Fiero
Fiero
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Fiero en Vikipedio
Commons-logo.svg Fiero en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Fiero en Vikivortaro

Fiero estas percepto de plena memkontento, altestimo de la propra personeco.

Citaĵo
« Efektive la abnegacio kaj sinhumiligo naskas fieron kaj orgojlon»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Fiero ne estas la malo de honto sed ĝia fonto. Vera humileco estas la sola kontraŭrimedo de honto. » « Pride is not the opposite of shame, but its source. True humility is the only antidote to shame. »
— Generalo Iroh, Avatar: The Last Airbender
Citaĵo
« Riĉeco estas frato de fiereco. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kontraŭ homo fiera Dio estas severa. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Al porko Dio kornojn ne donas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Nazo supren, vento antaŭen. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Fiera mieno--kapo malplena. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« En feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« De rigardo tro alta malsaniĝas okulo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas. »
— Zamenhofa proverbaro