Malvarma milito

potencokonfrontacio inter la aliancanoj de Usono kaj Sovetio

Malvarma milito estas nocio uzata por priskribi kontraŭstaron de Usono kaj Sovetunio, akompane de iliaj aliancanoj post la Dua mondmilito kaj ĝis la disfalo de Sovetunio en 1991.

Malvarma milito
Malvarma milito
Malvarma milito
Aliaj projektoj
Malvarma milito en Vikipedio
Malvarma milito en Komuneja kategorio
Malvarma milito en Vikinovaĵoj

Citaĵoj redakti

Zbigniew Brzeziński redakti

 
« Mia rezonado baziĝas sur tio, ke la usona-sovetia konflikto estas historia rivalado, kiu daŭros dum ni vivas. »
— Zbigniew Brzeziński, We Need More Muscle in the Gulf, Less in NATO // Washington Post. La 7-an de junio 1987. B-1.
 
« [pri la Malvarma milito] Usono estis vaste konsiderata kiel reprezentanto de estonteco, kiel la socio, kiu meritas fascinon kaj dignas je imitado. Kaj inverse, Rusio rilate kulturon estigis malestimon flanke de plejparto de siaj vasaloj en Centra Eŭropo kaj eĉ pli grandan malestimon flanke de sia ĉefa kaj ĉiam pli necedema aliancano — Ĉinio»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« La vero konsistas en tio, ke dum la tuta periodo de la “malvarma milito” Eŭropo de facto estis la usona protektorato… Ne mirindas, ke la averaĝa usonano konsideras Eŭropon parazito. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]

Henry Kissinger redakti

 
« Dum la Malvarma milito Unuiĝintaj Nacioj estis samgrade neefika en ĉiu kazo, kiam temis pri agreso fare de granda potenco. Tion kaŭzis komunista vetoo en la Konsilio pri Sekureco aŭ maldeziro de ŝtatetoj riski pro aferoj, kiuj laŭ ilia opinioj neniel rilatis al ili. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Doktrino de la usonajpatroj-fondintoj” laŭ kiu ilia nacio estas lumturo de libereco por la tuta homaro trasorbis la tutan usonan filozofion de la Malvarma milito. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Aserto pri morala identeco de la usonaj kaj sovetiaj agoj iĝis karaktera trajto de radikala kritiko dum la tuta periodo de la Malvarma milito. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Malvarma milito] Usono estis engaĝita je militoj en areoj ne defendataj de aliancanoj, en militoj okazintaj por dubindaj celoj kaj kun neprognozeblaj rezultoj. De Koreio kaj ĝis Vjetnamio tiuj entreprenoj iĝis nutra medio por radikala kritiko, kiu plu dubigis moralan bazon de la politiko de detenado…. Debatoj pri la detenado transformiĝis je lukto por la animo de Usono. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Malvarma milito] Turmentante sin per tradicia strebo al morala perfekteco, Usono finis lukton kiun ĝi kondukis dum vivodaŭro de pli ol unu generacio, elĉerpita pro streĉiĝo kaj kontraŭdiroj, sed atinginta preskaŭ ĉion kion ĝi celis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la komenco de la Malvarma milito] Diplomatio ĉiam pli estis translokiĝanta en sferon de kontrolo super armiloj, kio iĝis reversa flanko de la aliro de la “pozicio de forto”. Adeptoj de tia aliro strebis transformi limigon de armiloj aŭ kontrolon super ili je anstataŭaĵo de politika dialogo; aŭ, se paroli per lingvaĵo de politiko de detenado, ili strebis limigi pozicion de forto je plej malalta nivelo, akceptebla por politiko de detenado forme de timigado. Sed same kiel pozicio de forto ne transformiĝas aŭtomate je intertraktoj, kontrolo super armiloj ne transformiĝas aŭtomate je malfortiĝo de streĉiteco. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …dum la tuta periodo de la Malvarma milito grava parto de internaj diskutoj rilate politikon de detenado okazis en klasikaj usonaj kategorioj, ekskludantaj geopolitikon, kiam unu grupo da oponantoj traktis eksteran politikon kiel fakon de teologio dum ĝiaj oponantoj taksis ĝin kiel fakon de psikiatrio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Brent Scowcroft redakti

 
« …tago kiam James Baker kaj Eduard Ŝevardnadze kune kondamnis la irakan invadon al Kuvajto. Por mi tio estas la momento, kiam la Malvarma milito efektive finiĝis. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Sed kiam falis la [Berlina] muro, sentojn de la prezidanto kaj la miajn oni povus priskribi per la vortoj: “Ne indas malica ĝojo”. Se finiĝis la Malvarma milito, ne indas kiel fine de la Unua mondmilito dividi la popolojn je venkintoj kaj venkitoj. Inverse — venkis ĉiuj. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Antaŭa prezidanto George H. W. Bush estis ĉiam evitanta koncepton: “Ni gajnis la Malvarman militon, Sovetunio ĝin malgajnis”. Li ne deziris ripetiĝon de la sindromo de la Unua mondmilito. Kaj li estis diranta ke kun la fino de la Malvarma milito gajnis ĉiuj. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Leĝo pri nacia sekureco de 1947 fondis la Konsilion pri Nacia Sekureco, aerarmeon, CIA kaj Ministerion pri defendo de Usono. Ĉio ĉi estis konstruita por la Malvarma milito kaj bazita sur la sperto de la Dua mondmilito. Tiu strukturo ne ŝanĝiĝis. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Termino “la guerra fria” apartenas al hispanoj de la 13-a jarcento, per tiu esprimo ili karakterizis sian “malkvietan kunekzistadon” kun islamanoj en Mediteraneo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Ni devas firme trakti la rusojn. Ili ne scias kiel konduti. Ili similas al elefanto en telerbutiko. Ili aĝas nur 25 jarojn. Ni aĝas jam pli ol 100 kaj britoj estas kelkajn jarcentojn pli aĝaj. Ni devas instrui ilin kiel konduti. »
— Harry S. Truman, [1945]
 
« Dume post la kulisoj vic-prezidento Richard Nixon meze de 1956 nomis supozitan sovetian invadon al Orienta Eŭropo (simile al interveno al Hungario poste samjare) “ne tro granda malbono”, ĉar ĝi servus kiel bona preteksto por la okcidenta propagando»
— Charles Gati, Enkonduko al Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Fine de la 1970-aj povis ŝajni ke la politiko de Sovetunio troviĝis je suprenira fazo kaj ke ĝi komencas ludi proksimume same tutmondan rolon kiel Usono antaŭ Vjetnamio. Usonanoj estis juste zorgigitaj (se ne indignigitaj) pro kreskanta aktivado de Sovetunio kaj Kubo en Afriko, vjetnama invado al Kamboĝo kaj kresko de la nombro de sovetiaj misiloj en Orienta Eŭropo»
— Robert A. Pastor, Karikaturo kaj homo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Brzeziński konsideris Radion Libera Eŭropo tre utila [...] Brzeziński estis diranta al Jimmy Carter ke radio estas valorega armilo de la Malvarma milito, en kiu ideoj estas same gravaj kiel balistikaj misiloj kaj reakciaj aviadiloj»
— Patrick Vaughan, Brzeziński, papo kaj “komploto” pri liberigo de Pollando // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]