Senco
Aliaj projektoj
Senco en Vikipedio
Senco en Vikivortaro

Senco estas maniero, kiel vortofrazo estas komprenota.

Erich Fromm

redakti

Fuĝo for de libereco [1941]

redakti
 
« …pri pasia strebo al gloro. Se vivosenco iĝis dubinda, se rilatoj kun la aliaj kaj kun si mem ne donas certecon, do gloro iĝas unu el rimedoj, kapablaj senigi la homon je duboj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …en la vivo haveblas nur unu senco — la vivo mem. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955]

redakti
 
« …la nuntempa homo montras mirindan mankon de realismo rilate ĉion gravan: la sencon de la vivo kaj morto, feliĉon kaj suferon, sentojn kaj seriozajn pensojn»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri la 18-a kaj 19-a jarcentoj] En la unuaj jaroj de nia epoko la senco de la laboro dividiĝis je la devo ĉe la mezaj klasoj kaj la deviga laboro ĉe la senposeduloj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Jean Baudrillard

redakti
 
« Ni troviĝas en la mondo, en kiu estas ĉiam pli kaj pli da informoj kaj ĉiam malpli kaj malpli da senco. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Post horizonto de la senco — fascino, kiel rezulto de neŭtraligo kaj implozio de la senco. Post horizonto de la sociala — la amasoj, kiel rezulto de neŭtraligo kaj implozio de la sociala. La ĉefa afero hodiaŭ estas taksi tiun ĉi duoblan defion — defion al la senco, ĵetitan de la amasoj kaj de ilia silento (kiu tute ne estas pasiva rezistado) — defion al la senco, kiu venas de la amaskomunikiloj kaj de ilia fascino. Ĉiuj provoj, marĝenaj kaj alternativaj, renaskigi iun eron da senco aspektas kompare al tio kiel duarangaj. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« …ni povas esti perantoj de la senco nur de tempo al tempo — ja esence ni formas veran amason, kiu grandan parton de la tempo troviĝas en la stato de nekontrolebla timo aŭ malklara anksio… »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Hipnota stato estas libera je senco kaj ĝi progresas dum la senco malvarmiĝas. Ĝi aperas tie, kie regas mediumo, idolo kaj simulakro, sed ne mesaĝo, ideovero. Tamen nome je tiu ĉi nivelo funkcias la amaskomunikiloj»
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Ekstazo estas la specifa eco de ĉia korpo, turniĝanta ĉirkaŭ si mem ĝis la perdo de la senco, danke al kio ĝi lumas en sia pura kaj malplena formo. La modo estas ekstazo de la bela: la pura kaj malplena formo de la turniĝanta estetiko. La simulaĵo estas ekstazo de la realo: sufiĉas nur ekspekti televidon — ĉiuj realaj eventoj sekvas unu la alian en tute ekstaza raportado, do en kapturnigaj kaj stereotipaj, malraciaj kaj recidivaj formoj, kiuj naskas ilian sensencan kaj senĉesan vicon. Ekstaza: tia estas objekto en la reklamo kaj konsumanto en ĝia spektado — tio estas cirkulado de la interŝanĝa kaj konsuma valoroj ĝis ilia malapero en la pura kaj malplena formo de la varomarko… »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« En la sonĝoj estis sekreto kaj Freud donis al ili sencon. La sonĝoj estis proksimaj al la sorto, Freud proksimigis ilin al la deziro»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]

Carl Gustav Jung

redakti
 
« La homo tute certe bezonas ĝeneralajn konvinkojn kaj ideojn, kiuj donas sencon al lia vivo kaj helpas al li eltrovi sian lokon en la Universo. La homo kapablas superi tute neimageblajn malfacilaĵojn, se li estas certa, ke tio havas sencon. »
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
 
« Destino de la religiaj simboloj estas doni sencon al la homa vivo»
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
 
« La vivo estas kaj stulta kaj plena je senco. Se ne ridi pri la unua kaj ne pensi pri la dua, ĝi iĝas banala. »
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
 
« Dum la homo, perfidante sian leĝon, maltrafas eblecon iĝi individuo, li perdas sencon de sia vivo. Feliĉe la pardonema kaj longtolerema naturo neniam metis la demandon pri la senco de la vivo en la buŝojn de plejparto de la homoj. Kaj se neniu demandas, do ankaŭ respondi ne necesas. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo

Diversaj aŭtoroj

redakti
 
« Li parolas sen senco kaj sen interligo. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Pri siaj propraj aferoj homo plej multe okupiĝas tiam, kiam ili havas sencon; en kontraŭa kazo li lasas siajn sensencajn aferojn kaj trudiĝas je la fremdajn. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Vidu ankaŭ

redakti