1990-aj jaroj

jardeko

1990-aj jaroj estas periodo de 1990 ĝis 1999.

1990-aj jaroj
1990-aj jaroj
1990-aj jaroj
Aliaj projektoj
1990-aj jaroj en Vikipedio
1990-aj jaroj en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti

Zbigniew Brzeziński

redakti
 
« Leviĝo de Azio ankoraŭ estis konsiderata fora perspektivo kaj la ĉefa kandidato en Azio por la gvida rolo estis Japanio, ĉiam pli ofte karakterizata kiel “okcidenta” demokratio kaj membro de la triflanka klubo kune kun Usono kaj Eŭropo»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« …konsiderante altan nivelon de la usona ekonomio kaj samtempan falon de la rusia, Usono povis uzi siajn resursojn por rapida kreskigo de kutimaj militfortoj kaj ilia lokado tra la mondo kaj altigi ilian batalpretecon, pri kio flanke de Rusio estis eĉ ne parolinde. »
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]

Samuel P. Huntington

redakti
 
« [pri la islama mondo] Preskaŭ en ĉiuj landoj de la mezo de la 1990-aj jaroj la plej probabla sukcedinto estas reĝimo de islamisma tipo. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Komence de la 1990-aj jaroj politikaj gvidantoj de Aŭstralio decidis ke estus bone por ilia lando forlasi la Okcidenton, redifini sin, iĝi azia socio kaj starigi proksimajn ligojn kun siaj geografiaj najbaroj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Komence de la 1990-aj jaroj ĉinoj konsistigis 1% de la Filipinoj, sed respondecis pri 35% de la vendoj de la lokaj firmaoj. Meze de la 1980-aj en Indonezio ĉinoj konsistigis 2-3% de la suma loĝantaro, sed en iliaj manoj koncentriĝis ĉirkaŭ 70% de la loka privata kapitalo. 17 el 25 plej grandaj kompanioj estis kontrolataj de ĉinoj, kaj unu ĉina konglomeraĵo donis 5% de MEP de Indonezio. Ĉinoj konsistigas proksimume trionon de la loĝantaro de Malajzio, sed la ekonomio estas preskaŭ komplete en iliaj manoj. La tuta orientazia ekonomio ekster Japanio kaj Koreio estas fakte ĉina ekonomio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Meze de la 1990-aj ekonomia integriĝo de Honkongo kaj la ĉeftera Ĉinio praktike kompletiĝis kaj restis nur atendi la politikan integriĝon, okazontan en 1997. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Komence de la 1990-aj japana-usonaj rilatoj komencis ĉiam pli ardiĝi… Usonaj oficialuloj, speciale en la administracio de Bill Clinton, insiste postuladis ĉiam pli grandajn cedojn flanke de Japanio; japanaj ŝtatoficistoj ĉiam pli obstine rezistis la postulojn…. Meze de la 1990-aj reciprokaj atakoj iĝis tiom akraj, ke gvidaj japanaj politikistoj komencis pridubi la militan ĉeeston de Usono en Japanio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En la 1990-aj jaroj praktike ĉiuj orientaziaj landoj, escepte de Ĉinio kaj Nord-Koreio, esprimis sian subtenon de la daŭra milita ĉeesto de Usono en la regiono. Sed fakte, escepte de Vjetnamio, ili tendencis konsideri interesojn de Ĉinio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Laŭ sia esenco sufiĉe proksimaj restis rilatoj inter Pakistano, Irano kaj Ĉinio, kiuj kristaliĝis komence de la 1990-aj jaroj post vizitoj de prezidanto Yang Shangkun al Irano kaj Pakistano kaj de prezidanto Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani al Pakistano kaj Ĉinio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

David Ignatius

redakti
 
« Jes, rusoj sendube rememoras tiun tempon kiel grandan nacian humiligon. Ili parolas pri Boris Jelcin kiel pri hontinda simbolo de la tiama stato de sia lando — simbolo kompatinda, ebria, malforta… »
— David IgnatiusUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Rusio plonĝis je demokratio kaj tio finiĝis per ĥaoso, preskaŭ ekonomia kolapso en la 1990-aj jaroj ĉe Jelcin. Neniu lando en la mondo deziros ripeti tiun scenaron. »
— David IgnatiusUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« ...plejparton de la 1990-aj jaroj Atlantika kurso de Usono estis ŝanceliĝanta inter orgojlo kaj indiferenteco, inter traktado de Eŭropo kiel malsupera partnero kaj partoprenanto de reklama kampanjo. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Rusion oni traktis ne kiel seriozan potencon, sed kiel objekton de indulgemaj esploroj rilate la staton de ĝiaj internaj reformoj. La okcidentaj gvidantoj, agante tiel kvazaŭ ili mem estas parto de la rusia interna politiko, dum la regado de Boris Jelcin verŝis sur lin laŭdajn panegirojn pro lia fideleco al la reformoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Vidu ankaŭ

redakti