Nuklea milito

milito uzanta atomkernajn armilojn

Nuklea milito estas milito en kiu estas uzataj, interalie aŭ ĉefe, nukleaj armiloj ekzemple atombombo.

Nuklea milito
Nuklea milito
Nuklea milito
Aliaj projektoj
Nuklea milito en Vikipedio
Nuklea milito en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Jean Baudrillard redakti

 
« Ni vivas sub bomboj, kiuj ne eksplodas, kaj virtualaj katastrofoj, kiuj ne okazas. Tio estas la internacia borsa kaj financa kolapso, kaj nuklea konfrontiĝo, kaj bombo de la ŝuldoj de la landoj de la Tria mondo, kaj la demografia bombo. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Nuklea milito simila al la Troja, neniam okazos. Risko de la nuklea neniigo servas nur kiel preteksto por pretekste de perfektigado de milittekniko (sed tiu perfektigado estas tiom troa kompare al iu ajn celo, ke tiu celo mem iĝas mizera) enkonduki totalan sistemon de sekureco, limigado kaj kontrolo, kies apotropia efiko estas direktita tute ne al preventado de atoma konfrontiĝo (kiu neniam estis serioze konsiderata, escepte de certe la plej komenca stadio de la “malvarma milito”, kiam la nuklean sistemon oni ankoraŭ konfuzis kun tradicia militado), sed al apotropio de oble pli eventualaj realaj eventoj, de ĉio kio povus iĝi evento en la ĝenerala sistemo kaj tiel malekvilibrigi ĝin. Ekvilibro de timo estas la timo de ekvilibro. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]

Zbigniew Brzeziński redakti

 
« Inter miaj taskoj estis koordinado de la agoj de ĉiuj preizdentaj servoj kaze de nuklea atako… Sen malkaŝi sekretajn informojn, mi priskribu tion tiele: la unuan averton post grandskala lanĉo de sovetiaj misiloj ni devintus ricevi ene de unu minuto. Proksimume ĝis la dua minuto ni havus sufiĉe precizan imagon pri skalo de la atako kaj ĝiaj eventualaj celoj. Ĝis la tria minuto ni pli-malpli precize scius pri la tempo de eksplodo kaj aliaj parametroj. En la sama tria minuto mi devintus sciigi la informojn al la prezidanto. Inter la tria kaj sepa minutoj li devintus fari decidon pri responda atako… Proksimume ĝis la sepa minuto ni devintus vortumi batalordonon kaj efektivigi ĝin… Proksimume en la 28-a minuto misiloj trafus la celon. Tio signifas ke vi kaj ĉiuj viaj parencoj estas mortaj, Vaŝingtono estas detruita, grandega parto de nia milittekniko estas neniigita. Sed la prezidanto jam faris decidon kaj ni donis respondan salvon. Post ses horoj 150 milionoj da usonaj kaj sovetiaj civitanoj estas mortaj. Jen en kia realo ni vivis. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« [pri okazaĵo la 19-an de novembro 1979] Inter miaj devoj estis konsulti la prezidanton rilate decidon pri respondo al nuklea atako kontraŭ Usono. Odom vekis min je la tria nokte, mi levis la aŭdparolilon kaj ekaŭdis: “Pardonon, sinjoro. Oni preparas nuklean atakon kontraŭ ni”. Kompreneble post tia deklaro tuj malaperas la tuta dormo. “Raportu detalojn” diris mi kaj li respondis: “Antaŭ tridek sekundoj Sovetunio lanĉis direkte al Usono 200 misilojn”. Laŭ reguloj mi devis dum du minutoj konfirmi tiun sciigon, kaj poste mi havis pliajn kvar minutojn por veki la prezidanton, revizii ĉiujn variantojn dum la tiel nomata “futbalo”, ricevi decidon de la prezidanto kaj poste ordoni la respondan atakon. Do mi diris al li: “Voku kiam vi rekontrolos la informon”… En tiu munito mi estis tute trankvila. Mi sciis ke post 28 minutoj ĉiuj povus perei — mia edzino, infanoj, ĉiuj aliaj. Tiukaze al mi restis nur garantii ke en la transa mondo ni havos grandan kompanion. Do mi diris: “Plenumu ĉiujn procedurojn de la Strategia Aviada Komandejo por preparado de lanĉo”. Poste mi atendis la konfirmon. Pasis minuto kaj restis ricevi unu plian respondon. Tiam denove telefonis Bill kaj diris: “Nuligo. Tio estis malĝustaj registraĵoj. Lanĉo ne okazis”. Mi memoras kiel mi diris al li: “Ne forgesu ordoni nuligon al la Strategia Aviada Komandejo”. »
— Zbigniew Brzeziński, En konversacio kun Charles Gati // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Henry Kissinger redakti

 
« [pri la Berlina krizo (1961)] Konsiderante katastrofajn sekvojn de la nuklea milito, malnova slogano “pour quoi mourir pour Danzig? [Por kio morti por Danzig?], ludinta grandan rolon en senmoraligo de Francio en 1940, sendube paliĝus kompare al pli indigna slogano: “Por kio morti pro transita stampaĵo?” »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri apero de la Berlina muro] Eĉ Konrad Adenauer diris al Dean Acheson ke li ne dezirus ke oni defendus Berlinon per nuklea milito, bonege konsciante ke ne ekzistas alia rimedo defendi ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Nuklea milito ne defendas landon kaj ĝi ne defendas sistemon. Mi diris tion mem multfoje; eĉ la plej lerta ideologo ne povos distingi inter la cindroj de kapitalismo kaj la cindroj de komunismo» « A nuclear war does not defend a country and it does not defend a system. I've put it the same way many times; not even the most accomplished ideologue will be able to tell the difference between the ashes of capitalism and the ashes of communism. »
— John Kenneth Galbraith
 
« [klarigante sian eldiron ke pereo de 60 milionoj da usonanoj dum nuklea milito estas akceptebla kosto] Mi celis ke vivkvalito post la nuklea konflikto ne tro diferencos de la antaŭa. Kaj kiu, diablo prenu, estas feliĉa kaj normala nun? Ni estos la samaj post la milito — kaj ni plu estos ekonomie utilaj. »
— Herman Kahn, [responde al ĵurnalisto, en San Francisco Chronicle] [marto 1961]

Vidu ankaŭ redakti