« Unu el la fortaj trajtoj de prezidanto Bush — Bush pli Maljuna — konsistis en tio, ke li sciis telefoni. Unue mi kontraŭis tion, mi opiniis ke por la ŝtatestro tia ago estas riska. Sed li brile sciis fari tion kaj sciis krei amikecan atmosferon en rilatoj kun ŝtatestro de ĉiu ajn lando de la mondo. Li telefonis ne nur por ricevi subtenon en tiu aŭ alia afero. Foje li povis telefoni kaj simple demandi: “Kiel estas la vivo, kiel statas la aferoj?” Kaj kiam li telefonis jam pri konkreta afero, oni aŭskultis lin sen streĉiteco. » |