Povekvilibro en internaciaj rilatoj sugestas ke la landa sekureco estas plibonigita kiam la militista kapablo estas distribuita tiel ke neniu ŝtato estas sufiĉe forta por domini super la aliaj.

Povekvilibro
Povekvilibro
Povekvilibro
Aliaj projektoj
Povekvilibro en Vikipedio

Citaĵoj

redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Henry Kissinger

redakti
 
« Nun antaŭ Usono staras problemo je atingado de siaj celoj, ĉiu el kiuj estas kombino de usonaj valoroj kaj geopolitikaj bezonoj. Unu el tiuj ĉi novaj bezonoj konsistas en tio, ke la mondo, konsistanta el kelkaj ŝtatoj de komparebla povo, devas konstrui sian ordon laŭe al koncepto de povekvilibro – ideo kiu neniam speciale kontentigis Usonon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …tiu povekvilibro, kiun plejparto de la usonanoj traktis malestime, efektive garantiis usonan sekurecon ĝis kiam ĝi funkciis kiel ĝi estis konceptita. Kaj nome ĝia rompo kaŭzadis aliĝon de Usono al la internacia politiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Eŭropo estis ekde komenco engaĝita je politiko de povekvilibro, kiam estis detruita ĝia origina elekto – mezepoka revo pri universala imperio, kaj kiam el la cindro de tiu ventoblovita antikva revo estiĝis amaso de ŝtatoj de pli aŭ malpli sama povo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sistemo de povekvilibro ne supozigas eblecon eviti la krizojn aŭ eĉ militojn. Kaze de normala funkciado ĝi estis destinita por limigado de same eblecoj de la ŝtatoj domini la aliajn, kaj de skalo de la konfliktoj. Ĝia celo estis ne paco mem, sed stabileco kaj sindetenemo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Efektive sistemoj de povekvilibro en la historio de la homaro estas tre malofta fenomeno. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Usono neniam partoprenis en la sistemo de povekvilibro. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Theodore Roosevelt estis sperta analizisto rilate la povekvilibron. Li insistis je internacia rolo de Usono pro tio, ke tion postulis ĝiaj naciaj interesoj kaj ĉar tutmonda povekvilibro, laŭ lia opinio, estis neimagebla sen la usona partopreno. Por Woodrow Wilson kiel pravigo de la internacia rolo de Usono servis mesiismo: Usono havis devon ne nur subteni la povekvilibron, sed ankaŭ disvastigi siajn principojn tra la mondo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Theodore Roosevelt] …li traktis la tutmondan povekvilibron kun tioma fajneco, kiun montris neniu alia usona prezidanto, krom Richard Nixon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Principo de raison d'État supozigis, ke bonfarto de la ŝtato pravigas aplikon de ĉiaj rimedoj por garantiado de naciaj interesoj. Dume la nacia intereso anstataŭigis mezepokan imagon pri universaleco de moralo. Anstataŭ sopiro je universala monarĥio venis principo de povekvilibro, kiu kondolencis per tio ke ĉiu aparta ŝtato, sekvante proprajn egoismajn interesojn, tiel aŭ alie kontribuos al la sekureco kaj progreso de ĉiuj aliaj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Povekvilibro kreas obstaklojn por apero de eblecoj detrui la internacian ordon; interkonsento rilate komune akceptitajn valorojn kreas obstaklojn por deziro detrui ĝin. La forto, senigita je laŭleĝeco, provokas testi la fortikecon; laŭleĝeco, senigita je forto, provokas malplenan afektadon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Paradokse, sed veras ankaŭ tio dum la lastaj 200 jaroj eŭropa povekvilibro estis kelkfoje konservita danke al penoj kaj heroeco de Rusio. Sen Rusio Napoleono kaj Hitlero preskaŭ tute certe sukcesus krei mondimperiojn. Simile al duvizaĝa Jano, Rusio estis samtempe minaco al povekvilibro kaj unu el ĝiaj ŝlosilaj komponantoj, grava por ekvilibro kaj tamen ne komplete ĝia parto. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Povekvilibro plej bone funkcias, se en ĝia fundamento kuŝas almenaŭ unu el jenaj kondiĉoj. La unua kondiĉo estas ke ĉiu lando havu eblecon libere unuiĝi kun ĉiu alia ŝtato depende de kurantaj cirkonstancoj. Dum plejparto de la 18-a jarcento ekvilibro estis starigata per konstante ŝanĝiĝantaj unioj; same estis dum la tempo de Otto von Bismarck ĝis 1890. La dua kondiĉo estas kiam ĉeeste de konstantaj unioj haveblas reguliganto, observanta ke neniu el la jamaj koalicioj ricevu dominadon – tia situacio formiĝis post la subskribo de la franco-rusia traktato, kiam Britio plu agis kiel reguliganto kaj fakte ĝian atenton sopiris ĉiuj flankoj. La tria kondiĉo estas kiam ĉeeste de malfleksaj unioj kaj manke de reguliganto, interkroĉaj fortoj ene de la unioj estas relative malfortaj tiel ke pro ĉiu preteksto eblas kompromisoj aŭ regrupiĝoj en uniaj rilatoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Unua mondmilito] De vidpunkto de Usono ne memdeterminado kaŭzis militojn, sed ĝia manko; ne manko de povekvilibro naskis malstabilecon, sed strebo atingi ĝin. Woodrow Wilson proponis kiel fundamenton de paco la principon de kolektiva sekureco»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĉar oni planis ne povekvilibron, sed staton de universala paco, Franklin D. Roosevelt decidis ke post malvenko de la Nazia Germanio Usono devos revoki siajn armitajn fortojn hejmen. Roosevelt havis neniun deziron teni usonajn trupojn en Eŭropo, des pli kiel kontraŭpezon al Sovetunio, kion laŭ lia opinio la usona socio neniam akceptus. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la “Diferencoj inter la Nordatlantika traktato kaj tradiciaj militaj unioj” verkita de la Ŝtata Departemento en 1949] Mirindas, sed dokumento kreita de la Ŝtata Departemento asertis ke NATO estis konceptita ne por defendi status quo en Eŭropo, kio certe estis novaĵo por la aliancanoj de Usono. Ĝi diris ke la Nordatlantika alianco defendas principon, ne teritorion; ĝi ne neas ŝanĝojn, sed nur kontraŭas aplikon de forto por ilia realigo. El la analizo la farita de la Ŝtata Departemento sekvis ke la Nordatlantika traktato estas “direktita ne kontraŭ iu ajn konkrete; ĝi estas direktita sole kontraŭ la agreso. Ĝi ne celas ŝanĝi “povekvilibron”, sed estas kreita por konservi “ekvilibron de la principoj”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la kreado de NATO] Do la eŭropa sistemo de povekvilibro estis rekonstruita helpe de sendube usona retoriko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La Sueza krizo iĝis bapto de Usono je reala akcepto de sia rolo kiel tutmonda potenco… Liberiginte Brition kaj Francion de ilia historia rolo en Proksima Oriento, Usono trovis ke nun respondeco pri povekvilibro en tiu ĉi regiono kuŝiĝas rekte sur ĝiajn ŝultrojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Posedado de atombombo fare de unu konkreta lando estis ŝanĝanta povekvilibron pli grave ol iuj ajn teritoriaj konkeroj pasintece. Tamen escepte de unusola israela atako kontraŭ iraka nuklea reaktoro en 1981, eĉ ne unu lando dum la tuta historio de la Malvarma milito aplikis forton por preventi tian kreskon de la povo fare de malamiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sed povekvilibro, same kiel konsiderado de plej altaj interesoj de la ŝtato, estas produkto de la du lastaj jarcentoj, origine enkondukita de reĝo Vilhelmo la 3-a, kiu penis bridi la ekspansiismajn aspirojn de Francio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …Usono je ĉiam pli alta grado sin trovas en tia mondo, kiu laŭ multaj parametroj similas al Eŭropo de la 19-a jarcento, kvankam mondskale. Oni povas esperi ke aperos io simila al la Metternich-sistemo, en kiu povekvilibro estos subtenata de komuneco de la valoroj. En la nuna epoko tiuj ĉi valoroj devas esti demokratiaj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En la 19-a jarcento ekzistis du modeloj de sistemo de povekvilibro: brita modelo kies ekzemplo estis aliro de Lord Palmerston kaj Benjamin Disraeli, kaj la Bismarck-modelo. La brita aliro konsistis en atendi ĝis aperos rekta minaco al la ekzistanta povekvilibro antaŭ ol sin engaĝi en la afero, tiukaze preskaŭ ĉiam helpante al malpli forta flanko. Aliro de Bismarck konsistis je serĉado de rimedoj por preventi aperon de problemoj per starigado de proksimaj rilatoj kun maksimuma nombro de la flankoj, kreado de interkruciĝantaj sistemoj de unioj kaj uzado de aperanta sekve de tio influo por detenado de pretendoj de la konkurantoj. Kiom ajn strange tio aspektu konsiderante usonan sperton de rilatoj kun Germanio dum la du mondmilitoj, la Bismarck-stilo de traktado de povekvilibro eble plej kongruas al la tradicia usona aliro al internaciaj aferoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« Mi opinias ke la mondo estos pli sekura kaj bona, se ekzistos la sanaj kaj povaj Usono, Eŭropo, Sovetunio, Ĉinio, Japanio, reciproke ekvilibrigantaj unu la alian, ne agantaj unu kontraŭ la alia, tio estos stabila ekvilibro. »
— Richard Nixon, Intervjuo al The Time. La 3-an de januaro 1972.
 
« La tiel nomata eŭropa povekvilibro ĝis nun funkciis kontraŭ ne nur Germanio, sed ankaŭ kontraŭ Sovetunio. Do Sovetunio aplikos ĉiujn rimedojn por preventi restarigon de la antaŭa povekvilibro en Eŭropo.
Komento de Henry Kissinger: En diplomatia lingvaĵo esprimo “ĉiuj rimedoj” kutime inkluzivas minacon de milito. »
— Stalin, al Stafford Cripps [Julio 1940]
 
« [pri la franco-prusa milito en 1871] Tiu ĉi milito estas germana revolucio, pli granda politika evento ol la Franca revolucio de la antaŭa jarcento… Restis eĉ ne unu diplomatia tradicio, kiu ne estus forbalaita. Nun vi havas novan mondon… Ekvilibro de la fortoj estas detruita komplete. »
— Benjamin Disraeli [1871]

Vidu ankaŭ

redakti