Imperiismo estas doktrino de la partianoj de imperia formo de regado; doktrino, agado de tiuj, kiuj celas por sia patrujo superregadon super fremdaj landoj; mondregemo; ekspansiemo de ŝtato plej ofte despota kun sklaveca aŭ servuteca socisistemo, por konkeri pliajn teritoriojn kun celo akapari la havaĵon de la konkeritoj kaj ilin devige laborigi; aparta formo estas la kapitalista imperiismo (fina stadio de la kapitalismo), kies ĉefa motoro estas bezono de merkatoj por troaj produktoj kaj de investosferoj por kapitaloj.