Aventuro (el la latina: adventura, evento) estas neatendita kaj riska neordinara okazaĵo.

Aventuro
Aventuro
Aventuro
Aliaj projektoj
Aventuro en Vikipedio
Aventuro en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti
 
« Ami vin mem estas la komenco de aventuro, kiu daŭras tutan vivon. »
— Oscar Wilde
 
« La aventuro eble estas freneza, sed la aventuristo, por efektivigi ĝin, devas esti prudenta»
— Gilbert Keith Chesterton
 
« Estas nenio pli delikata ol atendi aventuron, kaj nenio tiel serena kiel vivi ĝin. »
— Leon Uris
 
« Por ke la plej bagatela evento fariĝu aventuro, necesas kaj sufiĉas rakonti ĝin. »
— Sartre
 
« Por bone organizita menso, morto estas nur la sekva granda aventuro. »
— J. K. Rowling
 
« Mia kara, la vivo malofte donas al ni tion, kion ni volas en la momento, kiun ni konsideras taŭga. Aventuroj okazas, sed ne akurate. »
— E. M. Forster
 
« Ekipita de siaj kvin sencoj, viro esploras la universon ĉirkaŭ si kaj nomas la aventuron Scienco»
— Edwin Hubble
 
« La potencialo por aventuro faras vivon vivinda. »
— Vicki Garside