Proksima Oriento estas laŭ kontinenteŭropa nacilingva kompreno la parto de Azio, kiu inkluzivas Malgrand-Azion, Armenan Altebenaĵon, plimulton de Irana Altebenaĵo, Mezopotamion, Arabion, Palestinon kaj apudajn teritoriojn de Orient-Mediteranea bordo.

Proksima Oriento
Proksima Oriento
Proksima Oriento
Aliaj projektoj
Proksima Oriento en Vikipedio
Proksima Oriento en Komuneja kategorio
Proksima Oriento en Vikinovaĵoj

Citaĵoj

redakti

Zbigniew Brzeziński

redakti
 
« [pri Meza Azio kaj Proksima Oriento] Usono situas tro for por domini en tiu ĉi parto de Eŭrazio, sed estas tro forta por ne esti engaĝita en la eventoj en tiu ĉi teatro. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« [pri Meza Azio kaj Proksima Oriento] Tamen ekskludo de Rusio el la regiono egalrajte estas nedezirinda kaj nerealigebla, same kiel stimulado de kontraŭdiroj inter la novaj ŝtatoj de la regiono kaj Rusio. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« [pri Meza Azio kaj Proksima Oriento] Kreskanta ekonomia ĉeesto de Ĉinio en la regiono kaj ĝia politika subteno de la regiona sendependeco ankaŭ koincidas kun la interesoj de Usono»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Oni ne povas eviti la historiajn faktojn: la ĉefa kialo de tio, ke pikilo de la terorismo estis direktita al Usono iĝis sendube engaĝiĝo de Usono en aferoj de Proksima Oriento… »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« La politike pova Eŭropo, kapabla konkuri kun Usono ekonomie kaj ĉe tio ne dependa de ĝi en milita sfero, neeviteble komencos kontesti la dominadon de Usono en du regionoj, kiuj havas por Usono vive gravan strategian signifon — en Proksima Oriento kaj Latinameriko»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Proksima kaj malkaŝa angla-usona kunlaboro dum kontraŭstaro al la agoj de Saddam, personigita de dueto de George H. W. Bush kaj Margaret Tatcher, kreis disvastiĝintan tra Proksima Oriento opinion pri Usono kiel lando, strebanta iĝi heredanto de la brita imperia mantelo kaj aganta laŭ ordono de Britio»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Problemo de Usono konsistas en tio, ke kvankam ĝia povo nekompareble superas povon de iu ajn ŝtato aŭ religia grupo en tiu ĉi regiono, ĝi laŭ internaj kialoj ne povas esti mobilizita en skalo necesa por trudi sian volon en la tuta Proksima Oriento kaj ekster ĝi. »
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Unuvorte Usono alfrontis ĉi tie, sed en oble pli granda skalo, la saman problemon kiel Israelo en interagoj kun siaj arabaj najbaroj: al ĉiu malsufiĉas rimedoj por trudi striktan unuflankan solvon, kiu kongruas al liaj propraj celoj kaj interesoj. Britoj saĝe komprenis tion kaj foriris de Proksima Oriento, ne engaĝiĝinte je longdaŭra konflikto; francoj venis al tia decido nur post longiĝinta kaj elĉerpiga milito en Alĝerio. Usono malvolonte lernas la saman lecionon per sia partopreno en agado en Irako kaj Afganio, kaj potenciale ĉie, se tiuj du konfliktoj disvastiĝos tra la tuta regiono. »
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Opinio ke problemon, kiun ĉi tie alfrontas Usono, eblas solvi per akcelo de evoluo de demokratio, ankaŭ estas erara… rapida trudado de demokratio en tradiciaj socioj, malpretaj al sinsekva vastigo de civilaj rajtoj kaj laŭpaŝa formiĝo de jura regado, estigas akrajn konfliktojn kaj aperon de nepacigeblaj ekstremistoj kaj perfortaj agoj… En plej bona kazo tiaj agoj povus sekvigi popolismon, ekstere demokratian, sed efektive signifantan tiranion de plejmulto. »
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Fakte nia strategio asertis ke la sola maniero atingi stabilecon en Proksima Oriento estas malstabiligi ĝin. Tio estas renversu la jamajn reĝimojn, kreu grundon por demokratio kaj vi ricevos ekfloron de libereco. Fruktoj de tiu ĉi politiko jam estas konataj. Ni insistis je baloto inter palestinanoj, kiu venigis al la venko de Hamaso. Ni entreprenis malfruiĝintajn klopodojn puŝi Egiption al demokratio, fortiginte per tio poziciojn de la Islama Frataro. Kaj ili povas iĝi la centra politika forto en Egiptio. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Mi persone opinias ke al niaj interesoj ne konvenas malstabiligo de Proksima Oriento kadre de historia centjara milito kontraŭ islama fundamentismo, kiun oni eble iam nomos la Kvara mondmilito. La malstabiligo kiel politiko estas akceptebla nur en ekstremaj cirkonstancoj. Kaj ĝi estas tre danĝera en la regiono, kiu tenas en nafta dependeco tiom da landoj. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Proksima Oriento estas zono de niaj vive gravaj interesoj dum ni kreas tie kreskantan indignon, direktitan kontraŭ ni. Kaj iam ni devos rikolti fruktojn de tiu ĉi politiko»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Ĝenerale la pozicioj de Usono en Proksima Oriento klare malboniĝas kaj malfortiĝo de Usono mortigos ilin definitive. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« [pri Proksima Oriento] Usono kapablas memstare garantii nuklean ŝirmilon por tiu ĉi regiono, tamen ĝi ne devas engaĝiĝi je unuflankaj (aŭ sole kun Israelo) militagojn kontraŭ Irano, ĉar tiukaze ĝi dronos en pli grandskala, sed denove unuflanka kaj pereiga por ĝi konflikto. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Henry Kissinger

redakti
 
« Eĉ en tia malfortiĝinta stato senpere post la fino de la Dua mondmilito Britio plu konsideris sin dominanta potenco en Proksima Oriento, ĉe tio ĝia domina pozicio sin bazis sur du balenoj: sur Irano liveranta nafton tra la kunlabora Brito-Irana naftokompanio kaj sur Egiptio, servinta kiel strategia bazo. En 1945 laŭ iniciato de Anthony Eden estis fondita la Ligo de Arabaj Ŝtatoj kiel politika bazo de kontraŭstaro al ekstera penetrado en Proksiman Orienton. Signifa nombro de britaj trupoj restis en Egiptio, Irako kaj Irano. Brita oficiro generalo John Bagot Glubb (Glubb Paŝao) komandis la cisjordanian Araban Legion. En la 1950-aj jaroj tiu ĉi mondo komplete disfalis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Britio iĝis la unua kiu devis adiaŭi iluziojn rilate Proksiman Orienton. Ĝia militbazo laŭlonge de la Sueza kanalo estis konsiderata inter la lastaj signifaj imperiistaj antaŭpostenoj, kies personaro konsistis el proksimume 80 mil militistoj. Kaj tamen Britio ne povis teni grandajn trupojn en la zono de la Sueza kanalo en kondiĉoj de opono fare de Egiptio kaj sen usona subteno. En 1954 sub premo de Usono, Britio konsentis forigi siajn trupojn el sia Sueza bazo en 1956. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Limoj ene de Eŭropo – escepte de tiuj en Balkanio – spegulis precipe komunecon de historio kaj kulturo. Kontraŭe al tio limoj en Proksima Oriento estis farataj de eksterlandaj, ofte eŭropaj ŝtatoj fine de la Unua mondmilito por faciligi ilian dominadon super la regiono. En imago de la arabaj naciistoj tiuj ĉi limoj kontraŭis interesojn de la araba nacio kaj estis rifuzantaj komunecon de la araba kulturo. Ilia forigado ne signifis starigon de dominado de unu nacio super alia; tio estis vojo al kreado de la araba nacio same kiel Camillo Benso di Cavour unuigis Italion kaj Otto von Bismarck kreis Germanion el abundo de suverenaj ŝtatoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La Sueza krizo iĝis bapto de Usono je reala akcepto de sia rolo kiel tutmonda potenco… Liberiginte Brition kaj Francion de ilia historia rolo en Proksima Oriento, Usono trovis ke nun respondeco pri povekvilibro en tiu ĉi regiono kuŝiĝas rekte sur ĝiajn ŝultrojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [Proksima Oriento en la 1960-aj jaroj] Eliro el sakstrato povus esti trovita nur se ĉiuj interesitaj flankoj sobre pritaksus la bazan geopolitikan realon de Proksima Oriento: Israelo estis tro forta (aŭ povus iĝi tia) por esti venkita eĉ de ĉiuj ĝiaj najbaroj kune kaj Usono estos sekvanta neŭtralecon kaze de sovetia enmiksiĝo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Konfliktoj en Proksima Oriento plej similas al la konfliktoj en Eŭropo en la 17-a jarcento. Iliaj radikoj havas ne ekonomian karakteron kiel en la Atlantika regiono aŭ en la okcidenta hemisfero, sed pure ideologianstrategian karakteron. La kompromiso estas malfacile atingebla, kiam la demando rilatas ne al kategorio de konkreta ofendiĝo, sed al la sfero de laŭleĝeco — fakte al la ekzistado mem de la alia flanko. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Brent Scowcroft

redakti
 
« [pri la Iraka milito] Novkonservativuloj havis ideon ke Irako estas ideala loko por kreado de demokratio en la regiono, kaj estos avangarda tereno de kiu ĝi disvastiĝos tra Proksima Oriento […] Grupo de novkonservativuloj kun tiu strategia koncepto estis la centra. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« [pri Irako] La situacion minacas konflikto en la tuta Proksima Oriento, kompare al kiu elspezoj en Irako estos bagatelaĵoj. Jen kio devas zorgigi nin. Kaj mi konsentas kun Zbig: Irako estas ne la sola problemo. En la regiono ekzistas aro da diskutindaj aferoj, kiuj povus kaŭzi katastrofon. Irako estas nur unu el ili, sed tiun problemon ni mem kreis kaj pro tio, laŭ mia opinio, ni havas kompletan respondecon pri ĝi. Ni ne povas simple diri: “Irakanoj, prenu respondecon sur vin”. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Usama bin Laden klare komprenigis ke lia atako laŭsence estis direktita ne kontraŭ Usono. Li deziras forpeli nin el la regiono, ĉar li opinias: la registaroj en la regiono estas koruptitaj kaj necesas renversi ilin, kaj ni ilin protektas. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« Dum 15 jaroj inter 1980 kaj 1995, laŭ datumoj de la Ministerio pri defendo de Usono, Usono partoprenis en 17 militaj operacoj en Proksima Oriento, ĉiuj ili estis direktitaj kontraŭ islamanoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Nia politiko en Proksima Oriento estas tre influata de internaj lobiistaj grupoj kaj iliaj kvereloj»
— David IgnatiusUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭ

redakti