Egoismo

Homa trajto; filozofio de memrigardaj instigoj aŭ konduto
Egoismo
Aliaj projektoj
Egoismo en Vikipedio
Egoismo en Komuneja kategorio
Egoismo en Vikivortaro

Egoismo estas ekskluziva memamo, kiu igas nin serĉi en la vivo nian propran plezuron aŭ profiton.

Citaĵoj

redakti
 
« La egoismo, kiel Stirner valoras ĝin, ne estas kontraŭaĵo de la amo nek kontraŭaĵo de pensado, nek malamiko de la dolĉa vivo de amo, nek malamiko de sindono, nek malamiko de intima koreco, sed ankaŭ ne estas malamiko de kritiko, nek malamiko de socialismo, nek, mallonge, malamiko de iu ajn efektiva intereso. Ĝi ne ekskludas iun ajn intereson. Nur kontraŭ la neintereso kaj la neinteresantoj ĝi direktiĝas; ne kontraŭ la amo sed kontraŭ la sankta amo, nek kontraŭ pensado sed kontraŭ la sankta pensado, nek kontraŭ socialistoj sed kontraŭ la sanktaj socialistoj, ktp. » « Der Egoismus, wie ihn Stirner geltend macht, ist kein Gegensatz zur Liebe, kein Gegensatz zum Denken, kein Feind eines süßen Liebeslebens, kein Feind der Hingebung und Aufopferung, kein Feind der innigsten Herzlichkeit, aber auch kein Feind der Kritik, kein Feind des Socialismus, kurz, kein Feind eines wirklichen Interesses: er schließt kein Interesse aus. Nur gegen die Uninteressirtheit und das Uninteressante ist er gerichtet: nicht gegen die Liebe, sondern gegen die heilige Liebe, nicht gegen das Denken, sondern gegen das heilige Denken, nicht gegen die Socialisten, sondern gegen die heiligen Socialisten u. s. w. »
— Max Stirner, La kritikantoj de Stirner (Recensenten Stirners)
 
« La vera malavantaĝo de geedziĝo estas ke oni fariĝas malegoista. Kaj malegoistaj homoj estas senkoloraj. Mankas al ili individueco. » « The real drawback to marriage is that it makes one unselfish. And unselfish people are colourless. They lack individuality. »
— Oscar WildeThe Picture of Dorian Grey. ĉ. 6
 
« Jen la esenco de kruda egoisto, ke ne ĝenas lin ekbruligi domon, eĉ tiukaze, se li volas baki nur ovon en ĝi. »
— Roger BaconPri la utileco por si mem

Erich Fromm

redakti
 
« Egoismo estas ne amo al si mem, sed ĝia rekta kontraŭo. Egoismo estas speco de avideco kaj, kiel ĉia avideco, ĝi inkluzivas nesatigeblecon, sekve de kiu vera kontentigo estas principe neatingebla. Avideco estas senfunda, elĉerpanta homon puto; la homo malŝparas sin en senfinaj klopodoj kontentigi tian bezonon, kia neniam estas kontentigita. Atenta observado montras, ke egoisto, kvankam li ĉiam pene okupiĝas pri si mem, neniam estas kontenta. Li ĉiam estas maltrankvila, lin ĉiam pelas timo ie ion ne ricevi, ion perdi, de io seniĝi; li plenas je brulanta envio al ĉiu, kiu ekhavis pli. Se rigardi lin eĉ pli proksime, ekrigardi dinamikon de subkonscio, ni trovos, ke la homo de tia tipo estas tute ne kontenta pri si mem, ke profunde de sia animo li malamas sin. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« “Persono”, kies interesojn celas nuntempa homo, estas socia “mio”; tiu ĉi “persono” konsistas ĉefe el rolo, prenita de individuo por si, kaj efektive estas nura subjektiva kamuflaĵo de lia objektiva socia funkcio. Nuntempa egoismo estas avideco, devenanta el frustriĝo de vera persono kaj direktita je fortiĝo de la persono socia. Por la nuntempa homo ŝajnas karaktera la plej alta grado de fortiĝo de la persono mem; efektive lia tuteca persono estas malfortiĝinta, reduktita al nur unu segmento de la tuto — al intelekto kaj voloforto dum ĉiuj aliaj komponantoj de lia persono estas tute fortranĉitaj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Se mi povas ami nur unu homon kaj neniun alian, se la amo al li fortigas mian fremdiĝon kaj malproksimigas de la aliaj, do iuj ajn rilatoj ligus min al tiu ĉi homo, mia rilato al li estas ne la amo. Per la vortoj “Mi amas vin” mi diras: “Mi amas en vi la tutan homaron, ĉion vivan; mi amas en vi ankaŭ min mem”. La amo al si en tiu ĉi senco estas kontraŭa al egoismo, kiu fakte estas la ĉionkonsumanta koncentriĝo je si mem, estiĝanta sekve de malsufiĉo de la vera amo al si kaj servanta kiel ĝia anstataŭigo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Kio povas videble montri apartiĝon de la privata kaj socia ekzistadoj ol la fakto, ke la sama homo, kiu neniam ekpensus malŝpari centon da dolaroj por helpi al alia, nekonata al li homo, sen eĉ pensi riskas sian vivon por la sama nekonatulo, se ili ambaŭ estas en milito kaj en soldata uniformo. La uniformo servas kiel enkorpigo de nia socia naturo kaj la civila kostumo — de nia egoisma naturo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Tiaj proponoj favore al kolektiva “teama” entuziasmo ignoras la fakton, ke ekzistas nur unu vere sociala orientiĝo — solidareco kun la homaro. La sociala unueco ene de la grupo, kunigita kun malamikeco rilate postrestintojn, estas ne sociala sento, sed simple larĝigita egoismo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Eric Hoffer

redakti
 
« La malkontentuloj renkonteblas je ĉiuj ŝtupoj de la vivo, tamen plej multe da ili estas en jenaj kategorioj:

a) malriĉuloj;
b) malsukcesintoj (ne trovintaj por si lokon en la vivo);
c) ekzilitoj;
d) minoritatoj;
e) adoleskuloj;
f) ambiciuloj (starantaj antaŭ nesupereblaj obstakloj aŭ antaŭ nelimigitaj eblecoj);
g) obseditaj je malvirtoj aŭ obsedaj ideoj;
h) impotentoj (fizikaj aŭ mensaj);
i) egoistoj;
j) enuantoj;

k) pekuloj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Al ekstremaj egoistoj speciale propras sento de malkontento. Ju pli egoisma estas la homo, des pli forte li sentas elreviĝon. Nome pro tio la ekstremaj egoistoj estas kutime plej konvinkaj adeptoj de abnegacio. La plej fervoraj fanatikuloj ofte estas egoistoj, perdintaj kredon je si pro denaskaj mankoj aŭ pro eksteraj cirkonstancoj. Ilia egoismo per si mem estas bonega instrumento: ili ĉesas uzi ĝin por sia malsukcesa “mi” kaj sin dediĉas al servado al iu “sankta afero”. Kaj kvankam akirita de ili kredo povas esti la kredo de amo kaj abnegacio, ili mem ne kapablas esti amantaj, nek abnegaciaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Tiuj, kiuj ne havas esperon, estas dividitaj kaj pelataj al ekstrema egoismo. Komuna suferado per si mem, kiam ĝi ne estas akompanata de espero, ne unuigas kaj nek elvokas reciprokan kunsenton. Judoj en la egipta sklaveco estis “fiularo de arogantuloj kaj klaĉuloj” kaj por ilin unuigi Moseo devis doni al ili esperon pri la Promesita Lando»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Vidu ankaŭ

redakti