Melankolio estas grava depresia perturbo, aparte karakterizata de intensaj kaj delirecaj kulposentoj, stato de konstanta sopiramalgajeco kaj malvigleco.
« [pri melankolio] Ĝi aperas, kiam eblecoj de la fuĝo per transformiĝoj estas elĉerpitaj kaj ĉio rezultiĝas vane. En melankolio la homo sentas sin jam ĉasita kaj kaptita. Forgliti ne eblas: la transformiĝoj finiĝis, ne indas eĉ provi. La homo trairis malsupren: li estis predo, servis kiel manĝaĵoj kaj transformiĝis je kadavro aŭ ekskrementoj. La procezo de la progresanta senvaloriĝo de propra persono per transigado esprimiĝas je la kulposento. La germanavortoSchuld, tio estas kulpo, origine signifis, ke la homo troviĝas en la potenco de alia. Ĉu iu sentas sin kulpa aŭ sentas sin predo — baze tio estas la sama afero. La melankoliulo rezignas je manĝaĵo kaj klarigas per tio ke li ne meritas. Efektive li ja ne manĝas, ĉar li opinias ke li mem jam estas manĝita. Devigante lin manĝi, oni nur pli forte vekas en li tiun senton: lia buŝo estas kvazaŭ direktita kontraŭ li, la sento estas tia, kvazaŭ antaŭ li oni tenas spegulon. li vidas en ĝi la buŝon okupitan je manĝado kaj tio kion oni manĝas estas li mem. »