NATO

interregistara milita alianco de Eŭropaj kaj Nord-Amerikaj ŝtatoj

NATO (Nord-Atlantika Traktat-Organizo) estas interregistara internacia organizo por defenda kunlaboro, starigita en 1949, por subteni la Nord-Atlantikan Traktaton, subskribitan en Vaŝingtono samjare.

NATO
NATO
NATO
Aliaj projektoj
NATO en Vikipedio
NATO en Komunejo
NATO en Komuneja kategorio
NATO en Vikinovaĵoj

Citaĵoj redakti

Zbigniew Brzeziński redakti

 
« NATO ligas la plej evoluintajn kaj influajn ŝtatojn de Eŭropo al Usono, transformante Usonon je la ĉefa aganto eĉ en la internaj eŭropaj aferoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« …politiko de unuflanka devigo estigos en la internacia komunumo tian humoron, ke la ŝtatoj, ne dezirantaj esti ĉantaĝitaj, konsideros sia unuaranga tasko kaŝe ekhavi la amasdetruajn armilojn… En longdaŭra perspektivo ĉio ĉi povas transformiĝi por Usono je fatala detruo de la fundamentoj de ĝia nacia sekureco. Jen pro kio unu el alvokoj, aperintaj dum la tria “Granda debato” pri la sekureco de Usono — rezigni je la Atlantika alianco [NATO] profite al la nova “koalicio de partneroj-sampensantoj” — estas profunde erara. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Vastiĝo de Eŭropa Unio kaj NATO daŭros. Kun ĉiu plia ĝia ondo kaj retiriĝo de la Oriento kaj ofensivo de la Okcidento, danĝeroj, kreataj de geopolitika “nenies tereno”, simple ŝoviĝas orienten. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« [pri la 11-a de septembro 2001] Unuafoje en sia tuta historio NATO aplikis la 5-an artikolon (de la Vaŝingtona traktato), unuanime deklarinte, ke ĉiuj anoj de la organizaĵo partoprenos en komuna defendado kontraŭ komuna minaco. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]

Samuel P. Huntington redakti

 
« En la mondo de la Malvarma milito NATO estis organizo, kies celo estis garantii sekurecon de la okcidenta civilizacio. Post la fino de la Malvarma milito NATO ekhavis unu ĉefan kaj klaran celon: garantii sian ekzistadon, malebligi revenon de la politika kaj milita kontrolo de Rusio en Centra Eŭropo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …vastigo de NATO estas limigita de landoj, kiuj historie estas parto de la okcidenta kristanismo, kio garantias al Rusio, ke ĝi ne koncernos Serbion, Bulgarion, Rumanion, Moldavion, Belorusion kaj Ukrainion dum ĝi restas unueca. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Kia ajn estus la rolo de Turkio en NATO, ĝi ĉiam pli celas proprajn interesojn en Balkanio, araba mondo kaj Centra Azio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Henry Kissinger redakti

 
« NATO kiel organizaĵo estis la unua en la historio de Usono milita alianco de paca tempo. Senpera instigo al la kreado de la alianco estis komunista ŝtatrenverso en Ĉeĥoslovakio en februaro 1948. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« NATO iĝis senprecedenca devio de la kutima usona ekstera politiko: usonaj trupoj kune kun la kanadaj aliĝis al eŭropaj armeoj sub internacia komandado de NATO. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la “Diferencoj inter la Nordatlantika traktato kaj tradiciaj militaj unioj” verkita de la Ŝtata Departemento en 1949] Mirindas, sed dokumento kreita de la Ŝtata Departemento asertis ke NATO estis konceptita ne por defendi status quo en Eŭropo, kio certe estis novaĵo por la aliancanoj de Usono. Ĝi diris ke la Nordatlantika alianco defendas principon, ne teritorion; ĝi ne neas ŝanĝojn, sed nur kontraŭas aplikon de forto por ilia realigo. El la analizo la farita de la Ŝtata Departemento sekvis ke la Nordatlantika traktato estas “direktita ne kontraŭ iu ajn konkrete; ĝi estas direktita sole kontraŭ la agreso. Ĝi ne celas ŝanĝi “povekvilibron”, sed estas kreita por konservi “ekvilibron de la principoj”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la kreado de NATO] Do la eŭropa sistemo de povekvilibro estis rekonstruita helpe de sendube usona retoriko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Komence de la Korea milito Usono havis vastan subtenon flanke de tiaj landoj de NATO kiel Britio kaj Turkio, kiuj sendis al Koreio signifajn trupojn. Kvankam tiuj landoj tute indiferentis pri la sorto de Koreio, ili subtenis la principon de kolektivaj agoj, kiu poste povus esti aplikita por ilia propra defendo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Korea milito] Krizo en Koreio kaŭzis koncentriĝon de la fortoj en Eŭropo kaj kreadon de la Organizaĵo de Nordatlantaika traktato, ebliginta elteni longan konkuradon pri eltenemo, kia iĝis la Malvarma milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La plej malgajninta flanko en Koreio iĝis Sovetunio, la lando kiu, kiel pensis usonaj gvidantoj, organizis la tutan entreprenon. Dum du jaroj ekde momento de invado en Koreio, Usono sukcesis allogi ĉiujn landojn, troviĝintajn je ĝia flanko de la tutmonda dividlinio. Usono triobligis defendajn elspezojn kaj transformis la Nordatlantikan aliancon el la politika koalicio je la unuiĝinta milita organizaĵo subestre de usona ĉefkomandestro. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri propono de Stalin en 1952 unuigi Germanion kiel neŭtralan ŝtaton] Dum la usonaj trupoj devintus reveni al Usono, la sovetiaj armitaj fortoj devintus nur retiriĝi al la pola limo, do 160 km orienten. Konzice dirite, laŭvorta plenumo de la propono de Stalin antaŭvidis malfondon de NATO, ĵus aperinta kiel organizaĵo, interŝanĝe de foriro de la sovetiaj trupoj je distanco je nuraj 160 km. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Problemo de enkorpigo de Federacia Respubliko Germanio je milita strukturo de la Okcidento estis tre komplika. Francoj ne tre deziris vidi la komplete rearmiĝintan Germanion kaj ne deziris oferi sian nacian defendokapablon por integrita defendosistemo de la Okcidento, inkluzivanta Germanion. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri enkorpigo de Germanio je NATO] Parizo cedis al premo, tamen insistis ke britaj trupoj estu konstante lokitaj en la germana tero. Kaj kiam Anthony Eden akceptis tiun ĉi proponon, Francio ricevis konkretan militan garantion kiun post la Unua mondmilito tiom daŭre rifuzis al ĝi la angloj. Pro tio britaj, francaj kaj usonaj trupoj estis lokitaj en Germanio kiel aliancanoj de Federacia Respubliko Germanio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Sueza krizo] Ekde tiam nome usonaj aliancanoj komencos rifuzi siajn sindevigojn kadre de NATO ekster strikte difinitaj limoj kadre de tiu ĉi traktato. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Berlina krizo (1961)] La Okcidento estis bonŝanca ke Nikita Ĥruŝĉov supertaksis siajn eblecojn, ĉar la Nordatlantika alianco estis proksima al disfalo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Berlina krizo (1961)] Malkapablo de Nikita Ĥruŝĉov insisti je postuloj, kiujn li mem starigis, savis la Nordatlantikan aliancon de eventuala plej granda krizo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [en la 1960-aj jaroj] Germana politiko de la Nordatlantika alianco estis fiaskanta. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« John F. Kennedy nomis la francan nuklean programon “malamika” al NATO. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri NATO] Usono kontrolas unuiĝintajn armitajn fortojn, kiujn komandas usona generalo kaj kontraŭas provojn de Francio doni al defendo certan eŭropan identecon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri parolado de Bill Clinton en januaro 1994] Klarigante kial Usono ne bonvenigias akcepton de Pollando, Hungario, Ĉeĥio kaj Slovakio al NATO, li asertis ke la Nordatlantika alianco ne povas “fari novan dividlinion inter la Oriento kaj la Okcidento, kiu per si mem iĝos antaŭsigno de novaj konfrontiĝoj”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Programo “Partnereco por paco” estas ne intermeza halto survoje al NATO, kiel oni tion ofte erare asertas, sed alternativo al la membreco en ĝi, same kiel la Lokarna traktato iĝis alternativo al la brita alianco kun Francio, kiun Francio tiom strebis en la 1920-aj jaroj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« [parolado de Georgij Ŝaĥnazarov dum renkontiĝo kun Zbigniew Brzeziński aŭtune 1989 en Moskvo] Entuziasmiĝinte pro la temo, Ŝaĥnazarov komencis aserti ke ŝanĝojn en rilatoj inter Orienta Eŭropo kaj Sovetunio devus akompani paralela transformado de la rilatoj inter NATO kaj la Organizo de la Varsovia Traktato [...] Aludante al ambiciaj planoj de la registaro de Gorbaĉov, li aldonis: “Tiu tasko estas tute realigebla, des pli ke ni mem ŝanĝiĝas. La ideo estas ke ne nur Orienta Eŭropo, sed ankaŭ Sovetunio aliĝos al Eŭropo”. »
— Marin Strmecki, Atestinto de “Granda fiasko” en Moskvo en 1989 // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭ redakti