Moralo

diferencigo de intencoj, decidoj kaj agoj inter tiuj taŭgaj kaj nepropraj
(Alidirektita el Moraleco)

Moralo estas aro de la reguloj, kiuj validas interne de difinita socio, societo, klaso aŭ partio, kaj laŭ kiuj la normala ano de tiuj homgrupoj distingas inter la bono kaj la malbono.

Moralo
Moralo
Moralo
Aliaj projektoj
Moralo en Vikipedio
Moralo en Komuneja kategorio
Moralo en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti
 
« La potenco akceptas moralon, diktatan de la socio, kaj juĝi la potencon de pozicioj de moralo de aliaj tempo kaj socio estas tute sensence — tiam ni kondamnos ĉiujn kaj ĉion sendistinge, kaj Cezaro estos faŝisto, kaj Washingtoneseparisto, kaj Lincoln — instiganto de milito, kaj Churchillrasisto» « Власть принимает мораль, диктуемую обществом, и судить власть с позиций морали другого времени и социума вообще бессмысленно — тогда мы осудим всех и вся без разбору, и Цезарь будет фашистом, и Вашингтон — сепаратистом, и Линкольн — поджигателем войны, и Черчилль – расистом. »
— Andrej Movĉan, Naskiĝtago de Gorbaĉov [la 6-a de marto 2016]
 
« Tiuj, kiuj pasigis tutan vivon en lukto kontraŭ “mensoga kaj erariga reklamo”, estas por reklamistoj sama donaco kiel abstinentuloj por bierfaristoj, kaj oralaj cenzoroj por libroj kaj filmoj. La protestantoj estas plej bonaj spektantoj kaj akcelantoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Nun Usono subfosas siajn ŝancojn por morala gvidanteco, postulante de aliaj tion, kion ĝi mem rifuzas. Kiam iuj reguloj estas ekonomie malprofitaj aŭ politike malkomfortaj al Usono, ĝi ofte rompas ilin. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Du aferoj konstante mirigas min kaj plenigas nin per admiro: La stelplena ĉielo super mi kaj la morala leĝo en mi. » « Der bestirnte Himmel über mir, und das moralische Gesetz in mir (ger.) »
— Immanuel KANT
 
« Simile al multe aliuloj, kiujn mi konas, tiu viro estis timema, teruriĝanta pri doloro je si mem, kaj turmentema al pli senfortaj estuloj. »
— Henry Williamson, angla verkisto, The book of the village
 
« En ŝiaj okuloj bonkoreco konsistigis supron de ĉiaj perfektecoj, la cetero ne pezis; ĉar ekzistas multe da ŝlosiloj por malfermi homajn korojn, ĉiuj malsamaj. Tiel por konkeri Kit-on, sufiĉis esti leĝera, brilsprita kaj gaja, vidi la amuzan flankon de vivo ; por Govind, endis diri “mi apartenas je mia patrujo – ĝi estas mia patro kaj mia patrino”, ekde tiam, li estis via sklavo; por Premala, bonkoreco estis la ununura respondo, nenion pli ŝi postulis. »
— Kamala MARKANDAYA, barata romanistino en la angla lingvo.
 
« Kiel eble pleje ne allasu vin al la suspektado ! Estas suspektoj, kiuj estas plenformaj pekoj. »
— La Nobla Korano 49, 12
 
« De tiu amo aŭ kompato al si mem, de tiu ega malespero pri ĉeso esti post via morto, vi venas je sentis saman kompaton, tio estas sama amo al viaj samuloj kaj fratuloj en samecparenceco. »
— Miguel de UNAMUNO
 
« Sola esper’ por ĉiu el ni, ne esti traktata kiel bruton de siaj similuloj, estas, ke ĉiuj siaj simululoj, kaj li kiel unua, agnoskas sin kiel suferivaj estuloj, kaj flegas en siaj plej internaj mensoj tiun kapablon je la kompato, kiu en stato natura anstataŭas leĝaron, etikon kaj virton, kaj sen praktiko de kiu, tion kompreni ni komencas, en stato socia ne povas esti leĝaro, etiko nek virto. Malproksima de prezento al homo nostalgiecan azilon, identiĝo al ĉiuj vivformoj, komencante per plej la humilaj, proponas al l’nuna homaro la fundamento de ĉia saĝo. »
— Claude LEVI-STRAUSS, Kontribuo al «Rousseau», opa verkaĵo, 1962
 
« Tiuj kiuj estas facile ŝokitaj...devus esti ŝokitaj pli ofte. »
— Mae West
 
« Konvencio ne estas moralo. Fariseismo ne estas religio. Ataki la unuajn ne signifas neniigi la duajn. » « Conventionality is not morality. Self-righteousness is not religion. To attack the first is not to assail the last. »
— Charlotte Brontë, Jane Eyre 1847
 
« Futuristoj kaj komuna prudento konsentas, ke granda ŝanĝo, tutmonde, en vivmaniero kaj moralaj gvidlinioj baldaŭ fariĝos absoluta neceso. » « (angle) Futurists and common sense concur that a substantial change, worldwide, in life style and moral guidelines will soon become an absolute necessity. »
— Roger Wolcott Sperry
 
« Mi estas libera, negravas kiom ajn reguloj ĉirkaŭas min. Se mi trovas ilin tolereblaj, mi toleras ilin; se mi trovas ilin tro abomenaj, mi rompas ilin. Mi estas libera, ĉar mi scias, ke nur mi estas morale respondeca pri ĉio, kion mi faras. » « (angle) I am free, no matter what rules surround me. If I find them tolerable, I tolerate them; if I find them too obnoxious, I break them. I am free because I know that I alone am morally responsible for everything I do. »
— Robert A. HeinleinThe Moon Is a Harsh Mistress
 
« Opinioj ŝanĝiĝas, moroj ŝanĝiĝas, kredoj leviĝas kaj malleviĝas, sed la moralaj leĝoj estas skribitaj sur la tabuloj de la eterneco.[1] » « (angle) Opinions alter, manners change, creeds rise and fall, but the moral laws are written on the tablets of eternity. »
— James Anthony Froude
 
« Vereco estas la koro de moralo. » « (angle) Veracity is the heart of morality. »
— Thomas Henry Huxley
 
« Dum ĉiuj brutalaj fortoj kolizias kun si mem, ĉiuj moralaj fortoj faras potencan harmonion kune. »
— Henri Barbusse

While all brutal forces clash with themselves, all moral forces make mighty harmony together.

 
« La morto de dogmo estas la naskiĝo de moralo. »
— Immanuel Kant
 
« La komputilo kaj ĝiaj informoj ne povas respondi iujn el la fundamentaj demandoj, kiujn ni devas pritrakti, por fari nian vivon pli signifa kaj homa. La komputilo ne povas provizi organizan moralan kadron. Ĝi ne povas diri al ni, kiajn demandojn indas fari. Ĝi ne povas provizi rimedon por kompreni kial ni estas ĉi tie aŭ kial ni batalas unu kontraŭ la alia aŭ kial dececo eskapas nin tiel ofte, precipe kiam ni plej bezonas ĝin. La komputilo estas... grandioza ludilo, kiu distras nin de alfrontado de tio, kion ni plej devas alfronti - spirita malpleno, scio pri ni mem, uzeblaj konceptoj pri la pasinteco kaj estonteco. » « (angle) The computer and its information cannot answer any of the fundamental questions we need to address to make our lives more meaningful and humane. The computer cannot provide an organizing moral framework. It cannot tell us what questions are worth asking. It cannot provide a means of understanding why we are here or why we fight each other or why decency eludes us so often, especially when we need it the most. The computer is... a magnificent toy that distracts us from facing what we most need to confront — spiritual emptiness, knowledge of ourselves, usable conceptions of the past and future. »
— Neil Postman
 
« Oni povas komenci de la perspektivo de religia naturisto aŭ de la perspektivo de la mondaj religioj kaj alveni al la sama loko: morala imperativo, ke tiu ĉi Tero kaj ĝiaj estaĵoj estu respektataj kaj amataj» « (angle) One can start from the perspective of a religious naturalist or from the perspective of the world religions and arrive at the same place: a moral imperative that this Earth and its creatures be respected and cherished. »
— Ursula Goodenough
 
« Mi miskomprenas la usonan popolon, se ili favoras la malamindan doktrinon, ke ne ekzistas internacia moralo; ke ekzistas unu leĝo por forta nacio kaj alia por malforta, kaj ke eĉ per malrespekto forta potenco senpune povas elrabi malfortulon de sia teritorio. » « (angle) I mistake the American people if they favor the odious doctrine that there is no such thing as international morality; that there is one law for a strong nation and another for a weak one, and that even by indirection a strong power may with impunity despoil a weak one of its territory. »
— Grover Cleveland
 
« Kio estas bela estas morala, tio estas ĉio. »
— Gustave Flaubert
 
« Estas malĝuste atendi rekompencon pro viaj luktoj. La rekompenco estas la ago de lukto mem, ne tio, kion vi gajnas. Kvankam vi ne povas atendi venki la absurdaĵon de la mondo, vi devas fari tiun provon. Tio estas moralo, tio estas religio. Tio estas arto. Tio estas vivo» « (angle) It is wrong to expect a reward for your struggles. The reward is the act of struggle itself, not what you win. Even though you can't expect to defeat the absurdity of the world, you must make that attempt. That's morality, that's religion. That's art. That's life. »
— Phil Ochs
 
« Justeco havas nenion komunan kun venkantaj nacioj kaj venkitaj nacioj, sed devas esti morala normo, al kiu ĉiuj mondaj popoloj povas konsenti. Serĉi tion ĉi kaj atingi ĝin - tio estas vera civilizacio»
— Hideki Tojo
 
« Ĉio havas moralon, se nur vi povas trovi ĝin. » « (angle) Everything's got a moral, if only you can find it. »
— Lewis Carroll, La aventuroj de Alicio en Mirlando
 
« Neniu morala sistemo povas ripozi nur sur aŭtoritato. » « No moral system can rest solely on authority. »
— Alfred Jules Ayer

Jean Baudrillard

redakti
 
« La morala konscio pensas tiel: ĉar ni estas la Bono, do trafi nin povas nur la Malbono»
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
 
« Ĉio kio postulas de ni kapitalo estas akcepti ĝin kiel ion racian lukti kontraŭ ĝi je la nomo de racieco, akcepti ĝin kiel ion moralan lukti kontraŭ ĝi je la nomo de moraleco. Efektive tio estas la sama afero kaj ĉion oni povas rigardi alimaniere: pli frue oni klopodis kaŝi skandalon nun oni klopodas kaŝi ke skandalo ne ekzistas. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Cinikismo kaj senmoraleco de la makiavela politiko ligiĝas ne al neskrupuleco en la elekto de la rimedoj, pri kio insistas ĝia ekstreme kruda interpreto: necesas serĉi ilin je libera traktado de la celoj. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« La politika scenejo ekde nun referencas al la fundamenta signato: popolo, volo de loĝantaro ktp. Ĉi-foje sur ĝin eliras jam ne puraj signoj, sed sencoj: de la politika ago oni postulas ke ĝi laŭeble plej bone bildigu starantan malantaŭ ĝi realon, ke ĝi estu travidebla, ke ĝi estu morala kaj respondecu al la sociala idealo de la ĝusta reprezentado. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« La sociala kreas tiun mankon de la riĉaĵo, kiu necesas por distingi bonon kaj malbonon, kiun bezonas ĉiu moralo… »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Ekde la 18-a jarcento la politika scenejo moraliĝas kaj iĝas serioza… Tio estas fino de la estetiko, komenco de la etiko en la politiko… »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« Ne moralo kaj pozitiva sistemo de sociaj valoroj progresigas la socion, sed ĝiaj senmoraleco kaj malvirteco»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« La socia moralo, kolektiva respondeco, progreso, raciigo de la sociaj rilatoj – absurdaĵo! Kia grupo iam ajn revis pri tio? »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« Ĉio ĉi okazas ĉar la Aliulo, same kiel la Malbono, estas neimagebla… Malakcepto, estigata de plena identigo kun si mem surbaze de moralaj valoroj kaj teknika povo. Tio estas Usono, kiu opinias ke ekzistas nur Usono kaj je manko de aliaj fiksrigardas sin mem kun ĉiam pli freneza kompato»
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]

Erich Fromm

redakti

Fuĝo for de libereco [1941]

redakti
 
« Fine de la mezepoko la vivo saturiĝis je la sento de maltrankvilo. Aperis nuntempa nocio de tempo, minutoj akiris valoronLaboro ĉiam pli transformiĝis je la plej altan valoron. Evoluis nova rilato al la laboro — tiom postulema, ke en la meza klaso estiĝis indigno pri ekonomia neefikeco de ekleziaj institucioj. Almozantaj monaĥaj ordenoj estigis indignon: se ili estas neproduktivaj — ili estas malmoralaj. Produktiveco akiris rolon de unu el plej altaj moralaj valoroj. Samtempe strebo al riĉeco kaj materia sukceso iĝis totala pasio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« En protestantismo trovis sian esprimon sentoj de propra mizereco kaj indigno; protestantismo detruis kredon je senkondiĉa amo de dio; ĝi instruis al la homo malestimon kaj malfidon al si mem kaj al la aliaj; ĝi transformis la homon el celo je rimedo; ĝi kapitulacis antaŭ laika potenco, rezigninte je ideo ke la ekzistanta potenco ne devas kontraŭi moralajn normojn kaj pravigante ajnan potencon per la fakto mem de ĝia ekzistado. Do protestantismo rezignis je la bazaj elementoj de la judo-kristana tradicio. Ĝiaj doktrinoj bildigis la homon, dion kaj la mondon tiel, ke novaj sentoj de senhelpeco kaj mizereco ŝajnis naturaj, estiĝis impreso kvazaŭ tiuj ĉi sentoj devenas de neŝanĝeblaj ecoj de la homo, kvazaŭ li devas sperti tiujn sentojn. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955]

redakti
 
« Dum la judo-kristana tradicio substrekis moralan aspekton de la patriarka etoso, la helena pensado atingis sian pintan krean esprimon, evoluigante ĝian intelektan flankon. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Kiom ajn malsaĝa kaj senmorala estu la ago, la homon regas nerezistebla strebo raciigi ĝin, tio estas pruvi al si mem kaj al la aliaj, ke liaj agoj estas diktitaj de la saĝo, racio aŭ almenaŭ de komuna moralo. Agi malsaĝe ne tiom malfacilas, sed la homo praktike ne povas ne doni al siaj agoj ŝajnigan aspekton de la racia motivado. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ni vivas inter la ciferoj kaj abstrakciaĵoj. Se ekzistas nenio konkreta, do ekzistas nenio reala. Ĉio iĝis ebla same praktike kaj morale. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La konscienco laŭ sia naturo havas nekonformisman karakteron; ĝi devas esti kapabla diri “ne”, kiam ĉiuj aliaj diras “jes” kaj por diri tiun “ne” ĝi devas esti certa ja praveco de opinio, sur kiu ĝi baziĝas. En tiu grado en kiu homo konformiĝas, li ne kapablas aŭdi la voĉon de sia konscienco kaj eĉ malpli povas sekvi ĝin. La konscienco ekzistas nur tiam, kiam homo sentas sin homo, ne aĵo, nek varo. Por la aĵoj, interŝanĝataj en merkato, estas alia kvazaŭmorala kodekso — la kodekso de honesteco. La afero konsistas en tio, ĉu la interŝanĝo okazas laŭ justaj prezoj, sen maĥinacioj kaj premo, rompantaj honestecon de la kontrakto. Tiu honesteco — nek bonkora kaj nek malica — estas morala principo de la merkato, kaj ankaŭ morala principo, reganta la vivon de la persono kun la merkata orientiĝo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La manko de objektiveco rilate al fremdaj nacioj estas fifam-konata. De unu tago al la alia oni ŝajnigas ke alia nacio estas tute malmorala kaj diabla, dum nia propra nacio reprezentas ĉion bonan kaj noblan. Oni juĝas ĉiun agon de la malamiko per unu mezurilo, kaj la propran agon per alia. Eĉ bonaj agoj de la malamiko oni konsideras kiel indikilo de aparta diableco, celante trompi nin, dum niaj malbonaj agoj estas necesaj kaj pravigitaj per niaj noblaj celoj. (La Arto de Amo 1956) »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Carl Gustav Jung

redakti
 
« Ju pli fortas kolektiva normigado de la homo, des pli grandas lia individua malmoraleco. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj

Henry Kissinger

redakti
 
« [pri Otto von Bismarck kaj Benjamin Disraeli] Ambaŭ ili iĝis subtenantoj de Realpolitik kaj ne toleris tion, kion ili nomis morala ĵargono. » « [about Otto von Bismark and Benjamin Disraeli] Both subscribed to Realpolitik and hated what they considered moralistic cant. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Gladstone komencis la vojon, kiun poste sekvis Wilson, deklarinte ke ne povas esti diferenco inter moralo de konduto de aparta individuo kaj moralo de la ŝtato» « Gladstone blazed a trail which Wilson later followed when he claimed that there could be no distinction between the morality of the individual and the morality of the state. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Aserto pri morala identeco de la usonaj kaj sovetiaj agoj iĝis karaktera trajto de radikala kritiko dum la tuta periodo de la Malvarma milito» « Postulating the moral equivalence of American and Soviet actions became a characteristic of the radical critique throghout the Cold War. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Malvarma milito] Turmentante sin per tradicia strebo al morala perfekteco, Usono finis lukton kiun ĝi kondukis dum vivodaŭro de pli ol unu generacio, elĉerpita pro streĉiĝo kaj kontraŭdiroj, sed atinginta preskaŭ ĉion kion ĝi celis. » « [about the Cold War] Tormenting itself in its traditional quest for moral perfection, America would emerge, after more than a generation of struggle, lacerated by its exertions and controversies, yet having achieved almost everything it had set out to do. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Nova ŝtata sekretario de Eisenhower, John Foster Dulles traktis konflikton OrientoOkcidento kiel moralan problemon kaj strebis eviti intertraktojn pri preskaŭ ĉiuj aferoj ĝis okazos radikala transformiĝo de la sovetia sistemo… » « Eisenhower's new Secretary of State, John Foster Dulles, perceived the East-West conflict as a moral issue and sought to avoid negotiations on almost any subject until a basic transformation of the Soviet system[...] »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Britoj neniam kundividis usonan vidpunkton pri la homo kiel perfekta kreaĵo kaj tute ne emis propagandi moralajn principojn. De sia filozofia vidpunkto britaj gvidantoj plejparte sekvis opiniojn de Thomas Hobbes. Atendante de la homo plejan malbonon ili malofte estis elreviĝintaj. En ekstera politiko Britio ĉiam emis al apliko de oportuna por si mem formo de morala egoismo: kio estas bona por Britio, tio estis konsiderata ankaŭ bona por la tuta mondo» « The British have never shared the American view of the perfectibility of man, and have not been given to proclaiming moral absolutes. In terms of their philosophy, British leaders have generally been Hobessian. Expecting the worst from man, they rarely find themselves disappointed. In foreign policy, Great Britain has always tended to practice a convenient form of of ethical egoism: what was good for Great Britain was considered good for the rest of the world as well. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

José Ortega y Gasset

redakti
 
« Komunismo estas tre stranga moralo, sed tio estas moralo. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Eŭropo perdis sian moralon. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Estas naive riproĉi nuntempan homon pri malmoraleco. Tio ne nur ne ofendos, sed eĉ flatos. Malmoraleco hodiaŭ iĝis populara varo kaj iu ajn fanfaronas per ĝi. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Esti maldekstrulo, same kiel esti dekstrulo estas unu el sennombraj homaj vojoj esti stulta; kaj tiu kaj alia finfine estas specoj de unuflanka morala paralizo… politika eksperimentado finis mortan nodon kaj hodiaŭ ni observas kiel dekstruloj atutas per revolucio kaj maldekstruloj — per tiranio»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Wilhelm Reich

redakti
 
« [pri averaĝa homo] Moralon li konsideras peza ŝarĝo kaj instinkton kiel grandegan danĝeron. Edukita kaj ligita de aŭtoritato, homo ne scias pri ekzistado de natura leĝo de sinreguligado. Li ne fidas al si. Li timas sian seksecon, ĉar li ne lernis naturan rilaton al ĝi. Do li rifuzas preni sur sin respondecon pri siaj agoj kaj decidoj kaj postulas ke oni gvidu lin. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Mallonge dirite, tasko de la moralo estas formi obeemajn personecojn, kiuj malgraŭ mizero kaj humiligo devos kongrui al la postuloj de la aŭtoritata ordo. Do la familio estas la eta modelo de la aŭtoritata ŝtato, en kiu infano devas lerni adaptiĝi al la sociaj kondiĉoj. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Disfalo de la moralaj normoj kaj valoroj en la seksa sfero unue manifestiĝas forme de seksa protesto; sed en la unua etapo la seksa protesto konservas patologian karakteron kaj pro tio adepto de seksa energetiko sufiĉe prave sin detenas de tia protesto. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Thomas Szasz

redakti
 
« Dum modiĝintaj ĉe ni kulturaj militoj ni donis al la virinoj kaj seksaj minoritatoj moralan superecon de “viktimoj”, samtempe malaltigante la fumantojn kaj aliajn homojn, kies vivmaniero estis haste deklarita malvirta, ĝis morala neniaĵo de “konsumantaj por sia malbono” (iam en pasinteco tiun ĉi niĉon estis okupantaj masturbantoj). »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« …ni sisteme trompas nin mem, konsiderante oftan ŝanĝon de la modo pri pekokaproj kiel sciencan kaj moralan progreson, kion konfirmas ankaŭ la nuntempa politiko kaj psikiatrio»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« Nome maniero en kiu nacio uzas sian suverenan rajton difini, kiu eniros nombron de ĝiaj anoj, plej bone montras moralan kaj politikan karakteron de tiu nacio. Ekzemple kiam estis fondita Usona Respubliko, la nacio sin detenis je donado de sia civitaneco al ĝiaj nigrohaŭtaj kaj rughaŭtaj loĝantoj kaj akceptis kiel la usonanojn la unuajn en 1865 kaj la duajn — nur en 1924. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« Dum jarcentoj homo konsideris la malsanon kiel pekon kaj klopodis liberiĝi de malsano, zorgante pri sia morala konduto. Hodiaŭ li konsideras la pekon kiel malsanon kaj klopodas liberiĝi de malbono, zorgante pri sia sano»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« Motivoj de la homa kaj besta oferoj estas la samaj. Homoj, kiuj praktikas tion, montras la saman malkapablon aŭ maldeziron toleri ekzistadon de morala respondeco pri sia konduto. Do psikologia signifo de transiro de la homaj oferoj al tiuj bestaj estas kutime supertaksata. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« Mi eĉ opinias ke en rifuzo de la pekokapra principo konsistas la plej granda morala defio direktita al la nuntempa homo. De ĝia solvo povas dependi la sorto de nia specio. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Morteza Mirbaghian

redakti
 
« Homo multe parolas pri moralo, tamen agas kiel besto en ĝangalo. »
— Morteza Mirbaghian
 
« Se vere ekzistus alta moralo, la mondo ne estus kiel ĝangalo. »
— Morteza MIRBAGHIAN
 
« Homo estas la nura animalo, kiu murdas je l' nomo de moralo. »
— Morteza Mirbaghian

Oscar Wilde

redakti
 
« Ne ekzistas morala libro aŭ malmorala libro. Libroj estas aŭ bone skribitaj, aŭ malbone skribitaj. Tio estas ĉio. » « There is no such thing as a moral or an immoral book. Books are well written, or badly written. That is all. »
— Oscar Wilde, The Picture of Dorian Gray -Preface
 
« Moderna moralo konsistas en la akcepto de la normoj de nia epoko. Mi konsideras ke la akcepto de la normoj de nia epoko fare de homo kultivita estas la plej kruda formo de malmoraleco. » « Modern morality consists in accepting the standard of one’s age. I consider that for any man of culture to accept the standard of his age is a form of the grossest immorality. »
— Oscar Wilde, The Picture of Dorian Grey p. 78
 
« ...se la socio ne postulas esencan bonecon, ĝi ja postulas ke oni prezentu moralecon antaŭ la publiko,kaj antaŭ ĉio, ke oni evitu skandalojn» « ...if Society does not ask you to be intrinsically good, it asks you to make a goodly show of morality, and, above all, to avoid scandals. »
— Oscar WildeTelenio Ĉapitro 9

Vidu ankaŭ

redakti
  1. Ofte kreditita al Lordo Acton, kiu citis Froude en adreso "The Study Of History" (11-a de junio 1895)