« [pri intertraktoj de Miĥail Gorbaĉov kun Ĉinio en 1986] Ĉinaj gvidantoj starigis tri kondiĉojn de plibonigo de la rilatoj: ĉesigo de la vjetnama okupacio de Kamboĝo; foriro de la sovetiaj trupoj el Afganio; kaj retiriĝo de la sovetiaj trupoj de la ĉino-sovetia limo. Tiuj kondiĉoj ne povis esti plenumitaj tuj. »
« Longe antaŭe tio milito-politikaombro de Ĉinio falos sur la tutan Azion kaj influos kalkulojn de la aliaj potencoj, iom ajn sindetena efektive estus la ĉina politiko. La aliaj aziaj landoj ŝajne estos serĉantaj kontraŭpezilon al la ĉiam pli pova Ĉinio, kiel ili jam faras tion rilate Japanion. Kvankam landoj de Sud-Orienta Azio nepre malvalidigos tiun deklaron, sed ili jam inkludis la antaŭe terurintan ilin Vjetnamion, en sian grupon (ASEAN) ĉefe por ekvilibrigi povon de Ĉinio kaj Japanio. »
« Finfine por Vjetnamio “la plej malbona en la malbonaj alternativoj” povus esti konsiderado de la interesoj de Ĉinio kaj akcepto de varianto de “finlandigo”, kio kvankam “vundus fieron de la vjetoj, sed… garantius ilian postvivadon”. »
« En la 1990-aj jaroj praktike ĉiuj orientaziaj landoj, escepte de Ĉinio kaj Nord-Koreio, esprimis sian subtenon de la daŭra milita ĉeesto de Usono en la regiono. Sed fakte, escepte de Vjetnamio, ili tendencis konsideri interesojn de Ĉinio. »