Nikita Ĥruŝĉov

inter 1953 kaj 1964 ŝtatestro de Sovetunio

Nikita Ĥruŝĉov (1894-1971) estis la sovetia politikistoj kaj ŝtatestro en 1953-1964.

Nikita Ĥruŝĉov
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti
 
« En Rusio ĉio, kion vi bezonas por akiri domon, estas naskiĝi en Sovetunio. Vi rajtas loĝi. En Usono, se vi ne havas dolaron, vi rajtas elekti inter dormi en domo aŭ sur la trotuaro. Tamen vi diras, ke ni estas la sklavoj de komunismo»
— Nikita Ĥruŝĉov
 
« Mi renkontis multajn homojn dum mia politika kariero, sed neniu faris tiel apartan impreson al mi. Kredantoj ofte parolas pri la Apostoloj. Nu, per sia vivmaniero kaj lia influo al siaj kunuloj, Ho Chi Minh estis ĝuste komparebla al ĉi tiuj "sanktaj apostoloj". »
— Nikita Ĥruŝĉov
 
« [pri la Berlina krizo] Krude dirite, sur la piedo de Usono en Eŭropo haveblis doloriga kalo, sur kiun ni ĉiam povis surpaŝi depende de niaj bezonoj kaj premi: ligo de okcidentaj potencoj, niaj eksaj aliancanoj, tra teritorio de GDR kun Okcidenta Berlino»
— Nikita Ĥruŝĉov, Rememoroj [1970-1974]
 
« [dum la Sueza krizo] Ne forgesu ke se komenciĝos milito, ni per ĉiuj fortoj subtenos Egiption. Se al mi venus mia filo kaj dirus ke li deziras batali en Egiptio kiel volontulo, mi mem aprobus lian decidon»
— Nikita Ĥruŝĉov, al jugoslava ambasadoro

Pri la aŭtoro

redakti

Henry Kissinger

redakti
 
« Nikita Ĥruŝĉov estis antaŭulo de Miĥail Gorbaĉov tiusence ke li ekis procezon de la ŝanĝoj, kies sencon li ne komprenis kaj kies direkton li poste kondamnus. De tiu ĉi vidpunkto oni povus diri ke kolapso de komunismo komenciĝis de Ĥruŝĉov. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Nikita Ĥruŝĉov] Li havis kamparanan instinkton palpi nervajn interplektiĝojn ĉe landoj, kiujn lia ideologio difinis kiel imperiismaj. Nikita Ĥruŝĉov disblovis la proksimorientan krizon, starigis serion da ultimatoj pri Berlino, subtenis militojn pri nacia sendependiĝo kaj lokis misilojn en Kubo. Sed, obstakligante planojn de la Okcidento, Nikita Ĥruŝĉov atingis neniujn konstantajn profitojn por Sovetunio, ĉar li sciis krei krizojn, sed ne sciis kiel solvi ilin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La ŝtatestra renkontiĝo en Ĝenevo en 1955 iĝis deirpunkto de ĉiuj ĉi aventuroj. Laŭvoje el Ĝenevo hejmen, Nikita Ĥruŝĉov haltis en Orienta Berlino, kie li agnoskis suverenecon de la orientgermana komunista reĝimo. Tio estis la paŝo, kiun evitis Stalin. Por la resta periodo de la Malvarma milito afero de unuiĝo de Germanio malaperis el internacia agendo, ĉar Moskvo transigis ĝin al kompetenco de intertraktoj inter la du germanaj ŝtatoj. Kaj ĉar politika pezo de tiuj ĉi ŝtatoj estis nekomparebla kaj neniu el ili planis fari suicidon, la unuiĝo povis okazi nur kadre de politika kolapso de unu el ili. Do la Berlina krizo en 1958-1962 estis naskita de Ĝenevo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Sueza krizo] Sovetiaj minacoj enhavis enorman fanfaronadon, kiu finfine iĝis atributo de la Ĥruŝĉov-diplomatio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Berlina krizo] Nikita Ĥruŝĉov elektis lokon de atako ege majstre. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Berlina krizo] Malkapablo de Nikita Ĥruŝĉov insisti je postuloj, kiujn li mem starigis, savis la Nordatlantikan aliancon de eventuala plej granda krizo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri vojaĝo de Nikita Ĥruŝĉov al Usono] La sovetia reganto vojaĝadis tra Usono de la 15-a ĝis la 27-a de septembro 1959, kaŭzinte la saman socian eŭforion, kiun naskis antaŭ kvar jaroj la Ĝeneva ŝtatestra renkontiĝo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Berlina krizo] Sed kiam ŝajnis ke la Berlina afero trankviliĝas, la administracio de John F. Kennedy faris malsukcesan provon renversi Fidel Castro per albordiĝo en la Golfo de Porkoj kaj ĝia maldecidemo rilate Laoson evidente konvinkis Nikita Ĥruŝĉov ke Kennedy estis neserioza malamiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Berlina krizo] Mirindas ke ĝuste kiam sovetia sukceso ŝajnis neevitebla, Nikita Ĥruŝĉov ŝanĝis antaŭan kurson. Provante per unu ago fari trarompon kiun li ne sukcesis fari en la lastaj tri jaroj, Ĥruŝĉov lokis en Kubo sovetiajn mezdistancajn misilojn. Evidente Ĥruŝĉov esperis ke se li sukcesis je tiu aventuro, liaj pozicioj dum eventualaj intertraktoj pri Berlino estos dominantaj. Pro la sama kialo John F. Kennedy ne povis lasi sovetian strategian povon disvastiĝi en la okcidenta hemisfero. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Berlina krizo] La Okcidento estis bonŝanca ke Nikita Ĥruŝĉov supertaksis siajn eblecojn, ĉar la Nordatlantika alianco estis proksima al disfalo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Komuna rezulto de fiasko de iniciatoj de Nikita Ĥruŝĉov pri Berlino kaj Kubo konsistis en tio, ke Sovetunio neniam denove riskis rekte defii Usonon, escepte de mallonga periodo de la kurta militeksplodo en Proksima Oriento en 1973. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« S-ro Ĥruŝĉov havas tre saturitan aŭ kompletan imagon kaj aspektas en televida ekrano kiel komika karikaturo. En fototelegrafo kaj televido s-ro Ĥruŝĉov estas gaja komikulo, tute senarmiga persono. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« [pri Zbigniew Brzeziński Li malaprobis la ideon ke Usono devas fari ion ajn por fortigi sovetian ŝtatestron Nikita Ĥruŝĉov en lia kontraŭstaro al Mao kaj insistis ke Sovetunio restas la ĉefa minaco. Eĉ pli, cedoj al Ĥruŝĉov povus radikaligi Mao, kiu traktos ilin kiel signon de malforteco kaj maldecidemo de la okcidentaj gvidantoj. Ĥruŝĉov ja pro tiaj cedoj povus iĝi pli konfliktema kaj neprognozebla en lukto kontraŭ Mao. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]