Fakto estas io, kion oni scias reale ekzistinta aŭ ekzistanta.

Fakto
Fakto
Fakto
Aliaj projektoj
Fakto en Vikipedio
Fakto en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Faktoj, aŭ kion homo akceptas kiel faktoj, estas ĝojigaj... Prenu unue la faktojn kaj poste vi povas distordi ilin kiom vi volas. » « Facts, or what a man believes to be facts, are delightful... Get your facts first, and then you can distort them as much as you please. »
— Mark Twain
 
« La plej brila ekbriloj en la mondo de penso estas nekompletaj ĝis kiam ili pruvis havi siajn ekvivalentojn en la mondo de fakto. » « (angle) The brightest flashes in the world of thought are incomplete until they have been proved to have their counterparts in the world of fact. »
— John Tyndall
 
« Viro diris al la Universo: "Sinjoro, mi ekzistas!" "Tamen," respondis la Universo, "la fakto ne kreis en mi senton de devo." » « (angle) A man said to the Universe: "Sir, I exist!" "However," replied the Universe, "the fact has not created in me a sense of obligation." »
— Stephen Crane
 
« Mi scias nenion krom la fakto de mia nescio. »
— Sokrato
 
« Estis pli facile koni ĝin ol klarigi kial mi scias ĝin. Se oni petus vin pruvi, ke du kaj du estas kvar, eble vi trovos iun malfacilaĵon, kaj tamen vi tute certas pri la fakto. » « (angle) It was easier to know it than to explain why I know it. If you were asked to prove that two and two made four, you might find some difficulty, and yet you are quite sure of the fact. »
— Arthur Conan Doyle, A Study in Scarlet
 
« Karaj fratoj kaj fratinoj, post la granda Papo Johano Paŭlo la 2-a, la kardinaloj elektis min, simplan kaj humilan laboriston en la vinberejo de la Sinjoro. La fakto, ke la Sinjoro povas labori kaj agi eĉ kun nesufiĉaj rimedoj, konsolas min, kaj antaŭ ĉio mi konfidas min al viaj preĝoj»
— Benedikto la 16-a
 
« Ni scias, ke kun la unua vekiĝo de scio, la homo alfrontas du evidentajn faktojn:
La ekzisto de la mondo, en kiu li vivas; kaj la ekzisto de psika vivo en si mem.
Neniu el tiuj povas pruvi aŭ malkonfirmi, sed ili estas faktoj: ili konsistigas realon por li. »
 « (angle) We know that with the very first awakening of knowledge, man is confronted with two obvious facts:
The existence of the world in which he lives; and the existence of psychic life in himself.
Neither of these can he prove or disprove, but they are facts: they constitute reality for him. »
— P. D. Ouspensky
 
« Evidente la faktoj neniam nur atingas vin, sed estas inkluzivitaj de imago, kiu estis formita de via antaŭaj spertoj. Memoroj pri la pasinteco ne estas memoroj pri faktoj sed memoroj pri viaj imagoj pri la faktoj. » « (angle) Obviously the facts are never just coming at you but are incorporated by an imagination that is formed by your previous experience. Memories of the past are not memories of facts but memories of your imaginings of the facts. »
— Philip Roth
 
« Ne timu la vivon. Kredu ke la vivo estas valora, kaj via kredo helpos krei la fakton. » « (angle) Be not afraid of life. Believe that life is worth living, and your belief will help create the fact. »
— William James
 
« La tujaj faktoj estas al kio ni devas rilati. Mallumo kaj lumo, komenco kaj fino»
— Peter Wessel Zapffe
 
« Viroj estas dividitaj laŭ opinio pri la faktoj. Kaj eĉ donante la faktojn, ili klarigas ilin diversmaniere. » « (angle) Men are divided in opinion as to the facts. And even granting the facts, they explain them in different ways. »
— Edwin Abbott Abbott
 
« Fine ni metos la Sunon mem en la centron de la Universo. Ĉion ĉi sugestas la sistema procesio de eventoj kaj la harmonio de la tuta Universo, se nur ni alfrontas la faktojn, kiel oni diras, "kun ambaŭ okuloj malfermitaj". »
— Koperniko
 
« Ĉiu aŭtentika filozofio kondukas al ago kaj de ago reen al miro, al la daŭra fakto de mistero» « (angle) Any genuine philosophy leads to action and from action back again to wonder, to the enduring fact of mystery. »
— Henry Miller
 
« Mi gvidas vin serĉi veron el la faktoj de la historiaj kondiĉoj de nia socio kaj identigi la problemojn. La ĝustaj solvoj venos per la ĝusta identigo de la problemoj. »
— Zulfikar Ali Bhutto
 
« Ni militas inter konscio kaj naturo, inter la deziro de konstanteco kaj la fakto de fluo. Tio estas ni mem kontraŭ ni mem. » « (angle) We are at war between consciousness and nature, between the desire for permanence and the fact of flŭ. It is ourself against ourselves. »
— Alan Watts
 
« Vi havas viajn pensojn kaj mi havas miajn. Jen la fakto kaj vi ne povas ŝanĝi tion eĉ se vi mortigos min. »
— Ba Jin
 
« Ne estas faktoj, nur interpretoj. »
— Friedrich Nietzsche


Erich Fromm redakti

 
« Ekzistas aĉa superstiĉo, ke homo atingas konon de realo, lernante laŭeble pli da faktoj. En la kapojn de la lernantoj estas enigataj centoj da disaj, ne interligitaj faktoj; ilia tuta tempo kaj tuta energio estas malŝparataj por parkerado de tiu ĉi amaso da faktoj dum por pensado jam haveblas nek tempo, nek fortoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …ĉia vero estas konsiderata relativa. Vero estas rigardata kiel metafizika nocio; se iu diras, ke li deziras trovi la veron, do “progresemaj” pensantoj de nia jarcento konsideras lin postrestinta. Oni asertas, ke vero estas io tute subjektiva, preskaŭ afero de la gusto; ke scienca pensado devas esti apartigita de la subjektivaj faktoroj; ke ĝia tasko konsistas en esplorado de la mondo senpartie kaj sen interesiĝo; ke sciencisto devas aliri la faktojn kun sterilaj manoj kiel kirurgo al la paciento ktp. Tiu relativismo, kiu ofte sin prezentas sub la nomo de empiriismopozitivismo kaj referencas al neceso de preciza uzado de la vortoj, kaŭzas tion, ke la pensado perdas sian ĉefan stimulon — interesiĝon de la pensanto; la sciencisto transformiĝas je maŝino por registrado de la “faktoj”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …plejparto de problemoj de la privata kaj socia vivo estas tre simplaj, tiom simplaj, ke kompreni ilin povus fakte ĉiu. Oni bildigas ilin — kaj ofte intence — tiom komplikaj por montri, ke orientiĝi en ili povas nur “fakulo”, kaj eĉ li nur en sia mallarĝa fako; kaj tio senigas la homojn je kuraĝo kaj deziro pensi memstare, subfosas ilian kredon je sia kapablo mediti pri aktualaj problemoj. La individuo sentas sin senespere droninta en ĥaosa amaso da faktoj kaj kun kortuŝa pacienco atendas, ke “fakuloj” decidu kion li faru.
Rezulto de tia influo estas ambigua: unuflanke cinikismo kaj skeptikismo rilate ĉion, kio estas skribata kaj dirata, aliflanke — infaneca fido al ĉio, kio estos dirita kun sufiĉa aplombo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Alia faktoro, paralizanta kapablon al la kritika pensado, iĝas detruado de tuteca bildo de la mondo. La faktoj perdas tiun specifan econ, kiun ili havus, estante elementoj de ĝenerala bildo, kaj akiras abstraktan, kvantan karakteron; ĉiu fakto transformiĝas je unu plia fakto, ĉe tio grava ŝajnas nur tio, ĉu ni konas ilin pli aŭ malpli. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Eric Hoffer redakti

 
« Sen intenca tordado de la faktoj la amasa movado ne povas ekzisti. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Preteco al sinofero en la homo estas des pli alta, ol pli for li estas de realo. La faranta konkludojn surbaze de sia persona sperto kaj siaj observoj, kutime estas neakceptema al la ideo de martireco. Sinofero estas ago malracia. Kaj ĝi ne povas esti rezulto de meditoj kaj pripensado. Ĉiuj amasaj movadoj pro tio klopodas bari siajn adeptojn de la realo per nepenetrebla por la faktoj ŝirmo. Ili faras tion kutime per aserto, ke la fina kaj absoluta vero estas esprimita en ilia doktrino, ke ekster ĝi ne ekzistas la ĝusteco, nek la vero. La faktoj, sur kiuj bazas siajn konkludojn la homo kredanta, estas prenataj ne el liaj persona sperto kaj observoj, sed el la sankta skribo de la movado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Vidu ankaŭ redakti