Vestfalia paco

(Alidirektita el Vestfala paco)

Vestfalia paco estis packontrakto subskribita la 24-an de oktobro 1648 en la vestfaliaj urboj Münster kaj Osnabrück kaj fininta la Tridekjaran militon (1618-1648).

Vestfalia paco
Vestfalia paco
Vestfalia paco
Aliaj projektoj
Vestfalia paco en Vikipedio
Vestfalia paco en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

Henry Kissinger redakti

 
« [pri sekvo de la Tridekjara milito] El tiu ĉi buĉado formiĝis la nuntempa ŝtata sistemo kiel ĝin difinis la Vestfalia Paco de 1648, kies ĉefaj principoj formis la internaciajn rilatojn ĝis nuntempo. La bazo de tiu ĉi traktato iĝis doktrino pri suvereneco, proklaminta nejuĝeblon de la interna politiko de la ŝtato kaj ĝiaj institucioj al la aliaj ŝtatoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Hodiaŭ okazas sistema krizo de la Vestfalia ordo. Ĝiaj principoj estas pridubataj, kvankam interkonsentita alternativo ankoraŭ estas ellaborata. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Ĝenerale aktivuloj pri homaj rajtoj fidas al la juristoj pli ol al la politikistoj. Defendantoj de la Vestfaliaj principoj fidas al la politikistoj pli ol al la juristoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« En 1974 okazis drasta ŝanĝo en realigo de la ekstera politiko de Usono. Ĝis tiam usonaj provoj influi internan politikon de aliaj landoj okazis forme de sekretaj operacoj aŭ kvieta diplomatio. Oficiala enmiksiĝo je internaj aferoj de aliaj landoj ankoraŭ ne iĝis akceptebla komponanto de la usona ekstera politiko. Vestfaliaj konsciencriproĉoj ankoraŭ turmentis nin... En 1974 la kongreso unuafoje aplikis leĝajn sankciojn por promociado de la juda elmigrado el Sovetunio, farinte tion oficiala kaj malkaŝa parto de la usona ekstera politiko... Ekde tiam enmiksiĝo je tio, kio estis konsiderata interna politiko, iĝis ĉiam pli disvastiĝinta. La fina akto de la konferenco pri sekureco kaj kunlaboro en Eŭropo en aŭgusto 1975 proklamis subtenadon de la homaj rajtoj universala sindevigo de la landoj-subskribintoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Vidu ankaŭ redakti