Francio

lando en okcidenta Eŭropo

Francio estas la ŝtato en Okcidenta Eŭropo.

Francio
Francio
Francio
Aliaj projektoj
Francio en Vikipedio
Francio en Komunejo
Francio en Komuneja kategorio
Francio en Vikivortaro
Francio en Vikinovaĵoj

Citaĵoj

redakti

Zbigniew Brzeziński

redakti
 
« [pri Britio] Ĝian amikecon necesos nutradi, sed ĝia politika direkto ne postulas ĉiaman atenton. Ĝi estas emeritiĝinta politika figuro, ripozanta sur luksaj laŭroj, grandparte fortiriĝinta el grandaj aventuroj de Eŭropo, en kiuj Francio kaj Germanio estas la ĉefaj agantoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« …Vaŝingtono klare preferas la germanan estradon en Eŭropo al tiu franca. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Ekzistas tia ebleco — kvankam malgranda, sed ne komplete ignorebla — de serioza aligrupiĝo de la fortoj en Eŭropo forme de sekreta germano-rusia komploto aŭ de franco-rusia unio. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Francio strebas denove esti enkorpigo de Eŭropo; Germanio esperas pri elaĉeto de siaj pekoj helpe de Eŭropo. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Por Francio, Eŭropo estas la maniero regajni la iaman grandecon. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Haveblas elemento de obseda eraro en tio, ke la franca politika elito plu konsideras Francion la monda ŝtatego. …en realo post disfalo de la kolonia imperio ĝi fakte estas la meznivela eŭropa ŝtato. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Francio estas oble pli malforta ol Germanio rilate ekonomion, dum ĝia militmaŝino (kiel montris la milito en Persa golfo en 1991) estas ne tre kompetenta. Ĝi sufiĉas por subpremado de internaj ŝtatrenversoj en afrikaj ŝtatoj-satelitoj, sed ne kapablas protekti Eŭropon, nek disvastigi sian influon malproksimen ekster de Eŭropo. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« …la unuiĝo de Germanio ankaŭ draste ŝanĝis karakteron de la eŭropa politiko. Ĝi iĝis geopolitika malvenko samtempe de Rusio kaj Francio. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Francio ne sufiĉe fortas por malhelpi al Usono rilate geostrategiajn principojn de ĝia eŭropa politiko kaj por memstare iĝi gvidanto de Eŭropo. Do oni povas toleri ĝiajn strangaĵojn kaj eĉ atakojn de incitemo. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Eŭropo, konstruita kaj gvidata de Berlino estas tute neplenumebla ideo. Jen pro kio Germanio bezonas Francion, Eŭropo bezonas la franco-germanan interligon, kaj Usono ne povas elekti inter Germanio kaj Francio. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« En la fina jaro de la 20-a jarcento la eŭropanoj kaj unuavice la francoj pompe deklaris, ke Eŭropo en plej proksima tempo ekhavos “sendependajn eblecojn en la kampo de la tutmonda sekureco”. Sed, kiel baldaŭ montris la milito en Afganio, tiu promeso estis simila al la fama sovetia kredigo pri historia venko de la komunismo, “montriĝanta ĉe horizonto”, do ĉe la imagita linio, foriĝanta dum proksimiĝo al ĝi. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« …Germanio kaj Italio pro siaj komercaj interesoj tiriĝos al Rusio, Francio kaj la nefidinda Centra Eŭropo — al la politike pli unueca Eŭropa Unio, dum Britio klopodos trovi ekvilibron ene de Eŭropa Unio, konservante specialajn rilatojn kun la malfortiĝinta Usono»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Eric Hoffer

redakti
 
« La francaj verkistoj de la 18-a jarcento prezentas la plej trafan ekzemplon de pionireco de la intelektularo en la amasa movado»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Kiam nacio ĉesas pasie strebi al io aŭ kiam celo de ĝiaj streboj iĝas konkreta kaj limigita, potencialo de ĝia kuraĝo falas. Nur celo, kiun oni povas ĉiam perfektigadi, konservas potencialon de la nacia kuraĝo eĉ tiam, kiam deziroj de la nacio ĉiam plenumiĝas. Ĉe tio la celo ne nepre devas esti tro alta. Malnobla idealo de senĉese kreskanta vivnivelo konservis la usonan nacion kiel sufiĉe kuraĝan. Angla idealo de terposedanto kaj la franca — de rentulo — estas konkretaj kaj limigitaj. Tiu ĉi konkreteco de la naciaj idealoj verŝane estas ligita al malkresko de energioj de ambaŭ nacioj. En Usono, Rusio kaj Germanio idealoj estas nekonkretaj kaj nelimigitaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Henry Kissinger

redakti
 
« En la 19-a jarcento Francion oni rigardis kun la sama timo kiel Germanion en la 20-a jarcento – kiel al la ĉiam agresema kaj laŭ sia naturo malstabiliga forto. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Francio en la dua duono de la 19-a jarcento] Finfine la internacia politiko ekbaziĝis sur kruda forto. Kaj en tiu ĉi mondo aperis interna abismo inter imagoj de Francio pri si mem kiel la dominanta nacio en Eŭropo kaj ĝiaj eblecoj vivi laŭe al ili – la abismo, kiu plu detruas la francan politikon en niaj tagoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Emo de Francio al partnereco kun tiaj landoj, kiuj estus pretaj akcepti ĝian gvidan rolon iĝis ĉiama faktoro de la franca ekstera politiko post la Krimea milito. Estante malkapabla domini en la alianco kun Britio, Germanio, RusioUsono kaj konsiderante statuson de malpli grava partnero kiel neakceptebla por si de vidpunkto de imagoj pri sia nacia grandeco kaj mesia rolo en la mondo, Francio serĉis gvidan rolon en paktoj kun malpli fortaj ŝtategoj. Temis pri Sardinio, Rumanio, mezaj germanaj ŝtatoj en la 19-a jarcento, pri Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio kaj Rumanio jam en la intermilita periodo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Jarcenton post la franco-prusa milito, problemo de la pli pova Germanio plu estas koŝmaro por Francio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En la nuna tempo Francio periode ludis rolon de iu parlamenta opozicio al la usona gvida rolo, provante transformi la Eŭropan Ekonomian Komunumon je alternativa monda gvidanto kaj aktive subtenante ligojn kun landoj, super kiuj ĝi povas aŭ opinias ke povas domini. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Pika stilo de la franca diplomatio grandparte klarigeblas per provoj de estroj de tiu ĉi lando eternigi ĝian rolon de centro de la eŭropa politiko en cirkonstancoj, absolute malkonvenaj al tiaj streboj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Germana anekso de Alzaco-Loreno elvokis neestingeblan malamikecon en Francio, kio ekskludis ĉiujn diplomatiajn eblecojn por Germanio rilate Francion. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Post anekco de Alzaco-Loreno malamikeca rilato al Francio iĝis “natura manko de nia karaktero”, kontraŭ kio tiom persiste avertis Otto von Bismarck»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Unua mondmilito] La venko igis Francion kun kompleta klareco kompreni, ke regajno estis atingita de ĝi kontraŭ tro alta prezo kaj ke ĝi jam preskaŭ jarcenton vivas danke al sia ĉefa kapitalo. Nur Francio sciis ĝis kiom malforta ĝi iĝis kompare al Germanio, kvankam neniu alia, kaj speciale Usono, estis preta kredi al ĝi. Tiel antaŭ la venko komenciĝis franco-usona dialogo, rapidiginta procezon de senmoraligo de Francio. Same kiel Israelo en niaj tagoj, Francio maskis sian vundeblecon per pika incitemo kaj kreskantan panikon ĝi kaŝis malantaŭ nepacigeblo. Kaj same kiel Israelo en niaj tagoj, ĝi ĉiam sentis timon de izolado»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En 1880 en Francio loĝis 15,7% loĝantaro de Eŭropo. En 1900 tiu cifero malaltiĝis ĝis 9,7%. En 1920 loĝantaro de Francio konsistigis 41 milionojn da homoj dum tiu de Germanio – 65 milionojn, kio devigis francan ŝtatan aganton Aristide Briand respondi al kritikistoj riproĉintaj lin pri politiko de pacigado rilate Germanion, ke li realigas eksteran politikon, kiu kongruas al fekundindico en Francio. Falo de ekonomia povo de Francio en komparaj indicoj estis eĉ pli rimarkinda. En 1850 Francio estis la plej granda industria evoluinta lando en la kontinento. En 1880 produktado de ŝtalo, karbo kaj fero fare de Germanio superis la francan. En 1913 Francio elminis 41 milionojn da tunoj da karbo kompare al 279 milionoj da tunoj, elminataj de Germanio; fine de la 1930-aj diferenco kreskis ĝis 47 milionoj da tunoj elminitaj de Francio kompare al 351 milionoj da tunoj ĉe Germanio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kaj nur en la post-Versajla periodo Francio venis al klara kompreno de tio, ke malvenko farita al ĝi de Germanio en 1871, ne estis devio de la normo. Sola vojo por Francio konservi povekvilibron kun Germanio povus esti divido de Germanio je konsistigantaj ĝin ŝtatoj, eble per restarigo de la Germana konfederacio de la 19-a jarcento»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kiam en 1989 falis la Berlina muro, prezidanto de Francio François Mitterrand iun tempon promociis ideon de kunlaboro kun Miĥail Gorbaĉov je la afero de kontraŭstarado al la unuiĝo de Germanio. Sed Gorbaĉov, tro okupita je internaj problemoj, ne tre deziris komenci tiun ĉi aventuron dum Francio estis nesufiĉe forta por sukcesi pri tio sola. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum la tempo de krizoj francoj preferis la firman kaj severan Raymond Poincaré, kiu insistis je strikta plenumo de la postuloj de la Versajla traktato. Kiam krizoj iĝis tro dolorigaj – kiel dum la okupado de Ruhr-regiono – denove aperadis Aristide Briand. Problemo je tiu konstanta pelmelo konsistis en tio, ke Francio perdis kapablon efektivigi politikon, realigatan de ĉiu el tiuj kontraŭaj figuroj ĝis logika fino: Francio jam ne estis sufiĉe forta por efektivigi politikon de Poincaré, sed la franca publika opinio donis al Briand malmulte da eblecoj rilate proponon de Germanio pri atingo de ĉiama paco»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …konstruado de la Maginot-linio pruvis ke Francio intencas sekvi defendan taktikon ene de propraj limoj per tio liberigante la manojn al Germanio kiu povis libere agi oriente. La politika kaj milita strategioj de Francio definitive disiĝis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En 1935… Francio malvolonte subskribis politikan aliancon kun Sovetunio, rezolute rifuzinte intertraktojn je nivelo de militaj staboj. Eĉ en 1937 Francio ne enlasis sovetiajn observantojn en siaj ĉiujaraj manovroj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …orienteŭropaj aliancanoj de Francio, troviĝintaj inter Germanio kaj Sovetunio, estis malpretaj enlasi sovetiajn trupojn en siaj teritorioj, obstakligante per tio serĉadon de temo por gravaj intertraktoj inter la franca kaj sovetiaj militaj staboj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Francio tiel evidentiĝis esti en milita alianco kun landoj tro malfortaj por helpi al ĝi kaj en politika alianco kun Sovetunio, kun kiu ĝi ne kuraĝis kunlabori en milita sfero. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri panika humoro antaŭ la Dua mondmilito] Altiĝanta simbolo de tia mensostato estis certe la Maginot-linio, kiun Francio konstruadis dum dek jaroj, malŝparinte enormajn rimedojn. Per tio Francio kondamnis sin je strategia defendo en la sama jaro, kiam ĝi garantiis sendependecon de Pollando kaj Ĉeĥoslovakio. Signo de analoga frenezo estis nekomprenebla franca decido haltigi la konstruadon de la Maginot-linio ĉe la belga limo, kio komplete kontraŭis sperton de la Unua mondmilito. Ĉar se tamen konsideri franco-germanan militon vere ebla, do kial ne eblas germana atako tra Belgio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sed plej multe Britio deziris eviti militon. Ĝia registaro avertis Francion, ke Britio lasas por si rajton konservi neŭtralecon, se rezulte de francaj liveroj de armiloj al la respublika Hispanio komenciĝos milito – eĉ se laŭ la internacia juro Francio havis la rajton vendi armilojn al la laŭleĝa hispana registaro. Francio ekdubis kaj poste anoncis embargon pri liverado de la armiloj, cetere de tempo al tempo ignorante ĝian rompon. Tiu politiko tamen nur malmoralizis la amikojn de Francio kaj kostis al ĝi estimon flanke de ĝiaj malamikoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Francio sin devigis defendi Ĉeĥoslovakion, same kiel Sovetunio, kvankam sovetia helpo estis kondiĉigita per tio ke unue devas veni helpo de Francio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum la germana armeo dispremis Pollandon en malpli ol unu monato, la francaj trupoj, al kiuj kontraŭstaris nur neplene formitaj germanaj divizioj, pasive atendis kaŝinte sin malantaŭ la Maginot-linio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kvankam movebleco de germana militmaŝino tiutempe grave fortikiĝis, la observantojn ŝokis kiom rapide Francio estis komplete venkita»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Franklin D. Roosevelt grave supertaksis postmilitajn eblecojn de Britio, proponante al ĝi samtempe defendi kaj rekonstrui Eŭropon. Tia supertakso de la rolo de Britio estis kaŭzita de lia profundega disdegno rilate Francion. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri enkorpigo de Germanio je NATO] Parizo cedis al premo, tamen insistis ke britaj trupoj estu konstante lokitaj en la germana tero. Kaj kiam Anthony Eden akceptis tiun ĉi proponon, Francio ricevis konkretan militan garantion kiun post la Unua mondmilito tiom daŭre rifuzis al ĝi la angloj. Pro tio britaj, francaj kaj usonaj trupoj estis lokitaj en Germanio kiel aliancanoj de Federacia Respubliko Germanio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Post kiam fumo dissolviĝis, la Sueza krizo senigis je statuso de granda potenco Brition kaj Francion. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Sueza krizo] Britio kaj Francio dubigis siajn pretendojn je statusoj de grandaj potencoj, ĉar okazis ke ili bezonis helpon de Israelo por ektrakti Egiption. Israelo perdis moralan avantaĝon, akiritan pro rifuzo de la najbaro priparoli pacon, pro tio ke ĝi permesis uzi sin kiel ilon de koloniismo. Pozicio de Britio en Jordanio kaj Irako, ŝlosilaj fortikaĵoj en Meza Oriento, estis malfortigita. Dwight D. Eisenhower estis profunde ofendita de tia manovro, kiu klare estis ligita al lia supozata maldeziro agordi kontraŭ si voĉdonantojn-judojn en lasta semajno de la antaŭbalota kampanjo. Necesis tre multe klopodi por trovi tian eksterpolitikan manovron, kiu kombinus mankojn de ĉiu agadmaniero aŭ krei tian koalicion, kiu samtempe farus ĉiun ĝian membron malpli forta. Britio, Francio kaj Israelo sukcesis pri tiu heroaĵo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Post la Sueza krizo, Francio kaj Britio faris tute kontraŭajn konkludojn el la spertita humiligo fare de Usono. Francio ekiris la vojon de fortiĝo de sia sendependeco; Britio preferis fortigi partnerecon kun Usono. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Charles de Gaulle] En la 1960-aj jaroj dum periodo de la pleja akriĝo de liaj kontraŭdiroj kun Usono, iĝis moda akuzi la francan prezidanton je megalomanio. Efektive problemo, kiu staris antaŭ li, estis tute kontraŭa: kiel restarigi senton de propra signifo ĉe la lando, suferanta amaron de malvenko kaj senton de vundebleco… Kvankam formale Francio finis la [Duan] mondmiliton kiel unu el la venkintoj, francaj gvidantoj tro bone sciis ke ĝi estis savita ĉefe per penoj de aliaj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Interago de persona modesteco de usonaj gvidantoj kaj ilia historia orgojlo unuflanke kaj persona orgojlo de Charles de Gaulle kaj lia historia modesteco aliflanke iĝis difina faktoro en estiĝo de psikologia bariero inter Usono kaj Francio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Charles de Gaulle deziris ke Bonno traktu Francion kiel pli fidindan aliancanon ol Usono kaj poiomete anstataŭigus usonan gvidantecon per tiu franca. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« John F. Kennedy nomis la francan nuklean programon “malamika” al NATO»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la periodo de Charles de Gaulle] Francio kapablis fuŝi usonajn planojn, sed ne estis sufiĉe forta por trudi tiujn proprajn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Samtempe fiasko de komunismo kaj unuiĝo de Germanio nuligis plejparton de la ideoj de Charles de Gaulle. Skeptike traktinta ĉion krom internacia rolo de propra lando, Charles de Gaulle supertaksis eblecojn de Francio memstare regi iron de la historia procezo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Tradicia elekto de Francio en la afero de detenado de Germanio per proksimiĝo al Rusio estis ekskludita de iu ajn eventuala varianto de evoluo de Sovetunio: se rezulte sekvos ĥaoso kaj disfalo, do Rusio iĝos tro malforta por esti kontraŭpezilo de Germanio; se ekregos la rusa naciismo kaj okazos recentralizado, do la nova ŝtato, plu posedanta milojn da nukleaj armiloj, povos iĝi tro forta por esti partnero de Francio. Tute ne estas garantiite ke tiu nova ŝtato preferos Francion. Ĝi sendube konsiderus pli alloga por si union kun Usono aŭ Germanio… Do Usono restas la plej fidinda, kvankam koncepte plej malfacila, partnero de Francio kaj ankaŭ ĝia sola garantio en efektivigo de absolute necesa por ĝi amikeco kun Germanio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sed povekvilibro, same kiel konsiderado de plej altaj interesoj de la ŝtato, estas produkto de la du lastaj jarcentoj, origine enkondukita de reĝo Vilhelmo la 3-a, kiu penis bridi la ekspansiismajn aspirojn de Francio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri NATO] Usono kontrolas unuiĝintajn armitajn fortojn, kiujn komandas usona generalo kaj kontraŭas provojn de Francio doni al defendo certan eŭropan identecon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

José Ortega y Gasset

redakti
 
« Demagogio estas formo de intelekta degenero kaj kiel amasa fenomeno de la eŭropa historio ĝi estiĝis en Francio meze de la 18-a jarcento… Ekde tiu momento Francio kaj sub ĝia influo la tuta kontinento ekkredis, ke rimedo por solvi grandegajn homajn problemojn estas revolucio… strebo per unu bato ŝanĝi ĉion kaj en ĉiuj sferoj. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« …danke al ĉiuj tiuj revolucioj en Francio pli ol ie ajn la tutan [19-an] jarcenton, krom malmultaj semajnoj aŭ eĉ tagoj, regis pli aŭ malpli aŭtoritata aŭ kontraŭrevolucia reĝimo. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« [pri milita unio de Francio kaj Ĉeĥoslovakio] …tiu ĉi traktato devigas Francion en tiu kazo, se Ĉeĥoslovakio iĝos viktimo de agreso. Se okazos ribelo de germana loĝantaro kaj ĝi estos subtenita de armita interveno fare de Germanio, do la traktato devigas Francion nur en tiu grado, kiu estos difinita depende de seriozeco de la faktoj»
— Yvon Delbos, al Joseph Chamberlain [Novembro 1937]
 
« Kiel la Napoleonaj militoj estis de la teknologia vidpunkto siaspeca altiriĝo de Francio al Anglio, same la Unua mondmilito iĝis grava etapo de la definitiva industriiĝo de Germanio kaj Usono. Hodiaŭ Rusio montris, malsame ol la malsukcesinta tion montri Romio, ke militismo mem estas la ĉefa vojo de teknika klerigado kaj akcelado de subevoluintaj regionoj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Germanio por ni estas la plej grava lando en Eŭropo ne nur pro nia komerco kun ĝi, sed ankaŭ pro tio ke ĝi estas ŝlosilo al situacio en Rusio. Helpante al Germanio, ni povas ĉe nunaj cirkonstancoj estigi akuzojn kontraŭ ni pri perfido de Francio; sed se Francio estis nia aliancano, tia akuzo ne povas esti farita. »
— Noticoj de la registaro de Britio. La 10-a de januaro 1922.
 
« [pri la Sueza krizo] Hodiaŭ en la mondo estas nur du grandaj potencojUsono kaj Sovetunio… ultimato starigis Brition kaj Francion je iliaj lokoj kiel ŝtatoj ne grandaj, nek fortaj. »
— Anŭar al-Sadat [la 19-an de novembro 1956]
 
« Francio kaj Britio neniam estos potencoj kompareblaj kun Usono kaj Sovetunio. Ankaŭ Germanio ne estos. Por ili restas unusola vojo ludi certan rolon en la mondo — unuiĝi por ke aperu la unueca Eŭropo. Britio ankoraŭ ne maturiĝis por tio, sed la historio de la Suezo helpos fortikigi ĝian spiriton. Ni ne povas perdi tempon: Eŭropo iĝos via regajno. »
— Konrad Adenauer al Christian Pineau, la 6-an de novembro 1956
 
« Mi petegas vin, ne petu min lasi la usonajn trupojn en Francio. Mi simple ne povas tion fari! Mi devos revenigi ilin hejmen. Kiel mi proponis antaŭe, mi kondamnas kaj kontraŭas aŭspiciadon de Belgio, Francio kaj Italio. Vi efektive devas memstare eduki kaj puni proprajn idojn. Konsiderante la fakton ke estonte ili povos iĝi via apogo, vi almenaŭ devas pagi ilian edukadon nun! »
— Franklin D. Roosevelt, en letero al Winston Churchill [la 29-an de februaro 1944]

Vidu ankaŭ

redakti