektita kaj povas transformiĝi nur je sensenca ribelo, kiun facilas subpremi. Sen fanatikulo komencitaj reformoj, eĉ tre krutaj kaj rezolutaj, ne ŝanĝas malnovan vivstilon kaj ĉia ŝanĝo de la ŝtata potenco limiĝas je transiro de la regado de tiuj “homoj de la ago” al aliaj. Sen fanatikulo evidente efektive novaj iniciatoj ne eblas. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La fanatikulo estas tute alia [ol la “homoj de la vorto”]. Ĥaoso estas lia medio. Kiam la malnova ordo ekdisfalas, la fanatikulo brulkape sin ĵetas al la lukto por fini la malamatan nuntempon. Bildo de la mondofino ravas lin. For reformojn! Ĉio ekzistanta estas rubaĵo kaj kiun sencon havas reformado de ĉio ĉi. Sian strebon al anarĥio la fanatikulo klarigas per ŝajne sufiĉe kredinda aserto, ke neniu nova komenco eblas, ĝis surtere ekzistas malnova malordo. La timigitajn, ankoraŭ restintajn “homojn de la vorto” li forpuŝas flanken, kvankam plu laŭdegas iliajn doktrinojn kaj elbuŝigas iliajn sloganojn»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« De kie aperas la fanatikulo? plejparte el vicoj de la nekreemaj “homoj de la vorto”. La “homoj de la vorto” dividiĝas je du grupoj: tiuj kiuj trovas kontentiĝon je la krea laboro kaj tiuj kiuj ĝin ne trovas. La krea “homo de la vorto”, kiel ajn forte li kritiku kaj moku la ekzistantan ordon, fakte estas ligita al nuntempo. Li havas deziron korekti, ne detruadi. Kiam la amasa movado trafas liajn manojn, li igas ĝin pli milda. Planitaj de li reformoj estas malprofundaj kaj la vivo daŭras sen neatenditaj haltoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Andrej Movĉan redakti

 
« ...en Rusio ne haveblas pretaj por efektivigo programoj, nek socio, preta iun ajn programon efektivigi. Pasos tempo kaj en la lando aperos postulo de reformoj — plej verŝajne tiam aperos ankaŭ konvenaj programoj. Kiam tio okazos — neniu scias. Tre proksimume oni povas diri, ke tio okazos ne pli frue ol en la 2030-aj jaroj» « ...в России нет ни готовых к реализации программ, ни общества, готового какую бы то ни было программу реализовать. Пройдет время, и в стране появится запрос на реформы — скорее всего, тогда же появятся и подходящие программы. Когда это будет — никто не знает. Очень ориентировочно можно сказать, что это произойдет не ранее 2030-х годов. »
— Andrej Movĉan, Kio malhelpas al Rusio foriri de speciala vojo? [2017]
 
« [pri pensia reformo en Rusio] La vorto “reformo” ŝajne estas malamata de la nuna potenco kaj eble merite: ĉiujn antaŭajn ĝi fuŝis. » « [о пенсионной реформе в России] Слово «реформа», кажется, ненавистно нынешней власти, и, возможно, заслуженно: все предыдущие она провалила. »
— Andrej Movĉan, Pensiaj sistemoj [la 14-a de majo 2018]
 
« Procezo en Rusio devas finfine iri evolue: necesas lukti por reformo de juĝa sistemo, por reformo kaj ŝanĝo de strukturo de la sociala sfero, kaj plej grave por konscio de la homoj — krei pli da alireblaj klerigaj sistemoj, pli da kanaloj per kiuj la homoj ricevos ne malamon (aŭ kiel tra opoziciaj kanaloj alternativan, opozician malamon), sed sciojn. » « Процесс в России должен, наконец, идти эволюционно: нужно бороться за реформу судебной системы, за реформу и изменение структуры социальной сферы и, главное, за сознание людей — создавать больше доступных систем просвещения, больше каналов, по которым люди будут получать не ненависть (или, как через оппозиционные каналы, альтернативную, оппозиционную ненависть), а знания. »
— Andrej Movĉan, Ĉu oni deziras militi kontraŭ la rusoj? [la 9-a februaro 2015]
 
« Reformoj estas ĉiam risko por potenco. Do se naftoenspezoj falos, ni pli verŝajne havos venezuelan turniĝon ol provon de pozitivaj reformoj. » « Реформы же — всегда риск для власти. Поэтому, если доходы от нефти упадут, у нас будет скорее венесуэльский поворот, чем попытка позитивных реформ. »
— Andrej Movĉan, Resursoj de kverelo [la 24-a de decembro 2015]

Aleksej Navalnij redakti

 
« Estus tute sensence nei, ke en la unuaj jaroj de sia prezidenta ofico Putin faris ĝustajn aferojn. Ekzemple, imposta reformo. Eble oni preparis ĝin antaŭe, sed Putin ĝin realigis. Estis komencita administra reformo. Mi ekde komenco, ekde 1999 konsideris min inter homoj, kiuj estas kontraŭuloj de Putin, principaj kontraŭuloj. Sed estus stulte nei, ke estis faritaj iuj ĝustaj aferoj. » « Совершенно бессмысленно отрицать, что в первые годы своего президентства Путин сделал правильные вещи. Например, налоговая реформа. Может быть, ее готовили до этого, но Путин ее реализовал. Была начата административная реформа. Я с самого начала, с 1999 года относил себя к людям, которые являются противниками Путина, принципиальными противниками. Но глупо отрицать, что были сделаны правильные вещи какие-то. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Eĥo de Moskvo la 15-an de oktobro 2014][1]
 
« Lukto kontraŭ korupto ja estas mia ekonomia programo. La enhavriĉa kaj realisma. Slogano "Ne mensogi kaj nek ŝteli" estas ne retorika ekkrio, sed la esenco de la politikaj ŝanĝoj. Lukto kontraŭ korupto estas la ĉefa kaj fakte sola struktura reformo, kiun oni povas komenci eĉ morgaŭ kaj kiu estas ŝlosila kondiĉo por lanĉo de la aliaj reformoj. » « Борьба с коррупцией и есть моя экономическая программа. Содержательная и реалистичная. Лозунг «Не врать и не воровать» — не риторическое восклицание, а суть политических преобразований. Борьба с коррупцией — главная и фактически единственная структурная реформа, которую можно начинать хоть завтра и которая является ключевым условием для старта других реформ. »
— Aleksej Navalnij, [Artikolo en Vedomosti la 1-an de marto 2012][2]
 
« Unue, ni liberigos ĉiujn politikajn malliberulojn. Due, ni aprobos leĝon "Pri lukto kontraŭ kontraŭleĝa riĉiĝo". Trie, ni iniciatos juĝejan reformon. » « Первое — мы освободим всех политзаключенных. Второе — мы введем закон «О борьбе с незаконным обогащением». Третье — мы инициируем судебную реформу. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe RBC.ru la 14-an de decembro 2016][3]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« …la sperto montras ke la plej danĝera momento por malbona registaro venas kutime kiam ĝi komencas reformi sin. Nur geniulo povas savi reganton, kiu entreprenis provon plibonigi staton de siaj regatoj post longa subpremado. Malbono, kiun oni longe toleradis kiel neeviteblan, iĝas neeltenebla pro unusola penso ke oni povas ĝin eviti. Kaj ŝajnas ke forigataj malbonaĵoj nur pli forte substrekas tiujn restintajn kaj faras ilin eĉ pli dolorigaj: malbono efektive malkreskas, sed senteblas pli. »
— Alexis de Tocqueville, La malnova reĝimo kaj revolucio [1856]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj