« [pri la ideoj de klerismo] Estis supozite, ke ĉiu ŝtato, sekvante proprajn egoismajninteresojn iel aŭ tiel servos al progreso kvazaŭ iu nevidebla mano garantius ke libereco de elekto, havata de ĉiu ŝtato, garantius bonfarton por ĉiuj. »
« Principo de raison d'État supozigis, ke bonfarto de la ŝtato pravigas aplikon de ĉiaj rimedoj por garantiado de naciaj interesoj. Dume la nacia intereso anstataŭigis mezepokan imagon pri universaleco de moralo. Anstataŭ sopiro je universala monarĥio venis principo de povekvilibro, kiu kondolencis per tio ke ĉiu aparta ŝtato, sekvante proprajn egoismajn interesojn, tiel aŭ alie kontribuos al la sekureco kaj progreso de ĉiuj aliaj. »
«Germanio estis batalejo de plejparto de la eŭropajmilitoj, multaj el kiuj estis iniciitaj de Francio, kaj pro tio ĝi maltrafis la unuan ondon de la eŭropa koloniado de transmaraj teritorioj. Kiam Germanio finfine tamen unuiĝis, ĝi havis tiom etan sperton pri difinado de propra nacia intereso, ke tio kaŭzis abundon da plej teruraj tragedioj de nia jarcento. »
« En ĉiuj tempojBritio traktis siajn reprezentajn instituciojn kiel unikajn. Ĝia politiko sur la kontinento ĉiam estis pravigata per la brita nacia intereso, ne per ideologio. »
« Ni sekvas la leĝon de la naciaj interesoj, ne simple iun trukon kaŭzitan de hazardaj cirkonstancoj aŭ simpatioj aŭ antipatioj aŭ iuj ajn aliaj sentoj. »