Armeo

armea branĉo pri surtera militado

Armeo estas la tuta militista forto de regnonacio; parto el tiu militistaro, ampleksanta ĉiujn kategoriojn de armiloj kaj aparte organizita sub la komando de unu ĉefgeneralo; tuto de la batalantoj apartenantaj al unu el la du intermilitantoj.

Armeo
Armeo
Armeo
Aliaj projektoj
Armeo en Vikipedio
Armeo en Komuneja kategorio
Armeo en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti

Elias Canetti

redakti
 
« [pri la arbaro] …ĝi iĝis simbolo de la armeo — la armeo staranta, kiu ekkuros ĉe neniuj kondiĉoj, kiu falos ĝis la lasta homo sen cedi eĉ spanon de la tero»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La amasa simbolo de la germanoj estis la armeo. Sed tio estis pli ol la armeo — tio estis marŝanta arbaro. En neniu el la nuntempaj landoj sento de la arbaro konserviĝis tiom vive kiel en Germanio»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La francaj armeoj, konkerintaj Eŭropon, eliris el la revolucio. Ili trovis por si Napoleonon kaj akiris la grandegan gloron. La venkoj estis la venkoj de la revolucio kaj de ĝiaj generaloj, al la imperiestro restis nur la fina malvenko»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La defendoplanoj de Svislando dum la du pasintaj militoj interese spegulis tiun ĉi sinidentigon de la nacio kun la Alpo-montaro. Ĉiujn fruktodonajn valojn, urbojn, produktejojn kaze de malamika invado oni planis fordoni. La armeo devintus retiriĝi profunden de la montoj kaj ti ekbatali. La popolo kaj la tero estis oferataj. Sed la armeo en la montoj plu reprezentus Svislandon: la amasa simbolo de la nacio transformiĝus je la lando mem. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Alpinistoj el plej malproksimaj landoj similas al la kredantaj svisoj: iliaj armeoj dissemitaj tra la mondo post servi periode mallongan meson al la montoj la tutan restan tempon konservas senton de fideleco al Svislando»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La amasa simbolo de la unuiĝinta germana nacio, kia ĝi formiĝis post la franca milito en 1870-1871 estis kaj restis la armeo. La armeo estis objekto de la nacia fiero de la germanoj; malmultaj sukcesis eviti influon de tiu simbolo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Sed Hitlero neniam atingus tiun ĉi celon, se la Versajla traktato ne likvidus la germanan armeon. Malpermeso de la konskripcio forprenis de la germanoj ilian plej gravan fermitan amason. La manovroj, ekde nun malpermesitaj, la marŝado, ricevado kaj transdonado de la ordonoj — ĉio ĉi transformiĝis je io, kion nun necesis kontraŭ iu ajn prezo revenigi. La malpermeso de la konskripcio estis la naskiĝo de nacional-socialismo. Ĉia fermita amaso, perforte likvidita, transiras je la malferma, al kiu ĝi donas ĉiujn siajn specifajn atributojn. Anstataŭ la armeo aperis la partio kaj por ĝi ene de la nacio ne ekzistis la limoj. Ĉiu germano — virovirino, infanomaljunulo, soldatocivilulo — povas iĝi nacional-socialisto; ne gravas, ĉu li estis soldato; se ne, tio estas pli bone por li: li ricevas aliron al aferoj, al kiuj antaŭe oni ne lasus lin. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri Germanio post la Versajla traktato] Malpermeso de la armeo estis kiel malpermeso de la religio. La kredo de la patroj estis ofendita, restarigi ĝin estas sankta devo de ĉiu viro. Sur tiun ĉi vundon falis la vorto “Versajlo” ĉiufoje kiam ĝi estis prononcata; danke al ĝi la vundo restis freŝa, sangofluis kaj ne resaniĝis. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« En la dupartia sistemo de la nuntempa parlamentismo estas vaste uzata psikologia strukturo de la batalantaj armeoj… La parlamenta voĉdonado konsistas en nenio alia kiel en eltrovado ĉi tie, surloke de la rilatumo de la fortoj de ambaŭ grupoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Kiu ordonis en la armeo, scias eviti la amason same en si kaj ekster si. Tio okazas ĉar li estas edukita atentdante la ordonon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Henry Kissinger

redakti
 
« [pri la fino de la 19-a jarcento] Tamen la usona senato plu konservadis kiel celon internajn prioritatojn kaj fiaskigis ĉiujn ekspansiismajn projektojn. Ĝi tenis etan armeon (25 mil homoj) kaj malfortan floton. Ĝis 1890 la usona armeo okupis la 14-an lokon en la mondo post Bulgario kaj la usona mararmeo estis malpli granda ol la itala, kvankam laŭ industria povo Usono estis 13-oble pli granda ol Italio. Usono ne partoprenis en la internaciaj konferencoj kaj oni traktis ĝin kiel duarangan potencon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Influo ĉiam estis difinata de ĉeesto de konkurantaj armeoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri postkoloniismaj landoj] Ĉe tiaj cirkonstancoj la ŝtato ofte signifas armeo, kiu iĝas la sola “nacia” institucio. Kiam okazas kolapso de tia ŝtato, ofte sekvas enlanda milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« La sola akso de la pakistana unueco estas armeo. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« En Pakistano oni diras ke la lando ekzistas danke al tri “a”: Alaho, Ameriko kaj armeo. Alaho estas malproksima, Ameriko ankaŭ fora kaj krome malklera. Sed la armeo estas surloke. Kaj pro tio monolita karaktero de la armeo restas por iu tempo centra faktoro de la pakistana politiko»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Armeo sentas kiun ĝi pafcelas. Kaj se sento sugestas al ĝi ke temas pri relative eta segmento de la socio, ĝi ekpafas. »
— David IganiusUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« …la dua ŝtupo de burokratiĝo iĝas militiĝo de la socio. La tuta atento estas direktita al armeo. Povo estas unuavice garantianto de la sekureco (tiu sekureco, de kiu, mi memorigas, komenciĝas la amasa konscio). Do la ŝtato estas unuavice armeo. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Du kontraŭ unu prezentas armeon. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ

redakti