Ĉeĥoslovakio

eksa ŝtato en Eŭropo (1918–1992); nun la du ŝtatoj de Ĉeĥio kaj Slovakio

Ĉeĥoslovakio estis lando, kiu ekzistis en 1920–1939 en Eŭropo.

Ĉeĥoslovakio
Ĉeĥoslovakio
Ĉeĥoslovakio
Aliaj projektoj
Ĉeĥoslovakio en Vikipedio
Ĉeĥoslovakio en Komunejo
Ĉeĥoslovakio en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

Henry Kissinger redakti

 
« En 1937, unu jaron post remilitiĝo de la Rejna regiono, lordo Edward Frederick Lindley Wood, estante tiutempe lordo-prezidanto de la Privata Konsilio, iĝis simbolo de morala retiriĝo de la demokratioj, vizitinte domon de Hitlero sur monto en Berchtesgaden, li laŭdis la nazian Germanion kiel “fundamenton de Eŭropo kontraŭ bolŝevismo” kaj listigis aferojn rilate kiujn “eventualaj ŝanĝoj povus okazi kun tempopaso”. Konkrete estis menciitaj Danzig, Aŭstrio kaj Ĉeĥoslovakio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri renkontiĝo de britaj kaj francaj ŝtatestroj en Londono en novembro 1937] Ĉeĥoslovakio estis kondamnita ne en Munkeno, sed en Londono, unu jaron pli frue. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Ĉeĥoslovakio antaŭ la germana invado] El 15 milionoj de ĝia loĝantaro preskaŭ triono estis nek ĉeĥoj, nek slovakoj kaj slovaka fideleco al tiu ĉi ŝtato estis sufiĉe malforta. En konsiston de la nova ŝtato eniris tri kaj duono milionoj da germanoj, preskaŭ miliono da hungaroj kaj ĉirkaŭ duonmiliono da poloj. La situacio malboniĝis pro tio ke tiuj ĉi malplimultoj loĝis en teritorioj, najbaraj al iliaj etnaj patrujoj, kio faris iliajn postulojn pri unuiĝo kun siaj patrujoj eĉ pli gravaj kadre de la domininta versajla principo de memdetermino»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Ĉeĥoslovakio antaŭ la germana invado] Ĉeĥoslovakio politike kaj ekonomie estis la plej progresinta el ĉiuj ŝtatoj – sukcedintoj [de la Aŭstrio-Hungara imperio]. Ĝi estis vere demokratia lando kaj vivnivelo estis komparebla kun vivnivelo en Svislando. Ĝi havis grandan armeon kaj plejparto de ĝiaj bonegaj militteknikaĵoj estis dezajnita kaj produktita en Ĉeĥoslovakio; ĝi estis ligita per militaj unioj kun Francio kaj Sovetunio. Do de vidpunkto de tradicia diplomatio estus malfacile lasi Ĉeĥoslovakion sen helpo; de vidpunkto de la principo de memdetermino estus same malfacile defendi ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Francio sin devigis defendi Ĉeĥoslovakion, same kiel Sovetunio, kvankam sovetia helpo estis kondiĉigita per tio ke unue devas veni helpo de Francio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Detruo de Ĉeĥoslovakio havis neniun geopolitikan sencon; ĝi montris ke Hitlero forlasis kadron de racia kalkulado kaj celas militon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …kadre de principoj de la Versajlo okupado de Ĉeĥoslovakio estis limo, ĉar ĝi montris ke Hitlero strebis al dominado en Eŭropo, nek al memdetermino aŭ egalaj rajtoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri okupado de Ĉeĥoslovakio fare de Germanio] Ekde tiu ĉi momento Britio komencis rezisti al Hitlero ne por sekvi historiajn teoriojn pri povekvilibro, sed simple pro tio ke Hitlero ne plu estis fidinda»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Post la okupado de Ĉeĥoslovakio fare de Germanio, la brita publika opinio ne plu deziris toleri iujn ajn cedojn; ekde tiu momento komenco de la Dua mondmilito estis nur afero de la tempo, ĝis Hitlero restus trankvila, kio evidentiĝis psikologie malebla por li. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Senpera instigo al la kreado de la [Nordatlantika] alianco estis komunista ŝtatrenverso en Ĉeĥoslovakio en februaro 1948. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« [pri milita unio de Francio kaj Ĉeĥoslovakio] …tiu ĉi traktato devigas Francion en tiu kazo, se Ĉeĥoslovakio iĝos viktimo de agreso. Se okazos ribelo de germana loĝantaro kaj ĝi estos subtenita de armita interveno fare de Germanio, do la traktato devigas Francion nur en tiu grado, kiu estos difinita depende de seriozeco de la faktoj»
— Yvon Delbos, al Joseph Chamberlain [Novembro 1937]

Vidu ankaŭ redakti