Ribelo
Ribelo
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Ribelo en Vikipedio
Commons-logo.svg Ribelo en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Ribelo en Vikivortaro

Ribelo estas agoj de tiuj, kiuj ribelas, do rifuzas obei la registaron aŭ aŭtoritatan instancon, penante ilin perforte forigi.

Citaĵo
« La germana meute — “grego” — devenas de la mezlatina movita, signifanta “movado”. La estiĝinta el ĝi malnovfranca meute havas duoblan sencon: ĝi povas signifi same “ribelo”, “insurekcio” aŭ “ĉasado”. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ne suferoj instigas homojn al ribelo, sed apetito, kiu venas dum manĝado»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ribelemuloj en la sklava socio estas antaŭnelonge sklavigitaj aŭ liberigitaj sklavoj. Malkutima libereco por ĵus liberigita sklavo estas radiko de lia malkontento»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kiam popolo ribelas en la totalisma socio, ĝi ribelas ne kontraŭ malbono de la reĝimo, sed kontraŭ ĝia malforteco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La amasoj ribelas ne kontraŭ malvirteco de la malnova reĝimo, sed kontraŭ ĝia malkapablo forĝi el ili unuecan tuton. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La vera popola ribelo ofte estas fortiga, renoviga kaj unuiga rimedo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Junuloj ĉiam havas la saman problemon: ribeli kaj konformiĝi samtempe. Ili estas nun solvinta tiun problemon, defiante siajn gepatrojn kaj kopiante unu la alian. » « The young always have the same problem — how to rebel and conform at the same time. They have now solved this problem by defying their elders and copying each other. »
— Quentin Crisp