 | « Nacio subpremata de la propra despoto, reduktita al objekto, degradita, serĉegas azilon, lokon, kie ĝi povus kaŝiĝi en foso, apartigi sin, resti sama. Estas necese, ke ĝi konservu sian apartecon, propran memon, kaj eĉ ordinarecon. Sed la tuta nacio ne povas formigri, do ĝi ne migras en la spaco, sed nur en la tempo, ĝi retroiras al la pasintaĵoj, kiuj pro turmentoj kaj minaco de la realo ĉirkaŭe ŝajnas esti la perdita paradizo. Kaj ĝi retrovas azilon en la malnovaj kutimoj, tiel malnovaj kaj tiel sanktaj pro tio, ke la regantoj timas batali kontraŭ ili. Do, sub la masko de ĉiu diktatora regado okazas — spite al ĝi kaj kontraŭ ĝi — iom post ioma renaskiĝado de la malnovaj moroj, kredo kaj simboloj. Ili ekhavas novan sencon, novajn, provokajn signifojn. En la komenco estas agado nekuraĝa kaj ofte sekreta, sed ju pli netolerebla kaj persekutema fariĝos la diktatora regado, kreskos ĝiaj potenco kaj amplekso. Oni povas aŭdi kritikajn opiniojn, ke estas reveno al la mezepoko. Okazas ankaŭ tiel. Sed plej ofte estas la maniero, laŭ kiu popolo esprimas sian opozicion. Ĉar la regantoj diskonigas, ke ili simbolas progreson kaj modernecon, ni montros, ke niaj valoroj estas aliaj. En tio manifestiĝas pli multe da politika spitemo ol en la deziro reveni al la forgesita mondo de la prauloj. La vivo nur pliboniĝu, kaj ĉiu malnova moro perdos sian esencon, plenan je emocioj, kaj fariĝos tio, kio ĝi estis — rito. » | — Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho |
|