Ideologio estas sistemo, traktanta la devenon kaj formiĝon de la ideoj, aparta konceptado de la mondo, karakterizanta difinitan individuon aŭ klason, tutaĵo de la ideoj, formantaj la bazon de difinita ekonomia aŭ politika sistemo.
«Utopioj por la socio estas la samo kiel destino por la popolo. Kaj ideologioj estas flanka produkto, kvazaŭ plej simpla esprimo de la mesiaj aŭ utopiaj streboj. »
«Iuj dirus, ke estas tro idealisme kredi je socio bazita sur toleremo kaj sankteco de la homa vivo, kie limoj, naciecoj kaj ideologioj gravegas. Al tiuj, kiujn mi diras, tio ne estas idealismo, sed pli ĝuste realismo, ĉar historio instruis al ni, ke milito malofte solvas niajn diferencojn. Forto ne resanigas malnovajn vundojn; ĝi malfermas novajn.»
« La fakto, ke politikaj ideologioj estas percepteblaj realaĵoj ne estas pruvo de ilia esence necesa karaktero. La bubona pesto estis eksterordinare potenca socia realaĵo, sed neniu estus konsiderinta ĝin kiel esence necesa. »
« En ĉiuj tempojBritio traktis siajn reprezentajn instituciojn kiel unikajn. Ĝia politiko sur la kontinento ĉiam estis pravigata per la brita nacia intereso, ne per ideologio. »
« Kaj tamen malflekseco de Stalin koncernis nur komunisman ideologion. Lia komunista konvinkiteco donis al li eblecon esti ekstreme fleksa je taktiko. »
« [pozicio de Usono rilate Sovetunion] Ĝis Sovetunio estis konservanta sian ideologion, intertraktoj estis konsiderataj sensencaj. Post ŝanĝo de kurso solvo estus atingita aŭtomate. »
« En la mondo post la fino de la Malvarma milito mankas dominanta ideologia defio aŭ, nuntempe, unu geostrategia kontraŭstaro. Preskaŭ ĉiu situacio estas speciala kazo. »