Klemens von Metternich

aŭstra diplomato

Klemens von Metternich (1773–1859) estis la aŭstra politikisto, kanceliero.

Klemens von Metternich
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« [pri Aleksandro la 1-a] …stranga kombino de viraj virtoj kaj inaj malfortecoj. Tro malforta por vera ambicio, sed tro forta por pura vanteco»
— Klemens von Metternich
 
« [pri Aleksandro la 1-a] Aleksandro deziras pacon al la tuta mondo, sed ne por la paco mem kaj ĉiuj ties bonaĵoj, sed precipe por sin mem; kaj ne senkondiĉe, sed kun iuj kaŝitaj pensoj. Li devas resti batalanto por tiu ĉi paco; de li devas eliri kvieto kaj feliĉo de la tuta mondo, kaj la tuta Eŭropo devas agnoski, ke tiu ĉi ĝia kvieto estas frukto de liaj manoj, ke ĝi dependas de lia bona volo kaj povas esti rompita laŭ lia kaprico… »
— Klemens von Metternich

Pri la aŭtoro redakti

Henry Kissinger redakti

 
« Dum Woodrow Wilson konsideris demokratiojn pacamaj kaj raciaj pro ilia naturo, Klemens von Metternich nomis ilin danĝeraj kaj neprognozeblaj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Aŭstrio, kiu ŝajne post la batoj de Napoleono estis mortanta, ricevis novan vivon danke al sistemo de Klemens von Metternich, kio ebligis al ĝi ekzisti pliajn cent jarojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Estante kosmopolito laŭ sia karaktero, Klemens von Metternich ĉiam kun pli granda deziro parolis en la franca ol en la germana»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kolapso de sistemo de Klemens von Metternich baldaŭ post la Krimea milito estigis proksimume du jardekojn da konfliktoj: militon de Piemonto kaj Francio kontraŭ Aŭstrio en 1854, militon por Ŝlesvigo-Holstinio en 1864, aŭstro-prusan militon en 1866 kaj la franco-prusan militon en 1870. El tiuj ĉi perturboj en Eŭropo formiĝis nova povekvilibro»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sistemo de Klemens von Metternich spegulis koncepton de la 18-a jarcento, kiam la universo estis traktata kiel grandega horloĝa mekanismo kun elementoj ideale alĝustigitaj unu al alia tiel ke kolapso de unu signifis misfunkciadon ankaŭ de ĉiuj aliaj. Otto von Bismarck reprezentis novan eraon en scienco kaj politiko. Li traktis la universon ne kiel mekanikan ekvilibron, sed en ĝia moderna versio – kiel konsistantan el eroj, troviĝantaj en senĉesa movado kaj reciproka influado, kio kreas por ni realon. Lia plej ŝatata filozofo-biologia doktrino estas la evolua teorio de Darwin, bazita sur principo de postvivado de plej bone adaptitaj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Klemens von Metternich diris ke caro Aleksandro la 1-a neniam sekvis la samajn konvinkojn pri ol kvin jarojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ redakti