Donaco
Aliaj projektoj
Donaco en Vikipedio
Donaco en Komuneja kategorio
Donaco en Vikivortaro

Donaco estas transdono senkompensa de mono aŭ varo. Figure temas pri io, kio feliĉigas la ricevanton, favoro, bona agado aŭ pardono.

Citaĵoj

redakti
 
« Ne gravas, kiom ni faras, sed kiom ame ni faras. Ne gravas, kiom ni donacas, sed kiom ame ni donacas. »
— Patrino Teresa
 
« Ĉia dono estas bono»
 
« Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras. »
 
« Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas. »
 
« Donacetoj subtenas amikecon»
 
« Donaco nesincera estas donaco infera»
 
« Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu»

Zamenhofa proverbaro

redakti
 
« Donado de almozoj neniam malriĉigas. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Ju pli da donoj, des pli da amikoj»
— Zamenhofa proverbaro
 
« Pli feliĉa estas donanto ol prenanto»
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ

redakti