Potsdama konferenco

Potsdama konferenco estas la renkontiĝo inter la ŝtatestroj de Usono, Britio kaj Sovetunio, okazinta en 1945 en Potsdamo, dum kiu ili desegnis la mondordon starigotan post la Dua mondmilito.

Potsdama konferenco
Potsdama konferenco
Potsdama konferenco
Aliaj projektoj
Potsdama konferenco en Vikipedio
Potsdama konferenco en Komunejo
Potsdama konferenco en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Henry Kissinger redakti

 
« Kiam iu usona generalo dum la Potsdama konferenco, dezirante flati al Stalin, rimarkigis kiom ĝoje evidente estas vidi la rusajn trupojn en Berlino, tiu sarkasme respondis: “Caro Aleksandro la 1-a marŝis ĝis Parizo”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Revo de Franklin D. Roosevelt pri “kvar policanoj” malaperis dum la Potsdama konferenco, daŭrinta de la 17-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 1945. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En tiu momento Harry S. Truman forkondukis Stalinon flanken kaj informis lin pri ekzistado de atombombo en Usono. Stalin certe jam sciis pri tio de siaj sovetiaj spionoj; fakte li eksciis pri ĝi delonge antaŭ ol Truman mem. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Winston Churchill ĉiam parolas kaj Stalin simple gruntas, sed almenaŭ oni scias kion li deziras diri. »
— Harry S. Truman, al sia patrino post la Potsdama konferenco [1945]

Vidu ankaŭ redakti