Germania reunuiĝo

(Alidirektita el Unuiĝo de Germanio)
Germania reunuiĝo
Aliaj projektoj
Germania reunuiĝo en Vikipedio
Germania reunuiĝo en Komuneja kategorio

Germania reunuiĝo okazis la 3-an de oktobro 1990, kiam Germana Demokratia Respubliko aliĝis al Federacia Respubliko Germanio.

Citaĵoj

redakti

Zbigniew Brzeziński

redakti
 
« Reunuiĝo de Germanio okazis en jubila atmosfero pro ĝia foriro el sub kuratorado kaj samtempe kun subtaksado de longdaŭraj sociaj malfacilaĵoj kaj financaj elspezoj. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« [pri renkontiĝo de George H. W. Bush kaj Miĥail Gorbaĉov apud Malto en decembro 1989] Renkontiĝo, okazinta nur kelkajn semajnojn post la falo de la Berlina muro, komenciĝis en apenaŭ kaŝata atmosfero de kapitulaco de la sovetia gvidanto pri la ĉefa diskutata afero de la Malvarma milito en Eŭropo — pri estonteco de Germanio»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« [pri renkontiĝo de George H. W. Bush kaj Miĥail Gorbaĉov apud Malto en decembro 1989] Agoj de George H. W. Bush meritas la plej grandan laŭdon. Admonoj, promesoj, flatado, foje minacoj en milda formo — li ĉion uzis en siaj konversacioj kun la sovetia gvidanto. Li devis tenti Gorbaĉov, pentrante por li bildojn de la tutmonda partnereco kaj ĉe tio klinante lin al akcepto de la disfalo de la sovetia imperio en Eŭropo. Samtempe Bush devis konvinki siajn britajn kaj francajn aliancanojn ke Germanio ne prezentas danĝeron por iliaj interesoj, tiucele devigante kancelieron de Okcidenta Germanio agnoski la Odro-Niso-linion (ĝis tiu tempo defendatan nur de Sovetunio) kiel okcidentan limon de la denove liberigita Pollando»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]

Henry Kissinger

redakti
 
« Kiam en 1989 falis la Berlina muro, prezidanto de Francio François Mitterrand iun tempon promociis ideon de kunlaboro kun Miĥail Gorbaĉov je la afero de kontraŭstarado al la unuiĝo de Germanio. Sed Gorbaĉov, tro okupita je internaj problemoj, ne tre deziris komenci tiun ĉi aventuron dum Francio estis nesufiĉe forta por sukcesi pri tio sola. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri GDR] Stalin neniam agnoskis tiun reĝimon kiel plenrajtan suverenan ŝtaton kaj donis al ĝi statuson diferencan de ĉiuj aliaj orienteŭropaj satelitoj ĝuste por konservi Orientan Germanion kiel atuton, kiam unuiĝo de Germanio estos priparolata serioze. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri propono de Stalin en 1952 unuigi Germanion kiel neŭtralan ŝtaton] Dum la usonaj trupoj devintus reveni al Usono, la sovetiaj armitaj fortoj devintus nur retiriĝi al la pola limo, do 160 km orienten. Koncize dirite, laŭvorta plenumo de la propono de Stalin antaŭvidis malfondon de NATO, ĵus aperinta kiel organizaĵo, interŝanĝe de foriro de la sovetiaj trupoj je distanco je nuraj 160 km. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Konrad Adenauer] Li senkondiĉe elektis la Okcidenton, eĉ koste de prokrasto de unuiĝo de Germanio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la tempo de Konrad Adenauer] …la social-demokratoj konsideris unuaranga tasko atingi unuecon de Germanio, ne fortigi atlantikajn ligojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Konrad Adenauer] Li estis komprenanta oble pli bone ol liaj oponantoj ene de la lando, ke en la historiaj cirkonstancoj de lia tempo la unuiĝinta neŭtrala Germanio povus aperi nur rezulte de paca solvo, organizita kontraŭ Germanio. Sur la novan ŝtaton oni metos striktajn limigojn kaj estos starigita internacia kontrolado. Povaj najbaroj akiros konstantan rajton pri enmiksiĝo. Adenauer konsideris tiun senkondiĉan dependecon psikologie pli danĝera por Germanio ol dividiteco. Li preferis egalecon kaj integriĝon kun la Okcidento kaj estimon al sia lando. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La ŝtatestra renkontiĝo en Ĝenevo en 1955 iĝis deirpunkto de ĉiuj ĉi aventuroj. Laŭvoje el Ĝenevo hejmen, Nikita Ĥruŝĉov haltis en Orienta Berlino, kie li agnoskis suverenecon de la orientgermana komunista reĝimo. Tio estis la paŝo, kiun evitis Stalin. Por la resta periodo de la Malvarma milito afero de unuiĝo de Germanio malaperis el internacia agendo, ĉar Moskvo transigis ĝin al kompetenco de intertraktoj inter la du germanaj ŝtatoj. Kaj ĉar politika pezo de tiuj ĉi ŝtatoj estis nekomparebla kaj neniu el ili planis fari suicidon, la unuiĝo povis okazi nur kadre de politika kolapso de unu el ili. Do la Berlina krizo en 1958-1962 estis naskita de Ĝenevo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Berlina krizo (1961)] Charles de Gaulle reagis kun propra al li kuraĝo. Francio permesos ke Germanio havu militan kaj ekonomian povon kaj eĉ permesos ĝian superecon en tiuj sferoj, kaj ankaŭ subtenos unuiĝon de Germanio interŝanĝe de agnosko de Francio fare de Bonno kiel politika gvidanto de Eŭropo. Tio estis malvarma kalkulo, ne granda pasio; Charles de Gaulle sendube mortis kun la sento de plenumita devo, ĉar dum lia vivo Germanio ne unuiĝis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Estis sufiĉe strange ke Britio kaj Usono devintus instigi Germanion al kurso, kiu preskaŭ certe sekvigus kreskon de la germana naciismo dume Konrad Adenauer, oble malpli fidinta al siaj sampatrujanoj, estis konservanta firman decidemon ne tenti ilin tiel. Dwight D. Eisenhower kaj Harold Macmillan kredis je ŝanĝo de konvinkoj de la germanoj, Adenauer ja ne povis forgesi pri ilia origina peko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Samtempe fiasko de komunismo kaj unuiĝo de Germanio nuligis plejparton de la ideoj de Charles de Gaulle. Skeptike traktinta ĉion krom internacia rolo de propra lando, Charles de Gaulle supertaksis eblecojn de Francio memstare regi iron de la historia procezo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Willy Brandt proponis tiam sensacian por sia tempo tezon ke ĉar espero pri la Okcidento venigis la landon al sakstrato, unuiĝo de Germanio povus esti atingita nur per germana interproksimiĝo kun la komunista mondo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ

redakti