« Argentino kaj Brazilo superis tion kio en iu momento ŝajne aŭguris komencon de nuklearmila konkuro. Ambaŭ landoj oficiale promesis ĉesigi iujn ajn strebojn al la kreado de nukleaj armiloj aŭ sistemoj de ilia sendado. Tiukampe ili aliĝis al Meksiko, kiu deklaris sian sindevigon rezigni je la kreado de nuklea potencialo jardekon pli frue. La aliaj landoj de Latinameriko sekvis la ekzemplon. »
« Dum plejparto de sia historio Argentino rigardis ne al la Nordo, sed al la Oriento, al Eŭropo. Posedante grandajn resursojn kaj talentan loĝantaron, ĝi antaŭ diktaturo de Perón estis la sesa laŭ pokapaj enspezoj en la mondo. En la okcidenta hemisfero ĝi estis substrekanta sian individuecon, disdegne traktante siajn nordajn najbarojn kaj indignante pro la dominanta rolo de Usono, cetere sen forlasi limojn de indulgema indiferenteco. Enpotenciĝo de Juan Domingo Perón finis la pretendojn de Argentino pri unikeco. »
« La rusia mondo iĝas ĉiam pli nigro-blanka, kaj prognozebla estonteco de Rusio — ĉiam pli “argentina”, kun foriranta malantaŭ horizonton vico de “grandaj gvidantoj”, venantaj al la potenco sur flugiloj de popola protesto kontraŭ korupto kaj nenion ŝanĝantaj krom familinomoj ĉe trogo kaj nombro de reprezaliitaj opoziciuloj. »
« Российский мир становится все более черно-белым, а просматриваемое будущее России — все более «аргентинским», с уходящей за горизонт чередой «великих лидеров», приходящих во власть на крыльях народного протеста против коррупции и ничего не меняющих, кроме фамилий у кормушки и количества репрессированных оппозиционеров. »
— Andrej Movĉan, Bone, sed primitive [la 27-a de marto 2017