« Ofte okazas, ke iu socia grupo je nivelo de konscio akceptas iujn ideojn, sed tiuj ĉi ideoj efektive ne tuŝas la tutan naturon de tiu ĉi grupo pro specifeco de ĝia socia karaktero; tiaj ideoj restas nur sortimento de konsciitaj principoj, sed je kriza momento homoj montriĝas malkapablaj agi laŭe al siaj principoj. Kiel ekzemplo povas servi laboristamovado en Germanio dum la venko de naziismo. »
« [pri Germanio en la 1930-aj jaroj] Unu el eraroj de radikalaj gvidantoj konsistis en tio, ke ili supertaksis la forton de siaj partioj: ili vidis kiom vaste estas disvastiĝintaj iliaj ideoj kaj ne rimarkis kiom supraĵe tiuj ideoj estas alproprigitaj. »
« …se ni nin turnos al historio, do ĉiuj “ĝustaj” ideoj same en politiko kaj en filozofio, religio aŭ scienco, naskiĝis kiel ideoj de malplimulto. Se ni juĝus pri valoro de la ideo laŭ nombro de subtenantaj ĝin homoj, ni ankoraŭ loĝus en kavernoj. »
« Verŝajne kvalito de la ideoj ludas malgrandan rolon en la gvidado de la amasajmovadoj. Gravas majesta gesto, kompleta neglekto de la opinio de la aliaj, solula defio al la mondo. »
« La homo tute certe bezonas ĝeneralajn konvinkojn kaj ideojn, kiuj donas sencon al lia vivo kaj helpas al li eltrovi sian lokon en la Universo. La homo kapablas superi tute neimageblajn malfacilaĵojn, se li estas certa, ke tio havas sencon. »