Regulo estas tio, kio estas difinita por gvidi la agadon, konduton, studon, verkadon ks; tio, kio diras, kion oni faru en difinita okazo.

Regulo
Regulo
Regulo
Aliaj projektoj
Regulo en Vikipedio
Regulo en Komuneja kategorio
Regulo en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Simple havi regulojn ne ŝanĝas la aferojn, kiujn homoj volas fari. Vi devas ŝanĝi stimulojn» « (angle) Simply having rules does not change the things that people want to do. You have to change incentives. »
— Jimmy Wales
 
« Artaĵoj faras regulojn sed reguloj ne faras artaĵojn. »
— Claude Debussy
 
« Mi estas libera, negravas kiom ajn reguloj ĉirkaŭas min. Se mi trovas ilin tolereblaj, mi toleras ilin; se mi trovas ilin tro abomenaj, mi rompas ilin. Mi estas libera, ĉar mi scias, ke nur mi estas morale respondeca pri ĉio, kion mi faras. » « (angle) I am free, no matter what rules surround me. If I find them tolerable, I tolerate them; if I find them too obnoxious, I break them. I am free because I know that I alone am morally responsible for everything I do. »
— Robert A. HeinleinThe Moon Is a Harsh Mistress
 
« Amo estas la fina eksterleĝulo. Ĝi simple ne aliĝos al iuj reguloj. La plej multaj el ni povas aliĝi al ĝi kiel ĝia kunkulpulo. » « (angle) Love is the ultimate outlaw. It just won’t adhere to any rules. The most any of us can do is to sign on as its accomplice. »
— Tom Robbins
 
« Ĝis kiom oni devas akcepti la regulojn de la socio, en kiu oni vivas? Alivorte: en kiu momento konformeco fariĝas korupteco? Nur respondante tiajn demandojn la konscienco vere difinas sin. » « (angle) How far should one accept the rules of the society in which one lives? To put it another way: at what point does conformity become corruption? Only by answering such questions does the conscience truly define itself. »
— Kenneth Tynan
 
« Malamo ne ĉesas per malamo, sed nur per amo. Jen la eterna regulo. »
— Budho Gotamo
 
« Kiel ĝenerala regulo, ju pli bonaj homoj estas, des pli da Anarkiistoj kaj Socialistoj troviĝos inter ili. » « (angle) As a general rule, the better people are, the more Anarchists and Socialists will be found among them. »
— Benjamin Tucker
 
« Laŭ mi komprenas tion, leĝoj, ordonoj, reguloj kaj ediktoj estas por tiuj, kiuj ne havas la lumon, kiu klarigas la vojon. » « (angle) As I understand it, laws, commands, rules and edicts are for those who have not the light which makes plain the pathway. »
— Anne Hutchinson
 
« Prenu nenion laŭ ĝiaj aspektoj; prenu ĉion laŭ atesto. Ne ekzistas pli bona regulo. » « (angle) Take nothing on its looks; take everything on evidence. There's no better rule. »
— Charles Dickens
 
« Kun apero sur scenejo de la “homo de la ago” eksploda forto de la movado balzamiĝas kaj fiksiĝas per sanktaj reguloj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Zamenhofa proverbaro redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Ne ekzistas regulo sen escepto. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Ne iru al fremda anaro kun via regularo. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Ne puŝu vian regularon en fremdan anaron. »
— Zamenhofa proverbaro